Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tripolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elTripolitanio)
Tripolio
Regiono
 
Estas
regiono,province of Libya,tripolis,kultura regiono,historia regiono[+]

LandoLibio

ĈefurboTripolo
- koordinatoj32° 54′ 0″ N,13° 11′ 0″ O(mapo)32.913.183333Koordinatoj:32° 54′ 0″ N,13° 11′ 0″ O(mapo)
Akvokolektejo353 000km² (35 300 000ha)[+]
Areo353 000km² (35 300 000ha)[+]

Loĝantaro3 601 853[+](2006)
Denseco10,2 loĝ./km²[+][+]

Tripolio (Tero)
Tripolio (Tero)

Tripolio (Libio)
Tripolio (Libio)
DEC

Map
Tripolio
Vikimedia Komunejo:  Tripolitania[+]
vdr
flago de Tripolio en la19-a jarcento
Tripolio malhelverde

Tripolio (greke Τρίπολης,Tripolis, „Triurbaro“;arabe طرابلس, latinliterigiteTarabulus, dum itala okupadoitaleTripolitania kaj tial foje ankaŭ esperantlingveTripolitanio) estis antikva regiono en la nuntempa ŝtatoLibio kaj estas unu el tri historiaj provincegoj de la lando, krom la regionoCyrenaica oriente kajFezano sude. Ĉefurbo de Tripolio estasTripolo, la nacia ĉefurbo de Libio. La provinco origine nomiĝis "Triurbaro" laŭ lafenicaj kolonioj Oea (pli poste Tripolo),Sabrata kajLeptis Magna.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Tripolio situas en la nordokcidento de Libio kaj kovras areon sude de proksimume 800-kilometra strio borde de laMediteranea Maro. Okcidente Tripolio limas alTunizio kajAlĝerio, sude al la historia provincegoFezano, oriente al la provincegoCyrenaica kaj norde al la Mediteranea Maro. La pejzaĝo plej norde estas marborda ebenaĵo, kaj sude de tio estas montara. Sur areo de 272.090 km² laŭ la stato de 2003 vivis 3 642 999 loĝantoj. Pro la pli sudaj montoj, nuboj venantaj de la norda Mediteranea Maro renkonte de la pli sudaj montoj (ĝis 968 metrojn altaj) perdas signifan kvanton da pluvo, kiu ne nur ĉe la montaj deklivoj, sed ankaŭ en la marborda ebenaĵo ebligasagrikulturon sen penajirigaciaj sistemoj.

Gravaj ekonomiaj branĉoj kromagrikulturo estas la elterigo denafto,tanado de ledo kaj produktado desapo.

La historia provincego Tripolio ampleksas 8 el la 22 distriktoj de Libio:

administra divido de Libio
n-roشعبيةdistriktoloĝantaro
2006
areo
km²
8سرتSirto141 37877 660
9مصراتةMisrata550 938
10المرقبAl Murgub432 2028 840
11طرابلسTripolo (Tarabulus)1 065 405400
12الجفارةAl Ĝifara453 1981 940
13الزاويةAz Zaŭija290 9932 890
14النقاط الخمسAn Nukat Al Ĥams287 6625 250
15الجبل الغربيAl Ĝabal Al Garbi304 15986 150
16نالوتNalut93 22413 300

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La loĝantaro de Tripolio konsistas ĉefe elaraboj kaj arabigitajberberoj. Ĉefa lingvo estas laaraba, sed ankaŭ uzatasberberaj lingvoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
flago de Tripolio en 1771

Origine en la regiono loĝis libiajberberaj triboj. La helena historiistoHerodoto skribis, ke en la6-a jarcento a.K. en Tripolio vivis la triboj de makoj, gindanoj kaj lotofagoj (Λωτοφάγοι, mitaj "lotusomanĝantoj", ankaŭ menciitaj en la verkaĵoOdiseado deHomero). En la7-a jarcento a.K. lafenicanoj fondis la koloniojn Oea, Leptis Magna kaj Sabrata, kaj baldaŭKartagio transprenis la kontrolon pri ili. Post ties malvenko en laDua Punika milito (218–201 antaŭ nia erao) la lando en161 antaŭ nia erao iĝis parto de la pli okcidenta regnoNumidio.

Sub romia rego (ekde46 antaŭ nia erao) la urboj pro floranta agrikulturo kaj la prosperiga transsahara komerco signife ekonomie pliprosperiĝis. Aldoniĝis, ke la urboj dum la rego de la romia imperiestra dinastio de severidoj estis forte pligrandigitaj. Kiam la romia imperio iom post iom disfalis, kaj la regiono estis konkerita fare de lavandaloj, komenciĝis malprosperiĝo de la regiono: Ĉiuj fortikaĵoj devis esti detruitaj, kaj la urboj sekve estis senprotektaj je atakoj de ĉirkaŭaj kamelaj nomadoj. En535 Tripolio iĝis parto de labizanca imperio, kaj en590 iĝis parto de la bizanca vicreĝlando de Kartago, sed jam en647 kadre de laislama ekspansio iĝis parto de laaraba imperio.

poŝtmarko el la itala kolonia epoko

La islamaj araboj levis la urbon Oea al nova centro de la lando, kaj sekve la urbo transprenis la nomon de la regiono, "Tripolis". Dum la marbordaj urboj rapide estis konkerataj fare de la araboj, laberberoj en la malmarborda montaro daŭris ankaŭ sub la flago deislamo, kiam la berberaj triboj sub la gvidantoAbu l-Ĥatab al-Mafiri aliĝis al laibadioj. Tripolio post la kolapso de laAbasida Kaliflando estis regata fare de la dinastioj deaglabidoj (800–909),fatimidoj (909–972),ziridoj (972–1027) kajhafsidoj (1229–1510) beherrscht.

Post kiam la armeo de la Reĝlando Hispanio en 1510 okupis la urbon Tripolo, nur en 1551 labarbareskaj piratoj sub la gvido deTurgut Reis helpe de la armeo de laOtomana Imperio sukcesis forpeli la kristanajn hispanianojn. Sekve la regiono estis sub kontrolo de laOtomana Imperio, kvankam la dinastio dekaramanlioj (1711–1835) gajnis grandpartan aŭtonomecon. Post la italia-otomana milito de 1911 kaj 1912 kaj la subpremo de la rezisto de la libiaj triboj, Tripolio iĝis kolonio deItalio, kaj miloj da italaj farmistoj estis portitaj al kaj loĝigitaj en la lando. Post laDua Mondmilito, Tripolio kune kunFezano kajCyrenaica en1951 akiris ŝtatan sendependecon, kielreĝlando Libio (ĝis1969). En 1963 la administra provincego Tripolio malfondiĝis, por fortigi la potencon de la libia centra registaro sub reĝoIdris la 1-a.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • D. J. Mattingly, Tripolitania (Londono: eldonejo Batsford 1995)
  • P. M. Kenrick, Tripolitania (Londono 2009)
  • J. M. Reynolds, The Inscriptions of Roman Tripolitania (Romo 1952)
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tripolio&oldid=8890879"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp