LaRespubliko de Trinidado kaj Tobago (angleRepublic of Trinidad and Tobago) estas lando situanta en la sudorienta angulo de laKariba Maro, ĉe la marbordo deVenezuelo. Ĝi konsistas el du grandaj insuloj kaj kelkaj pli malgrandaj insuletoj. La plej granda insulo estas Trinidado. la insulo Tobago estas multe pli malgranda kaj multe malpli loĝata. La lando estis brita kolonio ĝis1962 kaj estas membro de laKomunumo de Nacioj ekde ĝia sendependeco.
La lando havas proporcie altan nombron de altedukitaj loĝantoj kaj havas rapide kreskantan industrion degaso kajoleo[1]. Ĝi krome estas membro de laKaribia Komunumo (CARICOM).
Ĝi estasarkipelaga ŝtato konsista el du ĉefaj insuloj, Trinidado kaj Tobago, kaj 21 pli malgrandaj insuloj, el kiuj la plej gravaj estas Chacachacre, Monos, Huevos, Gaspar Grande (aŭ Gasparee),Malgranda Tobago kaj St. Giles. La plej granda kaj plej loĝata insulo estasTrinidado, dum la insuloTobago estas pli malgranda (303 kvadrataj kilometroj; proksimume 6% de la tuta areo) kaj malpli multe loĝata (50 000 loĝantoj; 4 % de la loĝantaro).
Trinidado kaj Tobago estas la plej rapide kreskanta, plej dinamika industriigita nacio en la anglalingva Karibio. La lando havas favoran ekonomian klimaton kaj estas la ĉefa produktanto de petrolo kaj gaso[1].
La politika sistemo de Trinidado kaj Tobago baziĝas sur la brita modelo de parlamenta demokratio. Trinidado kaj Tobago estasparlamenta respubliko. Laŭ la Konstitucio adoptita en 1976 , la ŝtatestro estas laPrezidanto de Trinidado kaj Tobago, elektita por kvinjara periodo de elekta kolegio konsistanta el deputitoj de ambaŭ ĉambroj de parlamento. Unu persono ne povas teni la prezidantecon dum pli ol du sinsekvaj periodoj. La potencoj de la prezidanto estas tre limigitaj, do la fakta gvidanto de la ŝtato estas la ĉefministro. La kandidato por la posteno de ĉefministro estas nomumita de la parlamento, kaj la prezidanto aprobas la kandidaton. Tipe, la gvidanto de la partio kiu ricevas la plej multajn voĉojn en parlamentaj elektoj iĝas la ĉefministro.
Laŭ raporto de la usona organizoFreedom House, transiris de la kategorio de parte liberaj ŝtatoj al la kategorio de tute liberaj ŝtatoj (malgraŭ la alta krimfrekvenco, diskriminacio kontraŭ virinoj, la krimigo de samseksemo, etnaj kolizioj, teroristaj atakoj kaj korupto en la juĝistaro, kiuj estas menciitaj en la Freedom House-raporto pri Trinidado kaj Tobago). Fakuloj de la revuoThe Economist ankaŭ laŭdis la nivelon de civilaj liberecoj, plurismon kaj la balotprocezon en Trinidado kaj Tobago, sed konsideris, ke la nivelo de politika kulturo entute lasas multon por deziri[2].
Kalipso estas stilo de afrik-karibia muziko kiu originiĝis en Trinidado kaj Tobago dum la komenco al mezo de la 19a jarcento kaj finfine disvastiĝis al la cetero de la Karibiaj Antiloj kaj Venezuelo meze de la 20a jarcento. Ties ritmoj povas esti datitaj el la Kaiso de Okcidenta Afriko kaj la alveno de francaj plantejistoj kaj iliaj sklavoj el la Francaj Antiloj en la 18a jarcento. Kalipso ricevis afrikajn kaj francajn influojn, kaj iĝis iel voĉo de la popolo. Ĝi estis karakterizita per forta ritmo kaj harmonikaj voĉoj, kaj estis plej ofte kantata en franca kreola kaj kondukita de kantorakontisto.
Sokao (angleSoca) estas muzikstilo, kiu ekestis komence de la1970-aj jaroj en Trinidado kaj Tobago el la muzika ĝenrokalipso kaj enfluoj elsoŭlo,funko kaj barataj muzikinstrumentoj.
Ĉar Trinidado estas pli proksima al kontinentaSudameriko, labiologia diverseco estas pli granda ol sur la insulo Tobago. Proksimume duono de la 485 birdospecioj kiuj vivas sur la insulo Trinidado ankaŭ troveblas sur la insulo Tobago.