Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Triesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri itala urbo. Por informoj pri la samnoma submarŝipo, vidula artikolonTrieste (submarŝipo).
Triesto
Fotomuntaĵo
komunumo de Italio
urbo
havenurbo
urbegoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Ĝemelurboj
GrazBejrutoDualaoSantosSouthamptonHavroVenecioLjubljanoMilanoRostock • Nobile Contrada dell'Ocavd
Ŝtato Italio
RegionoFriulo-Venecio Julia
ProvincoTS Triesto
Geografia situo45° 38′ N,13° 48′ O(mapo)45.63611111111113.804166666667Koordinatoj:45° 38′ N,13° 48′ O(mapo)
Supermara alteco2 m
Areo84,49 (2005) km²
Loĝantaro198 417 (2023)
Loĝdenso2331 loĝantoj/km²
SubdividaĵojViduAdministra subdividaĵo
Najbaraj komunumojDuino-Aurisina / Devin-Nabrežina,Monrupino / Repentabor,Muggia / Milje,San Dorligo della Valle / Dolina,Sesana / Sežana (SLO),Sgonico / Zgonik
PatronoSankta Justo
Festa tago3-a de novembro
Nomo de loĝantojtriestanoj
Poŝtkodo34121
Imposta kodoL424
Kodo laŭISTAT032006
Telefona prefikso040
Estro
Retpaĝohttp://www.comune.trieste.it/
Loko en mapo

Map

Triesto (Triesto)
Triesto (Triesto)
DEC
Situa mapo de Triesto
vdr

Triesto[1][2][3] (itale Trieste,germane Triest,slovene kajkroateTrst,ladine-romanĉeTrièst,hungare Trieszt)estas urbo en la oriento de nordaItalio, ĉeAdriatiko (Golfo de Triesto).

La urbo funkciis kiel ĉefurbo de la aŭtonoma provincoFriuli-Venecio Julia ekde1963, kaj kiel ĉefurbo de laprovinco Triesto. Ĝi situas en strio 35 km longa kaj nur 3–7 km larĝa de itala teritorio inter la maro kajSlovenio. Tiu strio konsistigas la tutan provincon Triesto, kiu estas la malplej granda de Italio (212 km², ses komunumoj).

Triesto havas gloran pasintecon kielhavenurbo kaj kiel komerca kaj ekonomia centro en la regiono, kaj ĝi funkciis kiel la ĉefa haveno de laAŭstra imperio dum jarcentoj. Dum la lastaj ducent jaroj da aŭstra regado, la haveno tenis la statuson deliberkomerca zono, kaj kelkfoje eĉ tiu statuso estis aplikita al la tuta urbo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

LaGolfo de Triesto (enla italaGolfo di Trieste ; enla slovenaTržaški zaliv ; enla kroataTršćanski zaljev) estas malprofundagolfo en la nordo deAdriatiko kaj estas parto de laVenecia Golfo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Situo de Triesto ĉe la Golfo de Triesto

En la dua jarcento antaŭ la epoko Triesto estis fondita kielromia kolonioTergeste.Prosperinte sub romia regado ĝi estis konkerita unue de lalongobardoj kaj poste (en la8-a jarcento) deKarolo la Granda.En la13-a jarcento ĝi iĝis libera komunumo, batalinte dum kelkaj jarcentoj kun la rivala urboVenecio ĉe la kontraŭa bordo de Adriatiko.En1382 Triesto submetiĝis al la protekto de la Duko deAŭstrio, tamen konservante certanaŭtonomecon ĝis la18-a jarcento.

En1719 ĝi iĝis libera haveno kaj estis kun adriatika haveno de laAŭstria Imperio. Triesto floris kaj en1867 iĝis ĉefurbo de la aŭstria adriatika bordolando (germaneKüstenland [KIStenland], slovenePrimorska). Danke al sia privilegia pozicio kiel sola ĉemara urbo de la Aŭstria-Hungaria Imperio, Triesto ĉiam konservis siajn multajn etnajn, kulturajn kaj lingvajn radikojn. Oficiala lingvo estis la lingvo germana, sed ankaŭ itala kaj slovena lingvoj estis parolataj kaj ĝis la fino de la 18-a jarcento ankaŭ la lingvo friulana. Fine de la 18-a jarcento la friulanoj forperdiĝis en la italiana popola grupo. La friulanoj kun italoj formiĝis la regionan triestan dialekton.

Triesto estis kune kunTrento centro deiredentismo, movado, kiu celis aneksadon al Italio de ĉiuj teritorioj, "loĝataj dum jarcentoj de ital-kultura loĝantaro", kiuj ankoraŭ ne estis partoj de Italio (tiel nomitajterre irredente = "landoj ankoraŭ ne elaĉetitaj/savitaj"). Oni komencis italigi la alian popolon, precipe la slovenan loĝantaron de Triesto. En1919, post launua mondmilito, Triesto kaj ĝia provinco aneksiĝis al Italio, eĉ se samtempe perdiĝis la graveco de dua plej grava urbo kaj plej grava haveno de imperio, tiel ke Triesto subite estis nur mezgrava urbo de Italio. Depost 1918 ĝis la liberiĝo la loĝantaro neitala estis gravege subpremata.

En la periodo inter la armistico (8-a de septembro1943) kaj la fino de ladua mondmilito Triesto estis centro de serio da incidentoj, kiuj profunde markis la historion de la urbo kaj de la ĉirkaŭa regiono kaj ankoraŭ nun kaŭzas ardajn disputojn.Dum lanazia okupado la "Risiera di San Sabba" estis uzita kiel malliberejo kaj klasigejo por deportotoj alGermanio kajPollando kaj kiel prizono kaj ekstermejo porpartizanoj, politikaj malliberuloj kajjudoj.Ĝi estis la sola ekstermejo en Italio, kiu havis kremacian fornon, ekfunkciigita je la4-a de aprilo1944.La nombro de personoj tie perdintaj la vivon estas taksata je 5.000.

La urbo estis ankaŭ implikita en la fenomeno de lafoibe (laŭvortedolinoj,karstaj terfuneloj).

La urbo estis okupita de trupoj deJosip Broz Tito kaj, kun kelkhora diferenco, de aliancanoj (novzelandanoj kaj britoj).Tio kondukis en1947, sub aŭspicio deUNO, al la kreo de "Libera Teritorio de Triesto", speco de propraŝtato dividita en du influ-zonojn:Zono A, okupita de aliancanoj, kaj zono B, okupita de jugoslavoj.Tiu situacio daŭris ĝis1954, kiam la problemo estis solvita simple per disigo de libera Triestio laŭ la du zonoj.Tiel la jugoslavia teritorio atingis la montojn ĉe la rando de la urbo.

Kun la eniro deSlovenio enEŭropan Union en2004, kaj la adopto de laKonvencio Schengen fine de2007, la urbo estis savita de sia geografia kaj ekonomia izolado pro sia situo. La limo inter Slovenio kaj Italio, kiu ĉirkaŭas la urbon de preskaŭ ĉiuj flankoj, preskaŭ ĉesis ekzisti, permesante facilan kaj glatan movadon de homoj kaj varoj inter Triesto kaj Slovenio.

Rimarko

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi historia teksto estis plejparte tradukita el la itala vikipedio. Tial ĝi eble tendencas al italaj interpretoj.

Administra subdividaĵo

[redakti |redakti fonton]

Hodiaŭ la Komunumo de Triesto estas subdividita en la sekvajn sepdistriktojn (italecircoscrizioni, sing.circoscrizione) aŭdistriktajn konsiliojn (slovenerajonski sveti, sing.rajonski svet).

  1. Altopiano Ovest (Altebenaĵo Okcidenta) /
    Zahodni Kras (Okcidenta Karsto)
  2. Altopiano Est (Altebenaĵo Orienta) /
    Vzhodni Kras (Orienta Karsto)
  3. Roiano/Rojan
    Gretta/Greta
    Barcola/Barkovlje
    Cologna/Kolonja
    Scorcola/Škorklja
  4. Città Nuova/Novo mesto (Novurbo)
    Barriera Nuova e San Vito/Mitnica in Sveti Vid (Nova Bariero/Doganejo kaj Sankta Vito)
    Città Vecchia/Staro mesto (Malnovurbo)
  5. Barriera Vecchia/Stara Mitnica (Malnova Bariero/Malnova Doganejo) - San Giacomo/Sveti Jakob (Sankta Jakobo)
  6. San Giovanni/Sveti Ivan
    Chiadino/Kjadin
    Rozzol/Rocol
  7. Servola/Škedenj
    Chiarbola/Čarbola
    Valmaura (la samo en la itala kaj en la slovena)
    Borgo San Sergio/Naselje Svetaga Sergija (Vilaĝo Sankta Sergio)

Latradiciaj kvartaloj kaj vilaĝoj estas disdonitaj inter la sep distriktoj en la sekvan manieron.

  1. Santa Croce/Križ (nuntempa nomo) aŭ Sveti Križ
    Prosecco/Prosek
    Contovello/Kontovel
  2. Opicina/Opčine
    Banne/Bani
    Trebiciano/Trebče
    Padriciano/Padriče
    Gropada (la samo en la itala kaj en la slovena)
    Basovizza/Bazovica
  3. Miramare/Miramar
    Grignano/Grljan
    Barcola/Barkovlje
    Gretta/Greta
    Roiano/Rojan
    Scorcola/Skorklja
    Cologna (ne ekzistas slovena nomo)
    Guardiella/Vrdela (parte)
  4. Novurbo (Città Nuova/Novo mesto) aŭ Terezia Kvartalo (Borgo Teresiano/Terezijanska Četrt)
    Malnovurbo (Città Vecchia/Staro mesto)
    Nova Bariero (Barriera Nuova) aŭ Nova Doganejo (Nova Mitnica)
    Jozefa Kvartalo (Borgo Giuseppino/Jožefinska Četrt)
    San Vito/Sveti Vid
  5. Malnova Bariero (Barriera Vecchia) aŭ Malnova Doganejo (Stara Mitnica)
    San Giacomo/Sveti Jakob
    Chiarbola/Čarbola (parte)
    Santa Maria Maddalena Superiore/Sveta Marija Magdalena Zgornja (parte)
  6. Rozzol/Rocol
    Chiadino/Kjadin
    Guardiella/Vrdela
    Longera/Lonjer
  7. Santa Maria Maddalena Superiore/Sveta Marija Magdalena Zgornja (parte)
    Santa Maria Maddalena Inferiore/Sveta Marija Magdalena Spodnja
    Chiarbola/Čarbola (parte)
    Servola/Škedenj

Laŭ alia subdividaĵo, lalokoj ekster la ĉefloko (itala koncepto defrazione, laŭvorte tradukebla kunfrakcio) estas:Barcola / Barkovlje;Banne / Bani;Basovizza / Bazovica;Cattinara / Katinara;Conconello / Ferlugi;Contovello / Kontovel;Grignano / Grljan;Gropada / Gropada;Longera / Lonjer;Miramare / Miramar;Opicina / Opčine;Padriciano / Padriče;Prosecco / Prosek;Santa Croce / Križ;Servola / Škedenj;Trebiciano / Trebče.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • LaKastelo de Miramare (en la itala lingvoCastello di Miramare, en la germana lingvoSchloß Miramar) estis rezidejo de la Hagsburgoj: ĝi estis konstruita en la samnoma kvartalo Miramare de Triesto laŭ volo deMaksimiliano (Meksiko), arkiduko de Austrio kaj imperiestro de Meksiko, por fari el ĝi loĝejo por si kaj sia edzino Charlotte de Belgio. Nun ĝi estas la ĉefa monumento kaj ĉefa turisma vidindaĵo de Triesto.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La firmaoFincantieri (plena nomoFincantieri – Cantieri Navali Italiani S.p.A.) estas granda ŝipfarejo en la urbo Triesto de Italio, fakte la plej granda ŝipkonstrua entrepreno en Italio kaj tuta Eŭropo.

Konataj triestanoj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Triesto

[redakti |redakti fonton]

LaTriesta Esperanto-Asocio (TEA) estis fondita en1906,[4][5] kiam Triesto ankoraŭ apartenis al Aŭstrio-Hungario. Ĝi estas hodiaŭ unu el la plej malnovaj lokaj asocioj en Italio.

La7-a Nacia Kongreso de Esperanto okazis en Triesto de la 20-a ĝis 22-a de septembro1922. En1982 la 6-aInternacia Junulara Festivalo deItala Esperantista Junularo okazis ĉi tie.

Pri la urbo, la Triesta Esperanto-Asocio (TEA) publikigis en2013 la ilustritan gvidlibronTriesto, inter Karsto kaj Maro. Magiaj itineroj.

TEA ankaŭ eldonas dumonatan bultenon,TEA-Bulteno.[6] fondita en 1997. Dumonata.

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]
  • Triesto... al kiu?. Eld. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1953.
Citaĵo
 Oni ankoraŭ ne forgesis la viglajn, minacajn protestojn deJugoslavujo, kiu kaŭzis sufiĉe da maltrankvilo kiam antaŭ nelonge la usona kaj brita registaroj konigis sian intencon transdoni lá malgrandan Zonon A, kun la urbo

Triesto, al Italujo. Kaj multaj miregis tiutempe pro la ŝajne nepravigebla apetito jugoslava.Opiniante, ke la eksterlando ne povas fari al si objektivan prijuĝon surbaze de nekompletaj aŭ unuflankaj informoj el propra gazetaro, S.E.L. eldonis ĉi tiunbroŝuron por eksponi ankaŭ la starpunkton de Jugoslavujo, kiu konkretiĝas en jena konkluda propono:1) internaciigo de Triesto, (Triesto nuntempe fakte havas itallingvanplimulton; sed, kiel haveno, itala Triesto ne estas vivipova, se Italujo ne kontrolas ankaŭ la jugoslavanfonon. Tiel itala Triesto fariĝos daŭra minaco al paco.)

2) kunigo de la resto de Zono A kun Zono B en aŭtonoma teritorio subsuvereneco de Jugoslavujo: la enloĝantaro estas ja nekontesteble jugoslava. Certe estas konsilinde ekkoni la vidpunktojn de ĉiuj interesataj partioj antaŭ ol definitive decidi pri gravega demando kiel paco-malpaco, kaj en tiu rilato la broŝuro estu bonvena. 
— F. C., Belga Esperantisto - Numero 320, Februaro, 1954
Citaĵo
 Ĉi tiu alloga, bone presita libreto, pritraktas la tiom diskutatan demandon pri Triesto. La temo estas prezentita sufiĉe objektive, kaj sekve la broŝuro estas leginda de ĉiu esperantisto deziranta bone koni la staton de la adriatika konflikto interJugoslavio kaj Italio. Sur 41 interesaj paĝoj la kompilintoj eksponas multajn novajn kaj malnovajn faktojn rilate la nunan situacion de ĉi tiulibera teritorio.La aŭtoroj deTriesto... al kiu? bone plenumis la taskon, kiun ili havigis al si, kontribui al pli objektiva prijuĝo de la prezentita problemo antaŭ lademokrata mondo
— Ricardo Quiles.Boletín n071 (nov 1954)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bildgalerio

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urboTriesto tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.
  2. Ankaŭ la PIV listigas ĝin, en eldono de 1970, p. 1134, kaj en la postaj eldonoj, en 2020 ankaŭ rete
  3. Same konfirmas la esperantlingvan urbonomon pluraj lieraturaj verkoj, interalie la libroTriesto... al kiu?, eld. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1953, kiu ankaŭ menciiĝas tekste.
  4. Kiu ni estas. Karstaj Tagoj. TEA. Arkivita ella originalo je 2018-02-25. Alirita 2018.02.24 .
  5. Chi siamo (itale). TEA. Alirita 2018.02.24 .
  6. TEA-Bulteno estas legebla ĉeaparta paĝo en la retejo de TEA.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Triesto&oldid=9281571"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp