Skizo pri trianguladoKalkulo de distanco laŭ triangulado. En la desegno, boato povas kalkuli sian distancon de marbordo mezurante angulojn al du elstarantaj objektoj. Ene de la maro, do malproksime al la marbordo, la sama kalkulmetodo estis uzata per sekstanto al ĉielaj objektoj.
Triangulado estas tekniko de termezurado (geodezio), kiu dividas terenon altrianguloj kaj mezuras ties ecojn (angulojn kaj laterajn longojn).
La apuda skizo montras ekzemplon: Necesas scii la situon de la lokojA kajB, do ankaŭ ilian distancon, kaj mezuri la angulojnα kajβ; tiam eblas kalkuli la situon deC kaj ĝiajn distancojn alB kajA. Poste eblas aldoni pliajn triangulojn.
Multaj ŝtatoj de Ameriko kaj Eŭropo faris trianguladan registradon de siaj teritorioj en la18-a kaj19-a jarcentoj, aliaj en la20-a jarcento.
En la2-a jarcento antaŭ nia epoko helenaj matematikistoj,Hiparko kaj Menelao de Aleksandrio, esploris la interrilatojn de la elementoj de trianguloj.Ptolemeo aplikis tian scion al geografiaj teknikoj kaj determinis angulajn koordinatojn de pluraj miloj da lokoj.
Supozeble estis araboj, kiuj en lamezepoko portis tiun scion al Eŭropo, kie oni unue aplikis ilin al astronomio.Willebrord Snell (1580–1626) ellaboris la metodojn kaj aplikis ilin al termezurado, mezurante la longon demeridiano. Ekde la fino de la17-a jarcento ekestis eŭropaj triangulaj retoj, kaj en la 19-a jarcento pluraj eŭropaj landoj registris sian teritorion per triangulado.
Ekde la1960-aj jaroj la trianguladon komplementis elektronika distanc-mezurado, ekzemple perradaro kajsonaro. Ekde 1970 la trianguladon pli kaj pli anstataŭis satelita geodezio, kiu aplikas ne nur geometriajn metodojn, sed ankaŭ aliajn. Por dertermini la pozicion de alirebla loko nun multe estas uzata latutmonda loktrova sistemo (GPS).