La Tria Sklava Milito (ankaŭ konata kiel la Gladiatora Milito aŭ la Spartaka Milito), kiu okazis en Romo inter73-71 a.K., estis la lasta el la tri grandaj sklavmilitoj en laRomia Respubliko. Ĉi tiu milito ankaŭ estis la sola, kiu prezentis rektan minacon al la urboRomo mem. La gvidestro de la ribeluloj estisSpartako. Pro ĝia grandeco iuj historiistoj priskribas la eventoj kielenlanda milito.
La milito komenciĝis ĉe la Gladiatora Trejnejo enCapua, ĉirkaŭ 200 km de Romo, kiam 78 gladiatoroj indignis pri la hontinda traktado, kiun ili ricevis de sia mastro, ribelis kontraŭ li kaj dum la sekvaj du jaroj teruris la civitanojn de Romo. Dum ĉi tiu tempo la armeo de ribelaj sklavoj kreskis al pinto de 120 000 ribeluloj, inkluzivante virinoj kaj infanoj. La ribelula armeo uzis taktikojn degerilo kontraŭ la romianoj kaj sukcesis gajni batalojn kontraŭ granda nombro daromiaj legioj.
La batalado finiĝis en granda batalo, dum kiu la armeo de Crassus (romia politikisto konata pro sia granda riĉeco) atakis la ribelan armeon kaj fine malvenkis ilin ĉar en tiu batalo preskaŭ ĉiuj ribelemaj sklavoj, inkluzive de ilia estroSpartako, estis mortigitaj.
Post la fino de la ribelo, ĉirkaŭ 6 000 ribeluloj estiskrucumitaj laŭ la vojo inter Capua kaj Romo, kaj Crassus mem estis festata envenka parado (Ovatio).
La okazaĵoj de 72 a.K., laŭ la versio de Plutarko de la okazaĵoj.
La okazaĵoj de frua 71 a.K. Marcus Licinius Crassus prenas ordonrajton pri la romiaj legioj, alfrontas Spartacus, kaj devigas la ribelajn sklavojn retiriĝi tra Lucania proksime de Mesino.Plutarko diras, ke ĉi tio okazis en la Picenum-regiono, dum Appiano metas la komencajn batalojn inter Crassus kaj Spartacus en la Samnium-regionon.
La lastaj eventoj de la milito en 71 a.K., kie la armeo de Spartako rompis la sieĝon de la legioj de Crassus kaj retiriĝis al la montoj proksime de Petelia. Tiu ĉi mapo montras la komencajn bataletojn inter elementoj de la du flankoj, la turnon de la spartakaj trupoj por la fina alfrontiĝo. Notu la legiojn de Pompejo translokiĝantaj de la nordo por kapti pluvivantojn.