| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Transvaal (apartigilo) |

Transvaal-parko (ruse Трансвааль-парк) estas sport- kaj amuz-centro kajakvoparko, malfermita en junio2002 enMoskvo kaj plene detruita la14-an de februaro 2004 pro falo de tegmento.
Transvaal-parko estis konstruita laŭ projekto de inĝenieroNodar Kanĉeli. La kvinetaĝan konstruaĵon starigis dum 1,5 jaroj turkia kompanio Koĉak Inŝaat Limited (turke: Koçak İnşaat Ltd).
Ĝi estis malfermita en junio2002 ĝis laurbofesto. Tiam ĝi fariĝis la plej granda akvoparko en Orienta Eŭropo: ĝi havis komunan areon 20,2 mil m2, estis vizitebla por 2 mil homoj samtempe (inter ili 700 homoj en akva parto). Krom akvoparko kun atrakcioj, ĝi enhavis sport-basenon, 2 saŭnĉambrojn, lokon porbovlingo kun kafejo kajbilardoludejo, restoracion, ejon por sport-trejnado kaj belec-salonon[1].


La14-an de februaro 2004 ĉirkaŭ 19:15 (moskva tempo) okazis falo de la tegmento. Tiam en Transvaal-parko estis preskaŭ 400 homoj. Laŭ informo de la vizitantoj, plej forta detruiĝo estis en loko kie situis plej popularaj atrakcioj, inkludante basenon por infanoj.
Pro la katastrofo pereis 28 homoj, el ili 8 estis infanoj; 193 estis vunditaj.
Tuj post la katastrofo aperis kvar ĉefaj versioj pri ĝiaj kialoj: malĝusteco en la projekto, eraroj dum konstruado, malbona ekspluatado kaj moviĝo de la grundo.
Prokuroraro de Moskvo kulpigis ĉefan inĝenieron de la projektoNodar Kanĉeli. Al li estis proponita amnestio ligita al 100-jariĝo de la Ŝtata Dumao de Rusio; li konsentis, ne konfesinte tamen sin kulpa. La26-an de oktobro 2006 juĝistaro Zamoskvoreckij agnoskis laŭleĝecon de la amnestio. La dua kulpiganto — Andrej Voronin — estis fine malkulpigita la30-an de aŭgusto 2006.
En2013 sur loko de estinta Transvaal-parko ekfunkciis nova akvoparko"Moreon".