Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Transskribado Hepburn

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je8 feb. 2025.
Transskribado Hepburn

Tipo

alfabeto
Japana lingvo per latinaj literoj
Dumnekonata - nuntempe
vdr

Latransliterigatransskriba sistemo Hepburn - angla prononco [hˈɛpbɜːn] - (ヘボン式,Hebon-shiki, esperanta prononco [hebonŝiki], plennome: ヘボン式ローマ字Hebon-shiki Rōmaji, esperanta prononco [hebonŝiki rōmaĵi] kun longa "o") nuntempe estas la internacie plej uzata sistemo por lalatinigo de la japana, pli precize por la transskribo de la kutimajjapanaj skribsistemojHiragana,Katakana kajKanji al lalatina alfabeto. Ĝi parte skribas sonojn per literoj kutimaj por la angla lingvo, ekzemple la esperanta sono j skribiĝas "y", ŭ estas "w", kaj la du sonoj ĝ kaj ĵ ambaŭ estas "j" - kio aparte fremdas en esperanta teksto, sed ĉar la sistemo estas la internacie plej uzata, utilas almenaŭ noti tiun formon de japana vorto same kiel la formo(j)n en la kutimajjapanaj skribsistemoj, por entute rekoni la formojn en teksto ankaŭ ne-esperanta.

Japanaj skribsistemojJapanaj skribsistemoj

Kanji(Ĉina skribo)

Kana(Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji(Latinigo)


Historio

[redakti |redakti fonton]

La sistemoHebon estas nomita laŭ la usona misiisto kaj lingvoesploristoJames CurtisHepburn, angla prononco [d͡ʒˈe͡ɪmz kˈɜːtɪs hˈɛpbɜːn], kiu en1867 eldonis la unuan japanan-anglan vortaron 和英語林集成Waei-Gorinshūsei (la unua vortaro kunrōmaji estis la japana-portugala vortaro 日葡辞書Nippo Jisho eldonita en 1603). En la unua eldono de la "Waei-Gorinshūsei" Hepburn ankoraŭ uzisdzu anstataŭzu,uye anstataŭue,kio anstataŭkyo ktp. - la originalarōmaji de Hepburn ankoraŭ ne estisHebon-shiki Rōmaji.

En1885 lajapana registaro komisiis la latinigon de la japana al grupo de japanaj kaj fremdlandaj sciencistoj, kaj Hepburn estis unu el tiuj. En1886 Hepburn uzis la sistemon proponitan de la komisiono en la 3-a eldono de laWaei-Gorinshūsei (改正増補和英英和語林集成Kaisei Zōho Waei-Eiwa Gorin Shūsei - "reviziita kaj pliampleksigita japana-angla kaj angla-japana grandvortaro"), kaj la komisiona sistemo poste ricevis sian nunan nomon kiel "sistemo de la vortaro eldonita de Hepburn": la Hepburn-Sistemo. La nomo de la komisiono estis 羅馬字会 Rōmajikai aŭ Rômazikwai - "Societo por la Latinigo de la Japana alfabeto"[1] kaj ĝia propono de 1885 nomiĝis: 羅馬字にて日本語の書き方Rōmaji nite nihongo no kakikata ("maniero skribi la japanan latinskribe").

La sistemon Hepburn oni poste kelkfoje iomete ŝanĝis, sed la ŝanĝoj koncernas nur kelkajn esceptojn: en la originala sistemo la partikuloj へhe kaj をwo estis skribatajye kajwo (nune:e kajo), kaj en certaj vortoj la silabojka kajga skribiĝis ankoraŭ kielkwa kajgwa, ekz. 火事kwaji. Tiu sistemo nomiĝas 標準ヘボン式ローマ字Hyōjun-Hebon-shiki Rōmaji "Norma Hepburn-sistemo".

En1954 aperis la 3-a eldono de la "Kenkyusha's New Japanese-English Dictionary" uzanta novan version de la Hepburn-sistemo, en kiu la silabfina んn estas ĉiam skribita kieln, neniam kielm (ekz.kanpai). Tiu nova sistemo nomiĝas 修正ヘボン式ローマ字Shūsei Hebon-shiki Rōmaji "Reviziita Hepburn-sistemo", kaj estas nun la plej uzata sistemo en modernaj vortaroj.

Malgraŭ la intenco de la japana registaro, kiu preferas la japananKunrei-sistemon, post 1960 la uzo de la angla-orientiĝaHepburn-sistemo disvastiĝis en Japanio; ankaŭ eksterlande la uzo de la portugala, nederlanda, germana, kaj franca transskribsistemoj anstataŭiĝis per la "angleca" Hepburn-sistemo, kiu mondvaste estas nun la plej uzata sistemo por la transskribado de la japana.

Leĝa statuso

[redakti |redakti fonton]

Hepburn baziĝas sur la angla fonologio, ne la japana, kaj longe alfrontis kontraŭon en Japanio. Interalie, la21-an de septembro1937, la 3-a kabineta ordono deklaris anstataŭan sistemon nune ĝenerale konatan kielKunrei - la japana oficiala latiniga sistemo. Tamen tio estis renversita de laPlejsupra komandanto de aliancaj potencoj dumOkupado de Japanio. La 1-a kabineta anonco redeklaris sistemon Kunrei en 1954 kun rimarkigoj.

En 1972, reviziita versio de Hepburn iĝis kodigita kielANSI-normo Z39.11-1972. Ĝi estis proponita en 1989 kielISO 3602, tamen estis rifuzita favore alKunrei. La Z39. La normo de 11-1972 estis aboliciita la6-an de oktobro1994.

Malgraŭ ke Hepburn estas ne registara normo, iuj registaraj organizoj provizas normojn.Ekzemple, laMinistrejo de eksterlandaj aferoj postulas la uzon de Hepburn porpasportoj, kaj laMinistrejo de lando, substrukturo kaj transporto postulas la uzon de Hepburn por transportaj indikoj, inklude vojosignojn kaj signojn de fervojaj stacioj.

En multaj aliaj kampoj en kiuj mankas jura normo, Hepburn restas kiel la fakta normo. Indikoj kaj anoncoj en urbaj oficejoj kaj policostacioj, ĉe sanktejoj, temploj kaj turistaj allogaĵoj ankaŭ uzas ĝin.Angla-lingvajgazetoj kajamaskomunikiloj uzas la simpligitan formon de Hepburn. Urboj kajprefektujoj uzas ĝin en informiloj por anglalingvaj parolantoj kaj vizitantoj, kaj anglalingvaj eldonaĵoj de la japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj uzas simpligitan Hepburn.Oficiala turisma informo eldonata de la registaro uzas ĝin en gvidlibro pri Japanio.

Multaj studentoj lernantaj la japanan kiel fremdan lingvon uzas la Hepburn-sistemon.

Normaj variantoj de la Transskribo Hepburn

[redakti |redakti fonton]
Stacisigno deStacio Banshū-Akō (JR Okcidenta). Por fervojoj oni uzas "Hepburn por fervojaj indikiloj"
Stacisigno deShijo-Stacio (Kiota urba transporta oficejo). Iuj fervojo-kompanioj uzas proprajn sistemojn por indikiloj. Ĝi estusShijō en la Reviziita Hepburn
Por vojoindikiloj oni uzas simpligitan Hepburn-skribon nomatan "Hepburn por vojoindikiloj". En la Reviziita Hepburn oni skribusTokorozawa-kaidō kajShin'ōme-kaidō. La vojoindikiloj estas ĉe Kitahara-vojkruco enNiŝi-Tokio enTokio

Tri normaj variantoj de Hepburn ekzistas.

  • La unua estas laTradicia Hepburn-sistemo, kiu skribaslongajn vokalojn kaj silabfinann diversmaniere.
  • La dua estas laReviziita Hepburn-sistemo, reviziita versio de la tradicia Hepburn, kiu skribas silabfinann kielm malantaŭ kelkaj konsonantoj, estas ne plu uzata. Tiu ĉi sistemo estas uzata deBiblioteko de Kongreso. (La terminoReviziita Hepburn foje signas la Modifita Hepburn).
  • La tria estas laModifita Hepburn-sistemo. Tiu ĉi versio entenas trakton pri longaj vokaloj (uzo demakrono) kaj skribas silabfinann ĉiam kieln. Ĝi estis adoptita de ĉefaj vortaroj (ekz. laPocket Kenkyusha Japanese Dictionary eldonita deOxford University Press), tamen la uzo ankoraŭ restas ĉefe por lingvistoj. (La termino Modifita Hepburn foje signas la Reviziita Hepburn)

En Japanio, tri normoj efikas.

  • La regulo pri Fervojaj Indikiloj (鉄道掲示規定, la anonco 398 deMinistrejo pri Transporto je26-a de julio1947[2]) postulis modifitan Hepburn por fervojaj indikiloj en sia 11-a artikolo. Ĝi uzas makronon por longaj vokaloj kaj skribas silabfinann kielm antaŭb,m kajp. Ĝi uzasstrekon kiel dividilon interm,n kaj sekvantaj vokaloja, e, i, o, u, y. Ĝi skribas duobla-konsonantancch kieltch. La regulo nuliĝis je30-a de septembro1950. ĈiujJR-fervojoj kaj ĉefaj privataj fervojoj uzas tiun ĉi normon por nomoj de stacioj. Tamen, multaj privataj fervojoj uzas proprajn normojn.
  • La validigaj reguloj de la juro pri pasporto (旅券法施行規則 la 11-a ordono de la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj je la8-a de decembro1989[3]) en sia la 5-a Artikolo 2 reguligas uzon de Hepburn por skribi en pasportoj[4]). Ĝi skribas silabfinann kielm antaŭb,m kajp. Ĝi skribas longano kieloh sed ne markas aliajn longajn vokalojn. Ĝi skribas duoblan konsonanton decha,chi,cho,chu kieltcha,tchi,tcho,tchu.
  • LaMinistrejo pri lando, substrukturo kaj transporto kodigis la gvidlinion pri kompletigo por glatigi movon sur vojoj (2002)[5], kie en ĉapitro 7-3-4-3 reguligas la uzon de la Hepburn-sistemo por la latina skribo sur vojoindikiloj laŭ la Normo pri instaligo de vojoindikoj kaj ĝia klarigo (道路標識設置基準・同解説) de Japana asocio pri vojo[6]. (La klarigo pri ĝi estas sur retejo de KICTEC:[7]). Ĝi skribas silabfinann kieln. Ĝi ne markas longajn vokalojn.

Trajtoj de Hepburn

[redakti |redakti fonton]

La ĉefa trajto de Hepburn estas tio ke ĝialiterumo baziĝas sur anglafonologio. Pli teknike, kiam japana silabaro enhavas "malstabilan" konsonanton por la moderna parolata lingvo, la ortografio ŝanĝiĝas je io, kio laŭ la angla prononcmaniero pli ĝuste trafas la veran japanan sonon: ekzemple し estas skribata kielshi sed ne *si.

Iuj lingvistoj kontraŭas al Hepburn, ĉar ĝia prononco-bazita literumado povas malklarigi la sisteman originon de japana fonetika strukturo,fleksioj kajkonjugacioj. Subtenantoj argumentas ke Hepburn ne celas esti lingvistika ilo.

Partikulo

[redakti |redakti fonton]
  • Kiamhe へ estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribatae.
  • Kiamha は estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribatawa.
  • Kiamwo を estas uzata kiel partikulo, ĝi estas skribatao.

Longaj vokaloj

[redakti |redakti fonton]

EnTradicia kajreviziita Hepburn

  • La longaj vokalojo kaju estas montrataj permakrono ekz. longao estas skribata kiel ō.
  • En vortoj de la Japana aŭ la Ĉina origino, la longa vokaloe estas skribata kielei.
  • En vortoj de la Japana aŭ la Ĉina origino, la longa vokaloi estas skribata kielii.
  • En vortoj de fremda origino, ĉiuj longaj vokaloje estas skribataj per makronoj.

Enmodifita Hepburn:

  • Ĉiuj longaj vokaloj estas skribataj per duobligita vokalo, ekz. longao estas skribata kieloo.
    • La kombinoei estas prononcata kiel klaraj sonoj en kazo (?) ekz. en la vortoSupein (スペイン), signifanta "Hispanio".

Silabfinan

[redakti |redakti fonton]

Entradicia Hepburn:

  • Silabfinan (ン) estas skribata kieln antaŭ konsonantoj, sed kieln' (kun apostrofo) antaŭ vokaloj kajy. Ĝi estas skribata kielm antaŭ aliajlabialaj konsonantoj, t.e.b,m kajp.

EnReviziita Hepburn:

  • La uzom antaŭ labialaj konsonantoj estas ne uzata, oni ĉiam uzasn. La sistemo skribasn' antaŭ vokaloj kaj y.

EnModifita Hepburn:

  • Silabfinan estas ĉiam skribata kieln kun makrono (n̄)), samkiel oni skribas longajn vokalojn en tradicia Hepburn. Pro tio, la uzo de la apostrofo ne necesas.

Duoblaj konsonantoj

[redakti |redakti fonton]
  • Duoblaj konsonantoj estas markataj per duobligo de la konsonanto malantaŭ lasokuon っ, escepte por sh→ssh, ch→tch, ts→tts.

Variaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Jen estas variaĵoj de la Hepburn-sistemo en la indikado de la longaj vokaloj ō kaj ū.

  • Tōkyō: skribata permakronoj. Tiu ĉi estas laŭ la reguloj de laTradicia kajReviziita Hepburn-sistemoj, kaj estas konsiderata norma.
  • Tokyo: tute ne indikata. Tiu ĉi estas komuna por japanlingvaj vortoj kiuj estas adoptitaj en la angla. Tiu ĉi estas ankaŭ la konvencia uzo en lade facto-a Hepburn uzata en indikiloj kaj aliaj anglalingvaj informiloj pri Japanio, menciitaj en la paragrafo pri leĝa statuso.
  • Tôkyô: indikata percirkumfleksoj. Uzo de cirkumfleksoj por indiki longon estas uzata en alternativaNihon-shiki kajKunrei-shiki-sistemoj. Cirkumfleksoj estas ofte uzataj endokumentoredaktilo kiu ne kapablas makronojn. Dank'al disvastiĝo deUnikodo, tio ĉi iĝas malofta.
  • Tohkyoh: indikata per "h". Tiu ĉi estas foje konata kiel "pasporta Hepburn", ĉar la Japana Ministrejo pri eksterlandaj aferoj regulas (tamen ne devige) tiun ĉi uzon por pasportoj.[8]
  • Toukyou: skribata uzantekanaon, literumoō kielouoo kajū kieluu. Tiu ĉi estas foje nomatawāpuro-stilo, ĉar oni tiel enigas tekston en dokumentoredaktilon (wādo purosessā el la anglaword processor) per tajpilo enlatina alfabeto. Tiu ĉi metodo plej ĝuste esprimas la manieron kiel vokaloj estas skribataj en kanao, diferencante inter おう (kiel en とうきょう [東京], skribataToukyou en tiu ĉi sistemo) kaj おお (kiel en とおい [遠い], skribatatooi en tiu ĉi sistemo).
  • Tookyoo: skribata per duobligo de la longaj vokaloj. Tiu ĉi estas laŭ la reguloj de laModifita Hepburn-sistemo, tamen estas antaŭ komuna kiam oni skribas vortojn de fremd-originalo sen referenci iujn sistemojn, ekz.paatii por パーティー ("festeto") anstataŭpātī. Tiu ĉi estas uzata en la transskriba sistemoJSL.

Tabelo de Hepburn-Manskribo

[redakti |redakti fonton]

Por Hiragana

[redakti |redakti fonton]
aiueo(ya)(yu)(yo)
kakikukekoきゃkyaきゅkyuきょkyo
sashisusesoしゃshaしゅshuしょsho
tachitsutetoちゃchaちゅchuちょcho
naninunenoにゃnyaにゅnyuにょnyo
hahifuhehoひゃhyaひゅhyuひょhyo
mamimumemoみゃmyaみゅmyuみょmyo
yayuyo
rarirureroりゃryaりゅryuりょryo
わ waゐ wiゑ weを wo
n
gagigugegoぎゃgyaぎゅgyuぎょgyo
zajizuzezoじゃjaじゅjuじょjo
dajizudedoぢゃjaぢゅjuぢょjo
babibubeboびゃbyaびゅbyuびょbyo
papipupepoぴゃpyaぴゅpyuぴょpyo

literoj estas arkaiĝintaj en moderna Japana lingvo.

Por norma Katakana

[redakti |redakti fonton]
ア aイ iウ uエ eオ oヤ yaユ yuヨ yo
カ kaキ kiク kuケ keコ koキャ kyaキュ kyuキョ kyo
サ saシ shiス suセ seソ soシャ shaシュ shuショ sho
タ taチ chiツ tsuテ teト toチャ chaチュ chuチョ cho
ナ naニ niヌ nuネ neノ noニャ nyaニュ nyuニョ nyo
ハ haヒ hiフ fuヘ heホ hoヒャ hyaヒュ hyuヒョ hyo
マ maミ miム muメ meモ moミャ myaミュ myuミョ myo
ラ raリ riル ruレ reロ roリャ ryaリュ ryuリョ ryo
ワ waヰ wiヱ weヲ wo
ン n
ガ gaギ giグ guゲ geゴ goギャ gyaギュ gyuギョ gyo
ザ zaジ jiズ zuゼ zeゾ zoジャ jaジュ juジョ jo
ダ daヂ jiヅ zuデ deド doヂャ jaヂュ juヂョ jo
バ baビ biブ buベ beボ boビャ byaビュ byuビョ byo
パ paピ piプ puペ peポ poピャ pyaピュ pyuピョ pyo

literoj estas arkaiĝintaj en la moderna Japana lingvo.

Por etendita Katakana

[redakti |redakti fonton]

Tiuj estas ĉefe uzataj por prezenti la sonojn en vortoj de aliaj lingvoj. La plejparto el tiuj estas ne formale normigitaj kaj iuj estas tre malofte uzataj.

ア aイ iウ uエ eオ o
イィ yiイェ ye


ウァ waウィ wiウゥ wuウェ weウォ wo
ウャ wyaウュ wyuウィェ wyeウョ wyo
ヴァ vaヴィ viヴ vuヴェ veヴォ vo
ヴャ vyaヴュ vyuヴィェ vyeヴョ vyo
ウ゚ n
キェ kye
ギェ gye


クァ kwaクィ kwiクェ kweクォ kwo
クヮ kwa
グァ gwaグィ gwiグェ gweグォ gwo
グヮ gwa
カ゚ ngaキ゚ ngiク゚ nguケ゚ ngeコ゚ ngo


シェ she
ジェ je
スィ si
ズィ zi


チェ che
ヂェ je
ツァ tsaツィ tsiツェ tseツォ tso
ツャ tsyaツォィ tswiツュ tsyuツィェ tsyeツョ tsyo
ヅァ zaヅィ ziヅェ zeヅォ zo
ヅャ zyaヅォィ zwiヅュ zyuヅィェ zyeヅョ zyo
ティ tiトゥ tu
トィ twiテュ tyu
ディ diドゥ du
ドィ dwiデュ dyu
ヌィ nwiニェ nye
ヒェ hye
ブィ bwiビェ bye
プィ pwiピェ pye
ファ faフィ fiフェ feフォ fo
フャ fyaフュ fyuフィェ fyeフョ fyo
ホゥ hu
ムィ mwiミェ mye
ユィ ywiユェ ye
ルィ rwiリェ rye
ラ゚ laリ゚ liル゚ luレ゚ leロ゚ lo
リ゚ャ lyaリ゚ュ lyuリ゚ェ lyeリ゚ョ lyo

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2015-12-12. Alirita 2007-05-11 .
  2. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-03-01. Alirita 2007-05-24 .
  3. http://www.pref.iwate.jp/~hp0312/ryoken/sikoukisoku.htm[rompita ligilo]
  4. http://www.seikatubunka.metro.tokyo.jp/hebon[rompita ligilo]
  5. http://www.mlit.go.jp/road/sign/data/chap7.pdf>
  6. 道路標識設置基準・同解説 日本道路協会, Maruzen, 1987,ISBN 978-4-88950-107-0
  7. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-05-05. Alirita 2007-05-24 .
  8. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-12-05. Alirita 2007-05-24 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo
Leginda artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Transskribado_Hepburn&oldid=9148691"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp