Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Transilvanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elTranssilvanujo)
Transilvanio
Regiono
Blazono
 
Estas
historia regiono,historia lando,suverena ŝtato[+]

LandoRumanio

- koordinatoj46° 46′ 0″ N,23° 35′ 0″ O(mapo)46.76666666666723.583333333333Koordinatoj:46° 46′ 0″ N,23° 35′ 0″ O(mapo)
Plej alta punktoNegoiu Peak[+]
Akvokolektejo100 293km² (10 029 300ha)[+]
Areo100 293km² (10 029 300ha)[+]

HorzonoUTC+02:00[+]

Transilvanio (Tero)
Transilvanio (Tero)
Mapo de Rumanio kun Transilvanio oranĝe

Transilvanio (Rumanio)
Transilvanio (Rumanio)
DEC

Map
Transilvanio
Vikimedia Komunejo:  Transylvania[+]
vdr

Transilvanio ("lando trans la arbaro") (rumane Transilvania;hungare Erdély;germane Siebenbürgen) estas historia regiono en la okcidenta kaj centra parto deRumanio precipe enBaseno de Transilvanio.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La teritorio konata hodiaŭ kiel Transilvanio konsistas el la historia Transilvanio, el partoj de la regionojBanato (hung. Bánát), Bihor (hung. Bihar), Satu Mare (hung. Szatmár) kaj el Maramureș (hung. Máramaros). Ĝi estas dividita en 16 distriktojn (rumanlingve:județe), kiuj kovras preskaŭ 103.600 km2 en la centra kaj nordokcidentaRumanio kaj ampleksas pli ol duonon de la landareo de Rumanio. La sudorienta parto de la historia Transilvanio nomiĝas rumaneŢinutul Secuiesc. La 16 distriktoj estas:

En la transilvaniaaltebenaĵo, alta de 300 ĝis 500 metroj, fluas la riverojMureş (rivero),Someş,Criş,Olt (rivero), kaj aliaj riverenfluaĵetoj deDanubo.
Cluj-Napoca (318.027) estas la plej granda urbo.Aliaj grandaj urboj estasTimișoara (317.651),Brașov (283.901),Oradea (206.527),Arad (172.824),Sibiu (155.045),Târgu Mureș (149.577),Baia Mare (137.976),Satu Mare (115.630).

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

(historie)

JaroEntuteRumanojHungarojGermanoj
18501.823.22257,2 %26,8 %10,5 %
18694.224,43659 %25 %9,5 %
18804.032.85157 %26 %9,0 %
18904.429.56456 %27,1 %12,5 %
19004.840.72255 %29,5 % %11,9 %
19105.262.49553,7 %31,6 %10,7 %
19195.259.91857,1 %26,5 %9,8 %
19205.208.34557,3 %25,5 %10,6 %
19305.114.21458,3 %26,7 %9,7 %
19415.548.36355,9 %29,5 %9 %
19485.761.12765,1 %25,7 %5,8 %
19566.232.31265,5 %25,9 %6 %
19666.736.04668 %24,2 %5,6 %
19777.500.22969,4 %22,6 %4,6 %
19927.723.31375,3 %21 %1,2 %

Pri germanoj vidu artikolonTransilvaniaj saksoj.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Transilvanio estas plena de mineralaj rimedoj, notindelignito,fero,plumbo,mangano,oro,kupro,natura gaso,salo,marmoro kajsulfuro. Estas grandaj industrioj por fero kajŝtalo,kemiaĵoj kajteksaĵoj.Brutbredado,agrikulturo,vino-produktado kajfrukto-kultivado estas gravaj profesioj. Ligno estas alia valora rimedo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Transilvanio
Origina nomo:
latine Transsilvania,rumane ArdealTransilvania,hungare Erdély,germane SiebenbürgenTranssilvanien
 Hungara reĝlando15711867Hungara reĝlando 

historia regiono • historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Mapo de Rumanio kun Transilvanio flave
Mapo de Rumanio kun Transilvanio flave
Ĉefurbo:
1571-1692Gyulafehérvár
1692-1711Nagyszeben
Loĝantaro
Nacia konsisto:
latina (en administrado, scienco kaj politiko);rumana,hungara,germana,rutena
Ŝtat-strukturo
ĉ.1110-1570 aŭtonoma vojevodio ene de Hungario

1570-1711satelita ŝtato deOtomana imperio
1711-1765 princlando ene de Hungario, parto deHabsburga monarkio

1765-1867 rangaltigita algrandprinclando
Patrina lando:
Hungario, escepte de 1570-1711
Estiĝo:
Princlando kreita kiel oficiale sendependa, sed faktesatelita ŝtato deOtomana imperio
Pereo:
Aŭstra-hungara interkonsento; Transilvanio perdas sian aŭtonomion interne de Hungario
Antaŭaj ŝtatoj:
Hungara reĝlandoHungara reĝlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Hungara reĝlandoHungara reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La germanoj nomas ĝinSiebenbürgen ("sep burgoj"). La hungara nomo estasErdély ("trans la arbaro"). La disiĝon deHungario proklamis la landkunveno de Transilvanio en1566 en la urboCluj. Ĝia sendependeco ĉesis tute en1699, kiam ĝi fariĝis unu el la provincoj de la Habsburga imperio. La reunuiĝo kun Hungario estis proklamita la30-an de majo1848 en la landkunveno en Cluj, sed tiu estis nuligita inter1849 kaj1867. De tiam fariĝis denove parto de la hungara reĝlando ene de la monarkioAŭstrio-Hungario ĝis1919, kiam fariĝis parto de Rumanio. Inter1940 kaj1944 Nord-Transilvanio kaj Sikullando denove apartenis al Hungario.

Kronologio historia de Transilvanio inter la jaroj1000 kaj1920

Historia blazono de Transilvanio (1659)

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Edouard Sayous, Histoire generale des Hongrois, Budapest/Paris 1900, pag.25

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Harald Roth:Kis Erdély-történet (Mică istorie a Transilvaniei - en hungarlingva tradukaĵo), 1999.
  • Ajtay Ferenc:Erdély természeti csodái (Naturaj mirakloj de Transilvanujo).Kolozsvár,2005.
  • Áros Károly:Erdélyi magyar sportolók az olimpiákon, (Gesportistoj hungaraj de Transilvanujo en olimpikoj)2002.
  • Cziráki Zsuzsanna:Az erdélyi szászok története. Erdélyi szász irodalomtörténet(Historio ge transilvanujaj saksoj). Imedias Kiadó. 2006.
  • Erdély-Útikönyv (gvidlibro) (hungare), Kelet-Nyugat,2005,Budapest. Aŭtoroj: Sós Judit, Farkas Zoltán
  • Gazdovits Miklós:Az erdélyi örmények története La historio de transilvaniaj armenoj.Kriterion Könyvkiadó, Kolozsvár, 2006.
  • Gilyén Nándor-Imre Lajos:Erdély népi építészete (Popolarkitekturo de Transilvanujo-reciprokinfluoj), 2006.
  • Harald Roth:Kleine Geschichte Siebenbürgens, Böhlau Verlag, 1996. (germane].
  • Sebestyén Mihály:Erdélyi fejedelmek (hungare). (Landestroj de Transilvanio). Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 1994.
  • Szabó M. Attila-Szabó M. Erzsébet:Erdélyi helységnévszótár (Loknomvortaro de Transilvanujo en rumana, hungara kaj germana lingvoj) , 2003.
Regionoj kaj distriktoj de Rumanio. Sur la mapo la transilvaniaj distriktoj estas markitaj per verdaj koloroj. Bonvolu atenti, ke ankaŭ la apuda regionoBanato estas verda.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Transilvanio&oldid=9034785"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp