Kompare alaŭtobusoj tramoj ŝparas energion pro la malmultafroto sur la metalaj reloj. Ili tamen postulas pli altajn substrukturajn investojn pro la necesajtrakoj.
La unuaj eksperimentoj pri elektra pelado de tramoj realiĝis enBerlino-Lichterfelde en1881, samjare la firmao Siemens ekspoziciis enParizo tramon, kiu prenis elektron detroleo. En lausonaRichmond en1888 estis konstruita elektra tramo, kie la bazaj problemoj estis jam solvitaj. EnPrago unua elektra tramo veturis en1891.
La plej amase produktitaj modeloj de tramo estas sovetiaKTM-5 kaj ĉeĥoslovakaTatra T3 (ambaŭ po ĉirkaŭ 14 000).
Latramvojo estas kutime enigita en laŝoseo kaj en tiu kazo uzas kavajnrelojn inkludante vojgorĝon por ricevi la elstarajn randojn de la veturilradoj.
Antaŭe, estis plej ofte uzita klasika instalo dereloj surŝpaloj el traktita ligno kunplandoj, ĉirkaŭ kiuj oni metis lapavimojn de la ŝoseo (aŭ verŝisasfalton aŭbetonon), sed kun la tempo, pli kompleksaj metodoj estis evoluigitaj.
Iuj tramretoj, kiel ekzemple tiuj deAmsterdamo, adaptas relojn kiesgorĝo estas plenigita per elastapolimero, evitante kaŭzi akcidentojn, okaze ke la mallarĝaj radoj debicikloj enblokus sin enen. La polimero estas facile dispremita per la radoj de multe pli pezaj tramoj.
Ĉar lafroto de la metalaj radoj malplias ol tiu dekaŭĉukajpneŭmatikoj, tramoj principe bezonas pli longan vojon por bremsi olaŭtomobiloj. Tial multaj tramoj havas por krizaj okazoj aldonanmagnetan bremson, ĉe kiuelektra energio estas uzata por magnete altigi la premforton de bremsoŝuo al la relo. Alia metodo altigi la bremsforton estas la induktado de oscilamagnetkampo en la relo. Kelkaj tramoj ankoraŭ havas sablokestojn, kiuj laŭ bezono ŝutas sablon sur la relojn antaŭ la radoj.
Tramo ofte estas temo ennoveloj,romanoj kajfilmoj nur du ekzemploj:Gdanskaj tramoj ludas gravan rolon en la unuaj ĉapitroj de romanoDie Blechtrommel (La lada tambureto) deGünter Grass. En la lasta ĉapitro la heroo de la romano Oskar Matzerath kaj lia amiko Gottfried von Vittlar malfrue nokte ŝtelis tramon el la deponejo de Unterrath en la norda parto deDüsseldorf. Dana filmo el 1953Ved Kongelunden (Ĉe la arbaro Kongelunden) iĝas preskaŭ kulta por danaj tramvoj-amantoj, precipe ĉar oni en ĝi bone vidas, kiel funkciistramvojo en Kopenhago en la post-militaj jaroj.
Kelkaj urboj uzis sian tramsistemon por la transporto ne nur de pasaĝeroj, sed ankaŭ de varoj, ekzemple poŝtaĵoj. Tiu uzo tamen pliparte malaperis, kiam disponeblis malmultekostaj kamionoj. EnZuriko de 2003 ekzistas tramo, kiu kolektas grandajn rubaĵojn[1].