Latraktato de Kiel (14-an de januaro1814) estis packontrakto, kiu finis la batalojn interDanio kajSvedio, post lanapoleonaj militoj. Laŭ la traktato, Danio transdonis al SvedioNorvegion; tiel ĉesis ladana-norvega unio ekzistanta ekde1380 kaj malpliiĝis la rolo de Danio en la balta regiono kaj Eŭropo. La aliĝo de Norvegio al Svedio estis rekompenco pro la perdo deFinnlando kaj insularoAlando en1809 favore al Rusio.
La norvegoj kontraŭstaris eĉ la malnovan union kaj nun ili ellaboris sian konstitucion. Ĉar ili eĉ ekbatalis,Svedio akceptis la konstitucion, tiel formiĝis lasveda–norvega unio, ekzistanta ĝis1905. Kvankam Danio pluposedisGronlandon,Islandon kaj laFeroojn – kiun la norvegoj vidis kiel sian praposedaĵon –, perdo deNorvegio forte tuŝis la politikan kaj ekonomian vivon de Danio.