Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Traktato de Gulistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modifoj laŭ la interkonsentoj de la traktato.

LaTraktato de Gulistano (ankaŭ konata kielGolistanoGulestano) estis pac-traktato inter laRusa Imperio kaj laKaĝaroj (Persa Imperio), subskribita la24-an de oktobro1813 en lavilaĝo Gulistano enMontara Karabaĥo fine de laruso-persa milito de 1804-1813.

La 11-ĉapitra traktato estis kreita de Sir Gore Ouseley (elBritio) kiu intervenis kiel peranto kaj ĝi estis subskribita deHaji Mirza Abol Hasan Ĥan el la persa flanko.

Enhavo

[redakti |redakti fonton]

Per tiu ĉi traktato:

  1. la Persa Imperio perdis ĉiujn siajn teritoriojn norde de larivero Arakso kaj estis devigata agnoski la rusan suverenecon sur ili. Ĉi tiuj regionoj inkluzivas la teritoriojn de :
    1. ĉiuj urboj kaj vilaĝoj deDagestano ;
    2. ĉiuj urboj kaj vilaĝoj deKartvelio, inkluzive de ĉiuj urboj kaj vilaĝoj ĉe la bordo de laNigra Maro;
    3. Samegrelo ;
    4. Abĥazio ;
    5. Gurio ;
    6. Ĥanato de Bakuo ;
    7. Derbento ;
    8. Ĥirvano ;
    9. Ĥanato de Karabaĥo ;
    10. Ĥanato deGanĝa ;
    11. Ĥanato deŜakio ;
    12. Mughan ;
    13. ĤanatoTaliŝo ;
  2. Persio perdas la rajton navigi en laKaspia Maro, kaj Rusio havas la ekskluzivan rajton havi militŝipojn ĉe la Kaspio;
  3. la du landoj subskribas interkonsenton pri libera interŝanĝo, la rusoj povas negoci en iu ajn regiono de Persio.
  4. Rusio promesis apogi alAbbas Mirza kiel heredanto de la persa trono post la forpaso deFath Ali Ŝah (kio ne okazis pro la forpaso de la filo antaŭ la patro).

Irano oficiale konsideras ke tiu traktato kaj la sekva (traktato de Turkmenĉajo) kiel la plej humiligaj traktatoj kiujn ili subskribis.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Traktato_de_Gulistano&oldid=8485058"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp