Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Traktato de Amiens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo de la Traktato kun la ok sigeloj kaj ok subskriboj de la subskribintoj.

LaTraktato de Amiens (franclingve:la paix d'Amiens) provizore haltigis konfliktojn inter laUnua Franca Respubliko kajGranda Britio dum laFrancaj Revoluciaj Militoj. Ĝi estis subskribita en la urboAmiens la 25an de Marto 1802 (Germinal 4a, jaro X, laŭ laFranca Revolucia kalendaro), deJozefo Bonaparte kaj Charles Cornwallis, 1a Markiso de Cornwallis, kiel "Definitiva Pactraktato". La postaPaco de Amiens daŭris nur unu jaron (18a de Majo 1803) kaj okazigis la nuran periodon de ĝenerala paco en Eŭropo inter 1793 kaj 1814. Laŭ la traktato, Britio agnoskis laFrancan Respublikon; la Britia parlamento estis forlasinta la historiajn postulojn de Anglio al la jam forpasintaReĝlando Francio nur du jarojn antaŭe. Kun laTraktato de Lunéville (1801), la Traktato de Amiens markis la finon de laDua Koalicio, kiu faris militon kontraŭ la Revolucia Francio ekde 1798.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Traktato_de_Amiens&oldid=8485043"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp