LaTraktato de Aleksandropolo (ankaŭ konata kieltraktato de Gümrü) estis la interkonsento interArmenio kajTurkio kiu metis finon al la milito inter ambaŭ ŝtatoj kaj ankaŭ metis finon al la revo pri laGranda Armenio kiu estis establita en latraktato de Sèvres en la jaro1920.
Kiel respondoj al latraktato de Sèvres, akceptita de la sultano kaj la osmanida registaro, ribeliĝis la naciistoj sub la gvido de MustafaKemal Atatürk, prenante la povon kaj sukcese batalante kontraŭgrekoj kajarmenoj, atingante la regadon de la tutaAnatolio kaj parto de la Orienta Trakio, forigante la influzonojn deFrancio kajItalio, kio estis konfirmita per laTraktato de Laŭzano en 1923. La kemalaj trupoj invadis la teritoriojn kiuj estis kontrolataj de Armenio. Armenio ricevis armilaron de Britio, sed ĝi estis samtempe atakata kaj de Turkio kaj de Azerbajĝano, regata de la komunistoj, kiu en junio 1920 devigis ĝin subskribi militpaŭzon por povi defendi sin de la turkoj. En julio la turkoj apogis la okupadon de Naĥiĉevano fare de la komunistoj kiuj konvertis ĝin en soveta respubliko. En septembro Armenio subskribis la pacon kun Azerbajĝano cedante la regionojnZangeĉuro kajMontara Karabaĥo, kaj agnoskante la registaron de Nahĥĉevano. La milito daŭris kontraŭ Turkio, kiu daŭre avancis. En novembro la turkoj okupis Aleksandropolon (Gümrü aŭGyumri) kaj la2-a de decembro1920 estis subskribita la paco. Per ĝi Armenio devis rezigni ĉiujn distriktojn de Anatolio kiuj antaŭ la milito estis turkaj, ankaŭ alKars kajArdahan, agnoskante la sendependiĝon deNaĥiĉevano.