Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Trakbuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spurbus enMannheim
Gvida radeto sur aŭtobuso en brita urboIpswich.

Trakbusogvidata buso estasbuso, kiu aŭtomate sekvas sian itineron, sen direktado fare de stiristo. La stiristo zorgas nur pri akcelo kaj bremsado.

Trakbusoj povas havidizelan motoron kiel ordinaraj busoj, aŭ elektran motoron, kiu ricevas sian energion pertroleo.

Multaj trakbusaj sistemoj permesas ankaŭ ordinaran reĝimon, ĉe kiu la stiristo stiras normale. La ordinara reĝimo kutime funkcias en malpli viglaj lokoj, la aŭtomata reĝimo ekzemple en urbocentroj kun multe da trafiko. La ordinara reĝimo ankaŭ permesas al la buso, preni alternativan itineron, se la normala itinero estas blokita, ekzemple pro akcidento aŭ konstrulaboroj..

Kompare altramo la trakbuso havas la avantaĝon, ke la "trako" estas (depende de la uzata sistemo) malpli kostaj. La precipa avantaĝo tamen estas la ordinara reĝimo, kiu permesas al la buso la uzon de normalaj vojoj, tiel ke speciala "trako" necesas nur en kelkaj lokoj.

Maniero de gvidado

[redakti |redakti fonton]

Mekanika gvidado

[redakti |redakti fonton]

Mekanike gvidata trakbuso laŭiras iun specon de relo laŭlonge de la itinero. Ĝi povas esti meza en la vojo aŭ flanka, ĉe ambaŭ flankoj, simila al la sojlo de trotuaro. Male al fervojo tiu relo kutime ne rekte puŝas la buson en la dezirata direkto, sed stiras la radojn. Tiel necesas nur malgranda forto.

Se metala relo gvidas la buson, eblas uzi la relon ankaŭ por la provizado per elektro. Tiuokaze necesas nur unusupertraka drato; la alia (tera) poluso estas la gvida relo.

Magneta gvidado

[redakti |redakti fonton]

Magnete gvidata trakbuso orientiĝas laŭ magnetoj sub la voja surfaco. La surfaco restas senŝanĝa, do eblas uzi ĝin ankaŭ por aliaj veturiloj.

Optika gvidado

[redakti |redakti fonton]

Optike gvidata trakbuso orientiĝas laŭ koloraj markoj, kutime strekoj, sur la vojo. Ĉe tia sistemo la "trako" estas tre malmultekosta; necesas nur farbi la vojon. Krome eblas "vidi" la trakon je konsiderinda distanco antaŭe.

Problemoj de tia sistemo estas, ke mediaj influoj povas malfaciligi la certan rekonon de la markoj. Malpuraĵo aŭ neĝo povas kovri ilin, pluvo povas malsekigi la vojon, tiel ke ĝi reflektas lumon en tre malsimila maniero.

Ekzistantaj sistemoj

[redakti |redakti fonton]
Trakbuso Phileas en Eindhoven (Nederlando)

EnBritio ekde 1995 ekestis kelkaj trakbusaj linioj:

  • Ipswich (Kesgrave – Grange Farm), malfermita en 1995.
  • Leeds
    • A61 Scott Hall Road, malfermita en 1995.
    • A64 York Road, A63 Selby Road, malfermita en 2001.
  • Bradford (A641 Manchester Road), malfermita en oktobro 2001.
  • Crawley ("Crawley Fastway")
    • Route 10 de Bewbush alflughaveno Gatwick, malfermita en septembro 2003.
    • Route 20 de Broadfield al Langshott, malfermita en aŭgusto 2005.
  • Edinburgo (de Stenhouse al Broomhouse), malfermita en decembro 2004, fermita en 2008; konvertota al tramo.

EnMannheim (Germanio) inter 1992 kaj 2005 estis trakbusoj, kiuj je kelkcent metroj uzis tramtrakon. Kiam la originaj trakbusoj kadukiĝis, oni ne konvertis novajn kaj do devis ĉesigi la teknikon.

EnFrancio funkcias trakbusoj gvidataj de centra relo. EnClermont-Ferrand tiu relo servas ankaŭ al la provizado per elektro, do ne eblas sentraka elektra veturado. EnNancy la elektron provizas dupolusa troleo, tiel ke eblas veturi sentrake kiel normalatrolebuso.

Simila sistemo (Translohr) kiel en Clermont-Ferrand funkcias ankaŭ enTjanĝino (Ĉinio) kaj enPadovo (Italio) kaj estas planata enMestre (Italio).

EnEindhoven (Nederlando) ekzistas sonda projekto pri magnete gvidataj trakbusoj (Phileas). Ĝi provas la uzon de triparta veturilo kun du artikoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Trakbuso&oldid=8485031"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp