Trafik-tabuloj regulas vojan trafikon per piktogramoj.
Trafiksignaloj[1] kajtrafikŝildoj regulas latrafikon sur publikajstratoj. Ili estas preskriboj de ŝtataj aŭtoritatoj kaj jure devigaj por ĉiuj trafikantoj. Trafiksignaloj estas i.a.semaforoj kaj aliajtrafiklumoj, veturejaj markoj (ekzempleleno-disigaj strioj, haltstrioj antaŭ semaforo ktp.), trafikŝildoj kaj man-signaloj de trafik-policistoj.
Trafik-tabuloj montras facile kompreneblajnpiktogramojn kaj "ordonas", "avertas" aŭ "informas". Tabuloj indikantaj direktojn al iuj cellokoj (ekzemple al la urbocentro aŭ alia urbo) ne apartenas al trafik-tabuloj en strikta senco, ĉar ili ne havas karakteron de ŝtata preskribo. Ilin oni nomas voj-indikantaj tabuloj.
Inter la diversaj klasoj de trafiksignaloj ekzistas jena hierarkio: plej altan prioritaton havas man-signaloj kaj ordonoj de policistoj, poste trafiklumoj kaj semaforoj, poste trafik-tabuloj kaj veturejaj markoj kaj laste ĝeneralaj reguloj kiel "dekstre antaŭ live" (en landoj kun dekstraflanka trafiko).
Estas strebo internacie unuecigi trafiksignalojn por faciligi transliman trafikon kaj altigi trafik-sekurecon. Al tio celas diversaj traktatoj deinternacia juro kiel ekzemple laViena Traktato pri Trafiksignaloj de la 8-a de novembro 1968[2]. Unu el la plej konataj ekzemploj estas la ruĝa okangula "halt!"-tabulo, kiu en multaj landoj havas la surskribon "STOP". Aliaj reguloj ĝis hodiaŭ ne estas harmoniigitaj, ekzemple la reguloj pri la prioritata enveturado entrafikcirklon.
Tro multaj trafiksignaloj povas konfuzi trafikantojn. Ekzistas diversaj provoj forte malpliigi trafiksignalojn kaj precipe trafik-tabulojn. Kelkaj komunumoj enNederlando,Belgio kajDanio eksperimente forigis preskaŭ ĉiujn trafiksignalojn kaj laŭ la principo de la "dividita spaco" (angle "shared space") lasas la trafikantojn aŭtonome reguli la trafikon. Laŭ akompanaj studoj la rezultoj estus kontentigaj. Pliiĝo de akcidentoj ne estus konstatebla.