Trafika psikologio estas branĉo depsikologio kiu studas la rilatojn inter psikologiaj procezoj kaj la konduto detrafikantoj kaj cirkulantoj, ĉefe laŭŝoseoj. Ĝenerala, la trafika psikologio celas apliki teoriajn aspektojn de psikologio por plibonigi la trafikan moveblon helpante la disvolvigon kaj aplikadon de decidoj kontraŭakcidentoj, same kiel gvidante deziratajn kondutojn pere de edukado kaj motivigo de ŝoseuzantoj.[1][2]
Konduto estas ofte studita kongrue kun la esplorado pritrafikakcidentoj por pritaksi kaŭzojn kaj diferencojn en akcidentoj.[1] Trafikpsikologoj distingas tri tipojn dekaŭzoj en la konduto deŝoforoj: raciita aŭ planita konduto, impulsa aŭ emocia konduto, kaj kutima (ripetita, rutina) konduto. Aldone, estas uzataj ankaŭ sociaj kaj kognaj aplikoj de psikologio, kiel plibonigaj, ŝosesekurecaj edukkampanioj, kaj ankaŭ terapeŭtaj kaj rehabilitaj programoj.[2]
Oni aplikas ankaŭ larĝajn teoriojn de kognado,[3] sens-movajn kaj neŭrologiajn aspektojn de psikologio al la fako de la trafika psikologio. Studoj pri faktoroj kiajatento,memoro, spaca kognado, spertomanko, streso,ebrio, malatentigaj/ambigua stimuloj,laceco, kaj duarangaj taskoj kiel telefonado estas uzataj por kompreni kaj esplori la spertojn kaj agadojn de ŝoseuzantoj.[2][4][5]
↑1,01,1Rothengatter, T. (1997). “Psychological aspects of road user behavior”,Applied Psychology: An International Review46 (3),p. 223–234.doi:10.1111/j.1464-0597.1997.tb01227.x.
↑2,02,12,2 (2000) “Psychological perspectives on changing driver attitude and behaviour”,Recherche-Transports-Securite67,p. 65–81.doi:10.1016/s0761-8980(00)90108-0.
James, Leon and Nahl, Diane. Road Rage and Aggressive Driving (Amherst, N.Y.: Prometheus Books, 2000.)
Novaco, R. W. (2001). Psychology of Transportation.International Encyclopedia of the Social & Behavioral Sciences, 15878-15882.
Rothengatter, T. & Huguenin, D. (eds.) (2004).Traffic and Transport Psychology. Theory and Application. Proceedings of the ICTTP 2000. Oxford: Elsevier.
Underwood, G. (ed.) (2005).Traffic and Transport Psychology. Theory and Application. Proceedings of the ICTTP 2004. Oxford: Elsevier.