Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Trabant

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Trabant
serio de aŭtomobilaj modelojvd
Dumnekonata - nekonata/nuntempe
AntaŭuloAWZ P70
LandoGermana Demokratia Respubliko
vdr
Trabant 601 enMulhouse,Francio

Trabant estasaŭtomobilmarko deaŭtomobil-produktantoSachsenring deZwickau.

Trabant – populare nomataTrabi – estis kromWartburg,Škoda kajLada la domina aŭtommobilo enGDR kaj Hungario. Ĝi estis krom Wartburg la aliadutakta persona aŭtomobilo en la socialismaj landoj kaj ĝi estis tre mediopolua.

Antaŭ la produktado de Trabant enZwickau, estis produktata tie en la fabrikaj haloj de la sovetunio-proprigita aŭtomobila uzinoHorch ekde1955 la luksoaŭtomobiloP240 Sachsenring.

Surbaze de la tiam regantamankoekonomio, oni povis respondi al la imagitaj kaj atenditaj pretendoj kaj oni ĉesigis la produktadon en 1959. Tiam oni jam produktis 1.500 „Sachsenring”, sed la politiko volis popolaŭton.

Antaŭulo de Trabant estis la P-70, etaŭto evoluigita surbaze deDKWF-8. Ĉe tio uzis oni unuafoje por la konstruo laduroplaston, kiu pli poste iĝis markosigno de la Trabant. En1957 oni prezentis Trabant 500 (P50), kiu havis maksimuman rapidon de 90km/h. P-70 estis produktita nur ĝis jarfino de1959. Oni povas nomi prapatro de la Trabant la inĝenieronKurt LANG.

Fajrobrigada versio

En1962 oni prezentis la version P60 de Trabant kun pligrandigita cilindra kapacito, kiu tre similis ekstere al sia antaŭulo. En1964 oni tralaboris la karoserion, la rezulto estis Trabant 601 (P601). Tiu formo de la veturilo estis produktata nur kun etaj ŝanĝiĝoj (risortumo, sparkado, bordelektroniko) 26 jare ĝis julio de1990.

Trabant P601 estis siatempe unu el la plej modernaj aŭtomobiloj. Ĝi estis la unua kaj ĝis nun la sola masproduktita aŭto kunplasta karoserio. La ekstera surfaco de la karoserio konsistis elfenolrezina-kotona-plasto (duroplasto), kiu elstaris per sia eta maso, favora produkta kosto kaj bona prilaboreco. La fenolrezina proporcio donis 52 elcentojn. La simpla konstruo de la Trabant ebligis multajn riparadojn fare de la posedanto. Tion instigis la oftaj mankoj de maŝinpartoj.

Armea versio

Trabant, kiu havis memportan ŝtalplatan skeleton, estis movita ĉe P601 fare de 26 PS-forta ducilindradutakta motoro kunmiksaĵoŝmirado kaj sinkronigita kvar-rapiduma rapidumŝanĝilo, sed laŭ deziro eĉ ekipebla per duonaŭtomato (Hycomat, hikomato). Trabi ekzistis en diversaj provizaj versioj kiel limuzino kaj kiel kombiversio, sed aperis la kromvarioj kiel 'Tramp' (kuvoversio) porlimtrupoj de GDR kaj pli poste eĉ por civitanoj.

La komenca pionereco de Trabant ne estis pluevoluigita, tiel la aŭto senespere malnoviĝis. Kvankam ekzistis pluraj provoj produkti posteulon, tiuj estis malebligitaj pro la GDR-gvidantoj pro ekonomia principo. Anstataŭ tio, la inĝenieroj koncentriĝis je pli bona riparebleco.

La sola vera teknika evoluo estis la uzo de kvartakta motoro post la GDR-disfalo. Tiel oni konstruis ekde la majo de 1990 Trabant-ojn kunVW-Polo-motoro.

La lasta Trabanto ruliĝis en Zwickau de sur la produktobendo la30-an de aprilo en1991.

Post1990, Trabant evoluis ĉe multaj homoj al kulta veturilo. Kinofilmoj kiel „Go Trabi go!“ kunWolfgang Stumph estis sekvo de tio. Dumtempe pro la eluziĝo, la grandaj impostoj kaj medioprotektaj preskriboj, iom post iom malpliiĝas la nombro de la Trabant-oj. La du-takta modelo en Germanio ne plu ricevis novan uzpermeson, do nur jamaj posendatoj rajtis uzi ĝin.

EnBerlino eblas mendi urbo-gvidadon en karavano el Trabant-aŭtoj.

Modeloj

[redakti |redakti fonton]
  • Trabant 500 (P50)
  • Trabant 600 (P60)
  • Trabant 601 (P601)
  • Trabant 1,1 (kun VW-motoro)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Trabant"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp