The page has not been checked
| Toyotomi Hideyori | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 29-an de aŭgusto1593 (1593-08-29) en Osaka burgo |
| Morto | 4-an de junio1615 (1615-06-04) (21-jaraĝa) en Osaka burgo |
| Mortokialo | pikado |
| Tombo | Osaka burgo Seiryō-ji Temple(en) |
| Ŝtataneco | Tokugava-ŝogunregistaro Japanio |
| Familio | |
| Patro | Toyotomi Hideyoshi |
| Patrino | Yodo-dono(en) |
| Frat(in)oj | Hashiba Hidekatsu(en) |
| Edz(in)o | Senhime Icha(en) |
| Infanoj | Tenshūni(en) ( Toyotomi Kunimatsu ( Guen(en) ( |
| Okupo | |
| Okupo | samurajo |

TOYOTOMI Hideyori (japane: 豊臣 秀頼,Toyotomi Hideyori; naskiĝis en1593; mortis la5-an de junio1615) estis filo kaj heredonto deToyotomi Hideyoshi, ministro pri plej supraj aferoj, kiu unuigisJapanion. Lia patrino,Yodo, estisnevino deOda Nobunaga.
Kiam Hideyoshi mortis en1598, la kvin regantoj, kiujn li establigis por reĝi dum la infaneco de Hideyori ekbatalis unu kontraŭ la alian por obteni la potencon. En1600, post sia venko dum labatalo de Sekigahara,Tokugawa Ieyasu ekreĝis. Hideyori edziĝis alnepino de Ieyasu,Senhime, tiam 7-jara, por certigi sian lojalecon al la Tokugawa-klano. Tamen, Ieyasu daŭre taksis la junan Hideyori kiel ebla minaco kaj atakis lin dum lasieĝo de Osako dum la vintro de la jaro1614. La atako estis malsukceso, sed Hideyori devis signi packontrakton kaj malkonstrui la defendaĵojn de sia fortikaĵo, la kastelo deOsako
En1615 Ieyasu rompis la pacon kaj atakis denove. Hideyori provis vane fuĝi en la montaron. Li fine memortigis sin perharakiro, 22-jara. Li tiel neniigis la Toyotomi-klanon kaj preparis la vojon al laŝoguna reĝimo de Tokugawa, kiu estris Japanion dum la sekvaj 250 jaroj.
Kunimatsu, 8-jara filo de Hideyori estis kaptita kaj senkapigita; lia filino estis sendita alTokei-ji, sanktejo enKamakura, kie ŝi poste iĝis lamonaĥinejestrinoTenshu-ni.