Kun 447 340 loĝantoj je la 1-a de januaro 2011[4], ĝi estas la kvare plej loĝata urbo de Francio. Ankaŭ la urba areo de Tuluzo, kiu arigis 1 250 251 loĝantojn en 2011, estas la kvare plej granda en la lando. Kun 892 115 loĝantoj, la loĝantaro estas la sesa post tiu deLilo kajNico kaj antaŭ tiu deBordozo.
Tuluzo estas urbo, kiu sekvas la ĝeneralajn tipajn arkitekturajn trajtojn de la sudo de Francio kaj konata kiel la «rozkolora urbo» pro la koloro de la loka tradicia konstrumaterialo, labriko elterakoto. La disvolviĝo de la kulturo de laviolo de Tuluzo en la 19-a jarcento igis ĝin la emblemo de la urbo kaj donis al ĝi kromnomon «urbo de violoj». Ĝi estas iom malpli ofte nomata ankaŭcité Mondine (laCiutat Mondina okcitane), reference al la dinastio de la grafoj de la urbo, kelkfoje nomataj Raymond[5].
Sidejo deAirbus, Tuluzo estas la eŭropa ĉefurbo de la kosmonaŭtika industrio. Ĝi havas pli ol 100 000 studantojn[6] kaj, laŭL'Express ĝi estas la plej dinamika urbo enFrancio en 2009[7]. La reta versio de la magazinoChallenges renovigis tiun titolon en 2012[8].
La emblema sporto de Tuluzo estas larugbeo 15, kaj ties klubo naciskale havas la plej altajn medalojn. Lakasuleto kaj lakolbaso estas la emblemaj specialaĵoj de la tuluza kuirarto.
Tiu ĉi hipotezo ricevas ofte grandan subtenon ĉar la regiono kie ĝi troviĝas estas markita de keltibera influo kiu okupis la sudon de la Pireneoj.
La esploristoj pensis ke la nomoTolosa povas deveni el* Tolso kiu signifas «torda, tordita ».
La substrato de lapraeŭska, nehindeŭropa lingvo lasas plurajn spurojn en loknomoj sur vasta teritorio de la sudo de la lando pli identigebla sur la masivo pirinea aŭ en la regionoj de gaskonio okcidente de la rivero Garono.
La latina nomo de la urboTolosa estas ankaŭ la nomo en laokcitana lingvo por la urbo Tuluzo, kiu sin trovas en la nuntempa devizoPer Tolosa totjorn mai. Ĝi iĝisTholose unue en la franca, poste ĝi transformiĝis enToulouse, plejverŝajne sub la influo de la okcitana prononco, je la fino de la17-a jarcento.
La urbo jam frue industriiĝis danke al la Borso de Bazaklo ĉe la Garono, kaj ĝi iĝis naskiĝloko de multaj aviadil-fabrikantoj kiel Latécoère, Sud-Aviado, la kompanio Airbus fondita en 1970 en Blagnac, Tuluzo, estas eŭropa teknologio kiu inkluzivas multajn altteknikajn industriojn en la sektoroj kosmonaŭtika, elektronika, komputika, kemia, farmacia, servaj kaj aliaj kiel Météopole. Ĝi ankaŭ havas multajn esplorcentrojn, kiel la Laboratorio de Analizo kaj Konstruado de Sistemoj, la Nacia Centro por Spacaj Esploroj, Agrobiopolo kaj ankaŭ ĝi fokusiĝas sur esploroj rilataj al homaj kaj veterinaraj medicino.
Ĝi estas ankaŭ grava universitata urbo, kies universitato estis fondita jam en la Mezepoko (en 1229, unu el la plej malnovaj en Francio kune kun tiuj de Parizo kaj Montpeliero), kiu gastigas 100.000 studentojn.Jean Jaurès estis docento ĉe la Fakultato de Literaturo,Paul Sabatier, Nobel-premiito pri kemio en 1912 estis dekano de la Fakultato de Sciencoj kajVincent Auriol, prezidento de la Franca Respubliko estis laŭreato de la Fakultato de Juro.
La urbo havas prestiĝajn kulturajn instituciojn kiel ekzemple la fama Teatro de la Kapitola Teatro pro ĝia tradicio je opero kaj belkanto. La urbo ankaŭ havas plurajn aliajn teatrojn.
Aliaj lastatempe konstruitaj instalaĵoj kiel la kongresejo Pierre Baudis, la biblioteko José Cabanis, la Zenito, la urbo de la Areo de la Spaco, la muzeo de la Plantĝardenoj, la kazino-teatro ankaŭ apartenas al tiuj centroj kiuj riĉigas kaj vigligas ĝian urbon.
Tuluzo situas en la Sudo (Midi) deFrancio, norde en la departementoAlta Garono, sur la komunika akso inter laMediteraneo kaj laAtlantiko. Ĝi situas surkubuto de la riveroGarono kiu, venanta el laPireneoj, orientiĝas nordoriente antaŭ la direkt-ŝanĝiĝo en Tuluzo de kie ĝi iras nordokcidente ĝis la Atlantiko. Suden, kiam la vetero estas agrabla, la pireneaj montoĉenoj estas videblaj. Estas sur tiu kubuto de la Garono, natura nodo por la komercaj komunikiloj, kie la unuaj homoj ekloĝis en la praa epoko de Tuluzo[12].
Ĝi estas survoje de grandaj eŭropaj vojoj, kiel la grandaj aksoj Oriento Okcidento Romo-Lisbono, Nordo Sudo E9 Parizo-Barcelono aŭ la estonta vojo diagonala Zaragozo-Liono.
Geografio ĝi situas je 122 kilometroj depic d'Aneto kulmina pinto de laPireneoj, fonto de la Garono en lamasivo de Maladeto (Hispanio), 144 kilometroj de la Mediteraneo alGruissan en la departementoAude oriente kaj 233 kilometroj de la Atlantiko alCapbreton enLandes okcidente.
La dekstra parto de Tuluzo troviĝas sur nemergebla teraso sur kiu la romia urbeto establiĝis. Estas tie ankaŭ kie la komerca urbo estis formata. Aliflanke de la rivero Garono, troviĝas la maldekstra bordo kun malnova setlejoSaint-Cyprien, dum longa tempo malriĉa kvartalo ĉar konstruita ekster la muregoj de la urbo kaj en neregebla zono : situanta je kelkaj metroj malalte ĉe la dekstra bordo, la kvartalo Sant Çubran (nun Saint-Cyprien) ofte suferas gravajn inundojn. Tiel, en1875, la kvartalo Saint-Cyprien estis inundita kaj pluraj pontoj estis detruitaj[13].
LaSudfranca Kanalo, verko dePierre-Paul Riquet, kiu reprenis artefaritan kurbon de la Garono al la Mediteraneo trakuras la urbon kaj la regionon ĉe la dekstra flanko.
Laŭ laKöppen-klasifiko, la klimato de Tuluzo kongruas kun la karakterizaĵoj de la malseka subtropika klimato (mildaj temperaturoj dum la tuta jaro, atingante22°C averaĝe ĝis la somero kun abunda pluvado). Krome, tie estas mezvarmaoceana klimato, kunmediteranea kaj kontinenta influo, karakterizita per sekaj someroj kaj varma suna aŭtuno, milda vintro kaj printempo markita per fortaj pluvoj kaj fulmotondroj, kiel ekzemplo, la hajlfalo en majo 2008 kaj 2009. Regantaj ventoj estas, laŭ la ordo de graveco, la okcidenta vento (ĝenerale alportante malsekecon el laAtlantiko), la suda vento (el la sudoriento) kaj la vento norda, malpli ofta kaj kutime malvarma kaj seka. Lavent d'autan estas ankaŭ nomata "la vento kiu frenezigas " aŭ "diabla vento", pro la influo sur la homa kaj besta kondutoj (ĉagreniĝo, korritma malordo, ktp.) kio okazas pro la alta aer-ionigo alportita de ĝi. Kelkfoje la vento povas esti tre potenca kiel tiu de la 4-a de majo 1916, kiam ĝi renversis la trajnon Tuluzo-Revel.
Tuluzo spertis mezumon de 34 varmaj tagoj kaj 33 tagoj malvarmaj jare. La averaĝa jara temperaturo estas13,4°C. La plej varma temperaturo iam registrita en Tuluzo estas 44° en aŭgusto 1923 kiu ankaŭ estis registrita en Saint Simon (areo sude de Tuluzo) kaj en la flughaveno Francazal. Ĝi estis la franca rekordo ĝis 2003. La plej malvarmaj temperaturoj estas−19.2°C registritaj la 15-an de februaro 1956. La plej pluvaj tagoj atingis 82,7 mm en 7 julio 1977 laŭ fonto de Météo - Francio. La plej humida jaro estis 1993 entute 914,9 mm kaj la plej seka estis 1967 kun 377,8 mm. Tuluzo ĝuas sunbrilon kiu ja superas 2000 horojn jare (jara averaĝa 1981-2010 ).
La loĝantaro de la urbo estis 440.204 je la 1-a de januaro 2009, kun 1.218.166 da loĝantoj en la metropola areo (france: aire urbaine), en marto 1999 en tiu areo loĝis 964,797, kio estis rekorda kresko je +1.87 % jare inter 1999 kaj 2009.
Tuluzo estas la kvara plej granda urbo en Francio post Parizo, Marsejlo kaj Liono, kaj la kvara plej granda metropola areo postParizo,Liono kajMarsejlo.
La kosmonaŭtika kaj alt-teknikaj industrioj estas la malbremsantoj por tiu senhalta kresko de la loĝantaro je 1,49 % jare en la metropola areo en la 1990aj jaroj (kompare kun 0,37 % demetropola Francio), kaj rekorda 1.87 % jare en la 2000-aj jaroj (0.68 % por metropola Francio), kiu estas la plej alta demografia kresko de iu franca metropola areo pli granda ol 500.000 loĝantoj, pro kio la tuluza metropola areo superis la arean metropolon de Lilo kiel la kvara plej granda metropola areo de Francio en 2009.
Oni kalkulas ke estas ĉirkaŭ 2.500 judaj familioj en Tuluzo. Islama asocio kalkulis 35.000 islamanojn en la urbo. Aliaj grandaj grupoj estas lahispanoj, afrikanoj, latinamerikanoj kajarmenoj.
La geografia proksimeco de Tuluzo al Hispanio kaj la malnovaj historiaj rilatoj inter la Tuluza graflando kaj la Aragona reĝlando, igis ke la hispanoj havu konstantan ĉeeston en ĉi tiu urbo. Fakte, ĝi reprezentas unu el la plej gravajn komunumojn de la urbo kun ĉirkaŭ 20 aŭ 25 mil anoj. Nur sufiĉas viziti kelkajn popularajn pulbazarojn de la urbo (Cristal, Saint-Aubin, Saint-Cyprien, Saint-Sernin…) kie la kastilia lingvo estas parolata de pluraj homoj. Tuluzo altiris la atenton de hispanoj pro laboraj kialoj ekde la 1920-aj jaroj ĝis la 1930-aj, kaj ili ekloĝis en tiamaj aĉ-kondiĉaj kaj fifamaj kvartaloj kiel tiu de Saint-Cyprien, kiuj poste iĝis la ĉefa setlejo por la respublikanaj ekzilitoj dum la tridekaj jaroj. Tamen, la pure hispanaj (tio estas, tiuj kiuj naskiĝis en Hispanio) hodiaŭ estas malmultenombraj, ĉirkaŭ 2 386 laŭ la censo de 2006, t.e. 6,3 % el ĉiuj eksterlandanoj de la urbo.
La Garona Valo estis fokuso por komerco interPireneoj,Mediteraneo kajAtlantiko ekde minimume laFerepoko. La historia nomo de la urbo,Tolosa (τώλοσσα, kaj de ĝiaj loĝantoj, laTolosates, unue registrita en la dua jarcento a.K.), ĝi havas nekonatan signifon kaj originon, eventuale el laakvitana aŭibera lingvoj, sed ankaŭ ĝi estas ligita al la nomo de lagaŭlajtektosaĝaj volkoj.
Tuluzo eniras la historian periodon en la 2-a jarcento a.K., kiam ĝi iĝis romia armea bazo. Post la konkero deGaŭlio, evoluis kiel romia urbo deGallia Narbonensis. En la 5-a jarcento, Tuluzo falis antaŭ lavisigota reĝlando kaj iĝis unu el ĝiaj plej gravaj urboj, en la frua 6-a jarcento eĉ funkciante kiel ĝia ĉefurbo, antaŭ ol ĝi falis antaŭ lafrankoj subKlodvigo la 1-a en 507 (Batalo de Vouillé). De tiu tempo, Tuluzo estis la ĉefurbo deAkvitanio ene de la franka sfero.
En 721, la dukoOdo la Granda de Akvitanio venkis la invadanumajadan islaman armeon dum laBatalo de Tuluzo. La venko de Odo estis malgranda malhelpo por la islama vastiĝo en la kristana Eŭropo, kaj islamanoj finfine okupis grandan teritorion inkluzive dePoitiers.Karolo Martelo, jardekon poste, gajnis la famanBatalo de Tours, ankaŭ nomita, Batalo de Poitiers.
Dum lakarolida renesanco, Tuluzo elstariĝis kaj estis la ĉefurbo de la samnoma Graflando. En la 12-a jarcento, konsuloj transprenis la administradon de la urbo kaj venis malfacilaj jaroj. Krome, estis epoko el religia konfuzo. En Tuluzo, la kataroj provis starigi komunumon, sed ili estis malvenkitaj de la soldatoj de Simon de Montfort. La posta enmarŝo de laInkvizicio kondukis al periodo de religia fervoro dum kiu estis fondita la dominikana monaĥejo de la jakobenoj. Sub la rego de Rajmondo la 2-a kaj de tuluzaj nobeluloj, la urbaj limoj etendiĝis trans la murojn en la nordo kaj same longe en la sudon.
En laPaco de Parizo de 1229, Tuluzo estis formale submetita al lakrono de Francio. La sola heredantino de la distrikto, Johana, estis engaĝita alAlfonso, grafo de Poitiers, pli juna frato deLudoviko la 9-a. La geedziĝo iĝis laŭleĝa en 1241, sed ĝi restis seninfana, tiel, ke post la morto de Johana la distrikto apartenis al la krono de Francio kiel heredo. Ankaŭ en 1229, laUniversitato de Tuluzo estis establita post la pariza modelo, celita kiel rimedo por disigi la herezan movadon. Diversaj monaĥaj ordenoj, kiel la parokanaro de la ordeno depredikantaj fratoj, estis komencitaj. Paralele, longa periodo de inkvizicio komenciĝis ene de la Tuluzaj muroj. La timo pro subpremo devigis la dignulojn al ekzilo, aŭ transformi sin. La inkvizicio daŭris preskaŭ 400 jarojn, kies ĉefurbo estis Tuluzo. Grafo Rajmondo la 7-a estis juĝita pro herezo kaj mortis en 1249 sen heredanto.
En 1271, Tuluzo integriĝis en la Francia reĝlando kaj deklaris ĝin "reĝan urbon". Per tiu laŭdo, ĝi komencis transformiĝi en intelektan kaj artan centron. Sed la 14-a jarcento devis marki malhaŭson en la riĉaĵoj de la urbo. Unue venis ekaperoj de pesto, poste la Centjara Milito. Malsatego kaj inundoj lasis siajn akrajn spurojn en la urbo. Malgraŭ forta enmigrado, foriris ĉirkaŭ 10,000 loĝantoj en 70 jaroj. Tuluzo nur havis 22,000 homojn en 1405. En 1323 laKonsistorio de Gai Saber estis establita en Tuluzo por konservi la lirikan arton de la trobadoroj. Tuluzo iĝis la centro deokcitana literatura kulturo dum la venontaj cent jaroj. La Konsistorio havis sian lastan aktivaĵon en 1484.
Ne estis ĝis la15-a jarcento kiam Tuluzo komencis ĝui "oran epokon". Danke al la statuso je administra centro, la urbo kreskis kaj iĝis pli riĉa, partoprenante la komercon de Bordozo kun Anglio, same kiel cerealoj kaj tekstiloj. Parlamento estis starigita en ĝi fare deKarolo la 7-a kaj la komercistoj de la urbo daŭre pliriĉiĝis. Ilia ekonomia bonfarto estis plejparte bazita sur fabrik-bazita blua tinkturfarbo konata kielpaŝtelo, kiun ili eksportis ĉie en Eŭropo. Tiuj paŝtelkomercistoj konstruis grandiozajn domegojn kaj la arkitekturo kaj beletro prosperis en Tuluzo kiel neniam antaŭe.
La bubelo fine eksplodis en la duono de la 16-a jarcento. Alia blua tinkturfarbo alvenis deAmeriko, konata kielindiga. Ĝi forviŝis la paŝtelkomercon kaj ĝi plonĝis. Religia konflikto eksplodis inter lakatolikoj kaj lakalvinistoj. Dum la sama epoko, konstruaĵoj estis detruitaj per fajro kaj ekzistis ankoraŭ pli da ekaperoj demalsatego kajpesto.
En 1761, tuluza komercisto,Joan Calàs, estis imputita je murdado de sia propra filo por malhelpi lian katolikiĝon. Calas estis mortigita unu jaron poste. La persekuto en Tuluzo de protestantoj kiel ekzemple, Calas, estis vaste kondamnita kaj religia maltoleremo iom post iom malaperis.
Dum la cetero de la 18-a jarcento, la urbo estis malrapide modernigita. Tio inkludis periodon de urba rekonstruado, kiu iĝis pli serioza en 1750. Nova projekto inkludis la konstruaĵon de la Reĝa Ĝardeno. La Granda Rondo ankaŭ datrilatas al tiu periodo, kune kun laKanalo de Brienne kaj la Quai Dillon.
LaBatalo de Tuluzo (1814) estis unu el la lastaj bataloj de laNapoleonaj Militoj, kvar tagojn post la kapitulaco de Napoleono kaj la Franca Imperio al la nacioj de laSesa Koalicio. Tuluzo, la regiona ĉefurbo, pruvis esti forte defendita de la MarŝaloSoult.
En 1856, la stacioToulouse-Matabiau estis malfermita, lanĉante novan epokon en transportado. Aliaj transport-plibonigoj inkludis la pliigon de stratoj por formi pli vastajn bulvardojn. Iom post iom, Tuluzo aperis kiel moderna franca urbo.
Dum la fruaj jardekoj de la 20ajarcenta historio, Tuluzo atestis la amasan alvenon de enmigrintoj el norda Francio, Italio kaj Hispanio. Novaj industrioj alvenis en la urbo, inkluzive de aviadilproduktado kaj kemiaj fabrikoj. La franca aerpoŝtoservo estis starigita ĉi tie ankaŭ, dum en laDua Mondmilito, Tuluzo ludis decidan rolon en la rezista movado.
En la1960-aj jaroj, nova ondo de enmigrintoj alvenis en la urbo, en tiu epoko el Alĝerio. Novaj hejmoj estis konstruitaj kaj la limoj de la urbo ankoraŭ estis plivastigitaj. La industri-interesoj de Tuluzo ampleksiĝis por inkludi kosmoesploron kaj elektronikon, kaj hodiaŭ, ĝi estas la kvara plej granda urbo de Francio.
La Urba komunumo de Metropola Tuluzo estis kreita en 2001 por pli bone kunordigi la transporton, infrastrukturon kaj ekonomiajn politikojn inter la ĉefurbo Tuluzo kaj ĝiaj tujaj sendependaj antaŭurboj. Ĝi sukcedas antaŭan distrikton kiu estis kreita en 1992 kun malpli da potenco ol la nuna konsilio. Ĝi kunigas la urbon Tuluzo kaj 24 sendependajn komunumojn, kovrante areon de 380 km2, kie loĝas 583,229 homoj (laŭ la censo de 1999), 67% el ili loĝas en la ĉefurbo Tuluzo mem. En februaro 2004, la tuta loĝantaro de la urba komunumo estis 651,209 loĝantoj, 65.5% el ili loĝas en Tuluzo. Pro lokaj politikaj disputoj, la Urba komunumo nur gastigas 61% de la loĝantaro de la metropola areo, la aliaj sendependaj antaŭurboj rifuzis aliĝi. Ekde 2009, la urba komunumo fariĝis urbo (en la franca: communauté urbaine).
Unu el la plej gravaj politikaj figuroj en Tuluzo estisDominique Baudis, la urbestro de Tuluzo inter 1983 kaj 2001, membro de la centrisma partio UDF. Unue konata kiel ĵurnalisto fama pro lia priraportado de la milito en Libano, 36 jarojn aĝa Dominique Baudis sukcedis sian patronPierre Baudis en 1983 kiel urbestro de Tuluzo. Pierre Baudis estis urbestro de 1971 ĝis 1983. Ladinastio Baudis transformis Tuluzlon en centro-dekstran fortikaĵon, ĉar la urbo estis historie maldekstrema ekde la 19-a jarcento. Dominique Baudis ankaŭ estas konata kiel verkisto kiu verkis historiajn romanojn pri la antikvaj grafoj de Tuluzo, la Krucmilitoj kaj la Albigensismo.
Dum lia epoko kiel urbestro, la ekonomio kaj la loĝantaro de Tuluzo spertis fortan kreskon kaj prosperon. Li provis fortigi la internacian rolon de Tuluzo, same kiel revivigi la kulturan heredon de la urbo. La okcitana kruco, flago de Langvedoko kaj simbolo de la grafoj de Tuluzo, estis elektita kiel la nova flago de la urbo, anstataŭante la tradician blazonon de Tuluzo (kiu inkluzivis la lifloron de la franca monarkio). Multaj kulturaj institucioj estis kreitaj, por altiri eksterlandajn elmigrantojn kaj substreki la pasinton de la urbo. Ekzemple, monumentoj el la epoko de la grafoj de Tuluzo estis reestigitaj, la simfonia koncertejo de la urbo estis plibeligita, ĉefteatro estis konstruita, Muzeo de Moderna Arto estis fondita, la Fondaĵo Bemberg (eŭropaj pentraĵoj kaj bronzoj de la Renesanco ĝis la 20-a jarcento) estis establita, grandega pop-muzik-koncertejo (Zénith, la plej granda en Francio ekster Parizo) estis konstruita, la spacmuzeo kaj instru-parko Cité de l'Espace estis fondita, ktp.
Trakti kreskon, grava loĝigo kaj transportad-projektoj estis lanĉitaj. Eble Baudis estas plej fame konata estas pro la Tuluza Metroo: linio A de la metroo estis malfermita en 1993, kaj Baudis sukcesis entrepreni la konstruon de plia linio, t.e. la Linio B (kiu malfermiĝis en 2007), malgraŭ forta loka opozicio pro la antaŭplanitaj kostoj. La kreado de sistemo de subteraj aŭtaj parkumadstrukturoj en la urbocentro estis akre kritikita de la Verda Partio.
Malgraŭ ĉi tiuj amasaj entreprenadoj, la ekonomio de la urbo estis tiel forta, ke Dominique Baudis sciigis en 1999, ke la urbo finis repagi sian ŝuldon, igante ĝin la nura granda urbo en Francio kiu iam atingis solventecon. En Eŭropo, tipa pokapa urba ŝuldo el urboj kiaj Tuluzo estas proksimume 1,200 eŭroj. Atinga solventeco estis multjara celo por Baudis, kiu diris ke li malaperigos la urban ŝuldon kaj lia elposteniĝo.
Jean-Luc Moudenc, nuna urbestro de Tuluzo
La loka opozicio, aliflanke, kritikis tiun atingon, dirante ke la tasko de registaroj estas ne prizorgi la nul-deficiton, sed certigi la bonfarton de civitanoj, tra sociaj avantaĝoj, enhavante programojn por tiuj kiuj pli bezonas ĝin.
En 2000, Dominique Baudis estis ĉe la pinto de sia populareco, kun aprobo de 85% el la loĝantaro. Li tiam anoncis ke li ne planas kandidatiĝi por la kvara (6-jara) oficperiodo en 2001. Li klarigis ke kun 3 oficperiodoj li estis la plej long-servanta urbestro de Tuluzo ekde la Franca Revolucio; li sentis ke ŝanĝo estus bona por la urbo, kaj ke la nombro da oficperiodoj devus esti limigita. Li subtenis Philippe Douste-Blazy, tiam UDF-urbestro de Lourdes kiel sian posteulon. Baudis poste estis nomumita prezidanto de la CSA (Conseil supérieur de l'audiovisuel).
Philippe Douste-Blazy mallarĝe venkis en la voĉdonado (2001). Douste-Blazy devis alfronti revigligitan politikan opozicion, same kiel la dramecan eksplodon de la fabrikejo AZF en 2001.
En marto 2004, li membriĝis en la nacia registaro, kaj lasis Tuluzon en la manoj de la vicurbestro Jean-Luc Moudenc, elektita urbestro fare de la magistrato. En marto 2008, Moudenc estis venkita de la kandidato de la Socialista Partio, Pierre Cohen. En la venontaj elektoj en 2014 Moudenc venkis Cohen en revanĉo por rekonkeri la taskon kun pli ol 52% de la voĉoj.
La kultura vivo en Tuluzo estas tre vigla kaj tre bunta.
La okcitana substrato, akademie (floraj ludoj, forta tradicio je pentrarto kaj lokaj arkitektoj) kaj universitate ĉiam vigla aldoniĝis specifa kultura situacio: en la 19-a jarcento la politika loka situacio malfermis la elitajn ejojn (operejoj, konferencejoj, muzeoj, sportejoj) al ĉiuj sociaj grupoj tuluzaj. La malproksimo de Parizo kaj ĝia miksita kulturo kondukis al la kreado de loka kulturo (eldonistoj, verkistoj, kantistoj...) tre bone identigeblaj kaj transdonitaj pere de amatoraj praktikoj riĉigitaj de diversaj tipoj deenmigrado (hispana dum laenlanda milito, nigruloj en la 1960aj jaroj, magrebaj en la 1970aj jaroj kaj ankaŭ danke al la diverseco kaj juneco de la studenta loĝantaro: tiu ĉi kreado de miksita kultura identeco estas la marko de nova movado alternativa (ekde la 1980ajClaude Sicre, pli ĵuseMotivé-e-s).
La klostro kaj sonorilturo de la muzeo de la aŭgustenanoj.Pietato Nia Damo de Grasse (muzeo de la aŭgustenanoj).
La multenombraj muzeoj de la urbo reprezentas gravan historian heredaĵon. Lamuzeo Sankta Rajmondo situanta proksime de laBaziliko Sankta Sernino estis kreita en1892. Ĝi estis dediĉita al la arto kaj laarkeologio de laAntikveco. Lamuzeo de Malnova Tuluzo estas privata muzeo kiu montras objektojn aŭ malnovajn dokumentojn de la urbo. Lamuzeo Paul-Dupuy montras kolekton de objektoj kun rilatoj al la artoj grafikaj kaj dekoraciaj el la Mezepoko ĝis 1939. Lamuzeo Georges-Labit montras ekzotikajn objektojn kolektitajn de la aventuranto Georges Labit.
LeMuzeo de la Aŭgustenanoj estas la muzeo de belartoj de Tuluzo kreita en 1795. Temas pri la plej malnova muzeo de la urbo kaj ankaŭ de Francio por la centra muzeo de Parizo[14]. Ĝi arigas kolekton depentraĵoj de malnovaj epokoj, kolekton de italaj pentristoj kaj alian de flandraj kaj nederlandaj tapiŝoj. Ĝi ankaŭ posedas kolekton deskulptaĵoj. LaHôtel d'Assézat gastigas ankaŭ lafondaĵo Bemberg kiu arigas kolekton de libroj, tapiŝoj kaj skulptaĵoj. La muzeo de moderna arto kaj nuntempa ĉeAbattoirs, kreita en2000, okupas la konstruaĵojn de la iama abatejo de la urbo.
Tuluzo posedas aliajn muzeojn kiel la Muzeo de mediciniloj de la hospitaloj de Tuluzo, la Departementa muzeo de la Rezistado kaj Deportado, la Suda centro de la Arkitekturo kaj de la Urbo, la Municipa centro de la afiŝado, la poŝtkarto kaj grafikarto.
Ekde1736, la urbo Tuluzo havas sian propran teatran trupon kiu nun havas fortan tradicion. Ĝia sidejo troviĝas en la sama konstruaĵo de la urbodomo. Hodiaŭ ĝi estas ekskluzive konsakrita al la liriko kaj baleto, administrita de aŭtonoma municipa konsilantaro ekde1994, lateatro de la Kapitolo estas baleta grupo el 35 dancistoj plentempe dungitaj kaj miksita ĥoro el 45 kantistoj.
Tuluzo vidis la amasan aperon de surstrataj teatraj trupoj kielRoyal de luxe kaj de movado de artistoj ligitaj al la urba sceno. Sed la ĉefa teatro precipe konsakrita al ladramarto estas laTeatro de la Cité TNT kiu estas grava konstruaĵo malfermita en1998 konstruita de la arkitektoAlain Sarfati. Ĝi posedasamfiteatron por 898 sidantoj, malgrandan teatrejon por 250 homoj kaj studion por 74 homoj. Ĝi akceptas 100.000 spektantojn ĉiujare[15]. Du aliaj teatroj estas speciale menciindaj: la teatro de la Digo kaj lateatro Garono. La unua montras regionajn teatraĵojn dum la dua estas teatro kiu serĉas la originalan kreadon. Pluraj aliaj teatroj kiel la Urbo-teatro, la teatro Daniel-Sorano, la teatro Pavé, la Grenier-Teatro gastigas plurajn teatraĵojn ĉiujare.
La 13-an de februaro 2008, okaze de la 15-a datreveno de lavenkoj de la klasika muziko (la plej granda jara koncerto pri klasika muziko en Francio) okazis en laHalle aux Grains de Tuluzo. Dum la ceremonio, la Nacia orkestro de la Kapitolo estis longe laŭdita pro ĝia tutmonda renomo.
La Nacia Orkestro de la Kapitolo estas la franca orkestro kiu donis pli da koncertoj dum la jaro 2007 ol ĉiuj aliaj orkestroj.
Tuluzo estas la hejmo de pluraj lokaj televidkanaloj.France 3 Sud havas sian sidejon en Tuluzo kaj ĝiaj studioj situas en Cépière. Ĝi proponas ĉiutage la regionan aktualecon kaj ankaŭ televidprogramon en laokcitana lingvo,Viure al Païs.M6 havis lokan oficejon ĉe la avenuoJean Jaurès kiu jam fermiĝis kajTélé Toulouse estas la loka televidkanalo de la urbo, kies ejoj situas en laMediateko José-Cabanis, enMarengo (origine ĝi troviĝis en Compans-Caffarelli)[19]. Fine, aliaj televidaĵoj estas elsendataj el Tuluzo, kiel ekzemple TV Bruits kiu arigas asociajn televidkanalojn kaj OC-TV kiu diskonigas interretan televidon.
La gazetaro estas reprezentita plimulte de la ĉiutaga regionaj magazinoj, kiel ekzempleLa Dépêche du Midi. Ĉe interreto ekzistas ankaŭ pluraj informiloj tuluzaj: Toulouseblog, Toulouse7.com et ToulouseInfos.
Tuluzo, dua urbo deOkcitanio kie ĝi estas la nacia lingvo. La singulareco de la urbo konsistas el tio ke ĝi situas ĉe la limo inter la dialektojlangvedoka kajgaskona. Laŭ la legendo, la gaskona estis parolata ĉe la maldekstra flanko de la riveroGarono (kvartalo Saint-Cyprien) kaj la langvedoka en la urbocentro. La langvedoka vario de Tuluzo, la « tuluza » (tolosan en okcitana), estas sud-langvedoka variaĵo[22]. La urbo donis plurajn ilustrajn verkistojn kaj poetojn en laokcitana, kielPèire Godolin. En1323, estis kreitaj laFloraj Ludoj, la plej malnova poem-konkurso ankoraŭ celebrata, ĉiujare premiante aŭtoron en okcitana lingvo per orkolora violo. Kadre de la konkurso, Guilhem Molinier skribisLas Leys d'Amor (La Leĝoj de Amo)[23], lingvaj dekretoj kiuj rekomendas la tuluzan variaĵon kiel preferindan norman lingvon el inter la diversaj okcitanaj teritorioj (kromProvenco kajGaskonio).
Dulingva stratŝildo france/okcitane en la urbocentro de Tuluzo.
Longtempe malpermesita la instruado en la Nacia Eduksistemo, la okcitana ĉesis esti regule parolata sur la stratoj jam en la 1920aj jaroj sed restis en kelkaj periferiaj popularaj kvartaloj (Lalande kaj Saint-Cyprien) kie oni povis ĝin aŭskulti ĝis la 1960aj jaroj. Lafranca lingvo penetris en la altajn klasojn de la urbo fine de laMezepoko kaj la anstataŭo de la lingvo (almenaŭ en la registroj) de la elito ekokazis inter1500 kaj1530. La franca parolita en Tuluzo ankoraŭ havas okcitanismojn, kiu percepteblas en la prononcado, lasintakso aŭ ĉe la vortprovizo[24]. Tio klarigas, ekzemple, ke, parolante pri verkisto strikte en franca lingvo,Pierre Gamarra, oni diris ke li estis “okcitana verkisto en la franca.”
La 16-an de decembro 2006, estis inaŭgurita la ejonOstal d'Occitània (Domo de Okcitanio), kiu celas esti la fenestro de la okcitana en Tuluzo. Tiu ĉi ejo, konstruaĵo el la 15-a jarcento, renovigita de la lokaj publikaj instancoj, gastigas kvindekon da asocioj kiuj rilatas al la lingvo[25],[26]. Ekde oktobro 2009, la nomoj de la metrostacioj estis tradukitaj en la okcitanan.
LaKapitolo de Tuluzo enhavas la Urbdomon de Tuluzo, Operon, kaj la Kapitol-Turon (el la 16-a jarcento). Ĝi situas sur la loko de la nuna Kapitolo. LaCité de l'espace (Spac-areo) estas amuzparko pri kosmoesploro. La Mediateko José Cabanis estas vizitinda biblioteko. La Ĝardeno de la Plantoj estas botanika ĝardeno kiun multaj vizitas precipe dum sunaj tagoj. La plej signifa palaca domo en Tuluzo estas laHôtel d'Assézat.
La Bazaklo estas vadejo trans la Garono, konstruita en la malfrua 12-a jarcento kaj ankaŭ uzata por hidroelektraj aferoj. La rivero estas transirita de la Nova Ponto, konstruita en la 16-a jarcento, kaj de laPonto de la katalunoj, konstruita komence de la 20-a jarcento.
La katedralo de Tuluzo estas la sidejo de la Romkatolika Ĉefdiocezo de Tuluzo. LaBaziliko Sankta Sernino, parto de laJakoba vojo estis inkluzivita kiel monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas la plej granda romanika kirko en Eŭropo. Ĝi enhavas tion, kio estas ĝenerale konsiderata la plej bela tuborgeno en Francio. La Baziliko Daurade, konstruita inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj, estis fondita kiel templo al la romia dio Apolono, antaŭ konvertiĝo al kristanismo en 410 p.K. La Kirko de la jakobenoj en Tuluzo estas la tombo de SanktaTomaso de Akvino.
Toulouse dependas de lasamnoma akademio, unu el la plej granda de Francio. Olivier Dugrip estas la rektoro de la Akademio de Tuluzo ekde la 6-a de februaro 2008.
Infanĝardenoj kaj bazlernejoj:Por la unua ŝtupo en la edukado, Tuluzo havas 104 publikajn infanĝardenojn kaj 22 privatajn[27], 93 publikaj bazlernejoj kaj 22 privataj[28].
Mezlerneja edukado:Por la merlerneja ŝtupo, Tuluzo havas 24 publikajn koleĝojn kaj 12 privatajn. La urbo posedas 12 publikajn liceojn inter kiuj la plej konataj estas laLycée Pierre-de-Fermat, la Liceo Ozenne kaj la Liceo Déodat-de-Séverac, kaj 13 privatajn liceojn inter kiuj elstaras la Ensemble Scolaire Saint-Joseph kaj Le Caousou.
Supera edukado:En la lerneja jaro 2008-2009, la aglomerado de Tuluzo havis 92 820 studentojn. Tradicie ĝi estas la tria studenta urbo de Francio post Parizo kaj Liono, Tuluzo iĝis la kvara universitata urbo ekde 2007[29].La universitato de Tuluzo estis fondita en1229 post la kataraj okazintaĵoj. Ĝi spertis gravan disvolviĝon ekde la fondiĝo danke al la renomaj kursoj de juro. La tri aliaj universitatoj kreitaj post ĉi lasta estas laUniversitato Tuluzo 1 Kapitolo, laUniversitato Tuluzo II-Le Mirail kaj laUniversitato Paul-Sabatier. Ĉi lasta estas la plej granda universitato de Tuluzo, kun 28056 studentoj. Al ĉi tiuj tri aldoniĝas la Nacia politeknika instituto de Tuluzo kiu havas universitatan statuson.
La urbo Tuluzo kalkulas je pluraj ejoj kiuj ofertas preparajn lecionojn por la grandaj lernejoj, el kiuj kelkaj estas tre famaj. LaLycée Pierre-de-Fermat zorgas pri la sciencoj, ekonomiko kaj literaturaj fakoj. Oni trovas ankaŭ lecionojn pri sciencaj aferoj en la Liceo Belvido, la ekonomikaj kaj komercaj en la Liceo Ozenne kaj la literaturaj kaj sociaj sciencoj en la Liceo Saint-Sernin.
En la privata flanko troviĝas la Katolika instituo de Tuluzo kiu estas supera lernejo konsistanta el pluraj fakultatoj (juro, filozofio, teologio, ktp.) kaj superaj lernejoj profesiaj aŭ por inĝenierado kiajlernejo de ĵurnalismo de Tuluzo kaj la lernejo de inĝenieroj de Purpan.
Tuluzo ankaŭ havas plurajn grandajn lernejojn fakiĝintajn priaeronaŭtikoENAC,IPSA kaj SUPAERO.
En la koro mem de la sudokcidento, Tuluzo okupas gravan strategian lokon proksime deGaskonio. La restoracioj de la urbo servas plurajn specialaĵojn baze deanaso (grasa prefere). Dum laplado plej konata sendube estas lacassoulet, elkolbaso de Tuluzo kaj blankaj fazeoloj. Ĝi estas la centro de praa kverelo inter tri urboj:Castelnaudary,Karkasuno kaj Tuluzo. Sed la legendo situigas la kasuleton en la urbo Castelnaudary, dum lacentjara milito (1337-1453) dum sieĝado de Castelnaudary fare de la angloj. LaCachou Lajaunie estis inventita en 1880 de Léon Lajaunie, apotekisto de la urbo.
Pluraj restoracioj tuluzaj gajnis stelojn en la jardekoj 1970-1980 kiel Dominique Toulousy, Pierre Roudgé kaj Lucien Vanel. Grandaj ĉefkuiristoj kiajMichel Sarran, Patrick Donnay kaj Yannick Delpech partoprenas en la tuluza kuirarta vivo kaj en la sud-okcidento ĝenerale[30].
La urbo Tuluzo produktas sian propranvinon. Ĝi estas posedanto de vitejo, ĉe Domaine de Candie, situanta en la okcidento tuluza, kie oni produktas lablankan vinon,rozkoloran vinon kajruĝan vinon, kelkaj el ili estas malnovigitaj en kverkajvinbareloj. Ĉi vino estas komercigita enComté Tolosan (aŭ « comté de Toulouse »).
Laviolo estas alia simbolo forte ligita al la urbo. Pluraj sukeritaj specialaĵoj montras ĝin (violpetaloj, likvoraj bombonoj, ktp.), ĉiuj ĉi troveblaj en certaj dolĉaĵvendejoj en la urbocentro.
Mapo kiu montras la publikan transporton en TuluzoParto de la metroreto kiu estas subĉiele de la Linio A inter la staciojBalma-Gramont kajArgoulets.
La loĝado estas aparte vasta kaj fragmentita inter diversaj loĝareoj, komercaj zonoj kaj centro el renomaj laborejoj, la veturilo estas la ĉefa transportilo en tiuj lokoj (64 % el la moviĝoj)[31]. La tuto de la metroreto kaj la busaro povas transporti ĝis 412.000 pasaĝeroj en kelkaj tagoj de la semajno (la 10-an de dec. 2010)[32].
La urba reto de busoj, nomataTisséo, havis 83 busliniojn la 19-an de marto 2012 kiu ne nur funkciis en la urbo sed ligis ĝin kun la periferiaj loĝlokoj.
La tuluza metropola loĝareo havas je sia disponometroreton kiu funkcias aŭtomate, sen ŝoforo, konsistanta el du linioj, t.e. la linio A kaj linio B. La antaŭaj rekordoj pri uzado de la metroo tage estis 212.000 en la linio A kaj 200.000 en la linio B (16 okt 2009) sed tio malaltiĝas.
La trajnstacidomoToulouse-Matabiau, ĉefa stacidomo, situas en la kvartalo samnoma tre proksime de la urbocentro. Aliaj duarangaj stacidomoj troviĝas en la urbo, prizorgataj nur de TER Okcitanio.
Ekde la 12-a jarcento Tuluzo posedas plurajn hospitalojn kaj "domojn de Dio", kiel ĉiuj la mezepokaj ejoj similaj gastigas la malriĉulojn, la preterpasantojn kaj la pilgrimantojn. Kelkaj volis vidis specialan gastejon por lapilgrimantoj al Jakobo Kompostela sed tiu hipotezo ne estas konfirmita de la historiaj esploroj. La arkeologiaj eltrovoj evidentigis la ekziston de pluraj tomboj en kiuj oni trovis kelkajn simbolojn sed tio ne indikas rekte ke temas pri pilgrimantoj. En1505, ĉiuj ĉi ejoj estas ligitaj al la hospitalo Sankta Jakobo kiu iĝis laHôtel-Dieu. Lahospitalo de La Grave restas sendependa ĉe la maldekstra bordo de la Garono por prizorgado depenst-malsanuloj. La hospitalistoj de laordeno de Johanitoj instalis prioraton kaj fondis en ĝiaj dependaĵoj: la vilaĝon Goutz lernejo pri kirurgio. En la 19-a jarcento, medicinistoj kiajDominique Larrey kajJean-Étienne Esquirol laboris en la tuluzaj hospitaloj.
LaStadiono Municipa de Tuluzo, aŭ franclingveStadium Municipal de Toulouse, estas la plej granda stadiono en la urbo Tuluzo: ĝi povas gastigi multajn spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis konstruita en 1937 kaj 1938, kaj uziĝis en laFutbala Mondpokalo 1938. Post renovigoj en 1949 kaj 1997 ĝi ankaŭ gastigis matĉojn de laFutbala Mondpokalo 1998, kaj post pliaa renovigo de 2015 estas unu el dek eventejoj de laEŭropa Futbala Ĉampionado 2016.
Tuluzo havas grandan historion kun Esperanto. En la plej bonaj jaroj de Esperanto ne malpli ol 4 malsamaj esperanto-kluboj ekzistis. Sed pro la malfamiĝo de Esperanto, kaj la volo centrigi ĉion, la kluboj iĝis unu unika klubo:Esperanto-Kultur-Centro[34].
Tiu Kultur-Centro estas tre aktiva kaj dungas ses volontulojn (tri el ili estas dungitaj partnere kunE@I kajBES).
La klubo enhavas kelkajn elstarajn esperantistojn, notindeMichael-Boris Mandirola, eksestrarano de TEJO,JoMo, fama esperantista kantisto kaj muzikisto, sed ankaŭMarion Quenut, kasisto de la asocio kaj grava aktivulo en la asocio, kajChristophe Chazarein, esperanto-instruisto.
Ne membro de la asocio, sed ofte kunlaboras kun ĝi,Flo Martorell loĝas ankaŭ en la Tuluza regiono. Li kreis la muzikeldonejonVinilkosmo, la plej grava el la tuta esperantujo.
Interalie,EKC okazigis: malkovrajn tagojn de Esperanto, kursojn (jarajn kaj kondesajn),Zamenhofajn Tagojn (tiu de 2019 ekzemple),SEMEO (la Semajno de Esperanto), kaj multaj aliaj eventoj.
EKC, Esperanto tra Tuluzo. La gevolontuloj de EKC Tuluzo prezentas siajn asocion kaj urbon. La filmeto estis farita kadre de la 2ª Virtuala Kongreso de Esperanto 2021 organizita de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi ankaŭ estis prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2021 de TEJO.