Latoskana ordo (ankaŭ nomataetruska ordo) estas unu el la kvin klasikajkolonaj ordoj. En la hierarkio de la kolonaj ordoj, unuafoje sisteme priskribita en la verkoj deMarcus Vitruvius Pollio (Vitruvio), sed en arkitektura praktiko aplikata longe antaŭe, ĝi havis la plej suban rangon.
LaŭFrancisko AzorínToskano estasVarianto de la dorika ordo, elpensita de la romanoj.[1] Li indikasetimologion elToscana, propra nomo de itala regiono, kaj de tie la latinatuscanus.[2]
Dum ladorika,ionika kajkorinta ordoj jam ekestis en la klasika epoko de antikva Grekio, la toskana kiel ankaŭ lakomponita ordo estas inventaĵo de la klasike romia arkitekturo.
La toskana ordo en la antikva romia artikekturo evoluis kiel variaĵo de la dorika konstrua stilo. En la kolona dekoro de antikvaj pluretaĝaj konstruaĵoj, dum la romia epoko, sed ankaŭ poste, aparte en la epokojrenesanco kajklasikismo, toskanaj kolonoj uziĝis por la plej suba etaĝo.
La konstruo de la toskana ordo principe kompareblas el tiu de ladorika ordo. La plej frapaj diferencoj estas la jenaj:
La toskanakolono kontraste al la dorika havas bazon. En la kolona trunko mankaskaneloj, kaj lakapitelo ĝenerale estas sendekora.