Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tortuera

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Tortuera
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoGvadalaĥaro
KomarkoSenjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-AltaTaĵo)
Poŝtkodo19338
Demografio
Loĝantaro157  (2024)[+]
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 58′ N,1° 48′ U(mapo)40.973055555556-1.7969444444444Koordinatoj:40° 58′ N,1° 48′ U(mapo)[+]
Alto1 114 m[+]
Areo82,2 km² (8 220 ha)[+]
Tortuera (Kastilio-Manĉo)
Tortuera (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Tortuera
Tortuera (Hispanio)
Tortuera (Hispanio)
DEC
Situo de Tortuera

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoTortuera[+]
vdr

Tortuera estasmunicipo enHispanio, en laaŭtonoma komunumo, doregionoKastilio-Manĉo kaj laprovinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis157 loĝantoj sur areo de82,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1,9 loĝantoj/km². Historie integrita en la Senjorio de Molina ene de la teritoriosexma del Campo, ĝi formas parton de la jurisdikcion deMolina de Aragón. La loĝantoj nomiĝastortueranos respektivetortueranas.

Situo kaj geografio

[redakti |redakti fonton]

Tortuera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoSenjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.114 m supermarnivelo; je 157,6 km elGvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. Lageografiaj koordinatoj estas 40°58′23″N 1°47′49″Ok. Ĝi limas kun la teritorioj de Aldehuela de Liestos, Cillas, Cimballa (Zaragozo), Cubillejo de la Sierra, Cubillejo del Sitio,Embid,Fuentelsaz,Rueda de la Sierra,Tartanedo kaj Torralba de los Frailes.

La klimato estas duonarida, kun pluvo malsupre de 500mm jare kaj temperatura amplekso ekstrema de ĉirkaŭ 20º. Tiuj kondiĉoj estas tialo de la hegemonio de la makiso kaj de la malabundo de arboj, sed ja estas kverkoj kaj juniperoj. La teritorio apartenas al la baseno hidrografia de la riveroEbro kiel parto de la elfluejo de la rivero Piedra, kaj la akvo estas malabunda, koncentrita en rojoj kaj lagetoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la areo oni trovis restaĵojn de laBronzepoko kaj de laFerepoko en Guisema, kie estis ankaŭ romia vilao. Tamen ne estas pruvoj de setlado en epoko de visigotoj aŭ araboj. La refondo estus okazinta post 1130, ĉar la Foruoj de Calatayud parolas ankoraŭ pri Guisema kaj ne pri Tortuera kiel unu el siaj limoj SOr. Tiele ĝi devas esti posta al la militkampanjoj de Alfonso la 1-a de Aragono en la zono, kiu estus konkerinta la lokon laŭ la Analoj de la Krono de Aragono de Jerónimo Zurita. Ĉiam en la limo inter la regnoj kristanoj de Aragono kaj Kastilio, la vilaĝo sekvis la historion de la senjorio de Molina, kun kiu ĝi finfine integriĝos en la regno de Kastilio en 1152.

Tortuera iĝis forta kerno de ekspluatado de agrikulturo, ĉefe de cerealoj, kaj de brutobredado kaj komerco danke al facila komunikvojaro kaj bonaj gregovojoj kaj famaj ĉiusemajnaj merkatoj kaj foiroj. La vilaĝo atingis la titolon deVilla elKarlo la 1-a en 1554, kaj tiele propran jurisdikcion, konfirmita en 1719 deFilipo la 5-a. Poste sekvis prospero pro uzado de komunikvojoj interrompita de ciklaj malsategoj kaj la efiko de la militoj, sed en la najbaraj vilaĝoj: Tortuera ne suferis pro militoj el laMilito de Hispana Sukcedo, apenaŭ okazis io dum laMilito de Hispana Sendependiĝo, la postajKarlismaj Militoj kaj la pli ĵusaHispana Enlanda Milito. Tamen, la Nuntempa Epoko iris kontraŭ Tortuera, pro malproksimigo de la ŝoseo N-II el la itinero de la antikva Reĝa Vojo, kaj poste pro la forta rura elmigrado de la 20a jarcento.

Post laHispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 213 en 2016, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tortuera, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tortuera kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj157 en 2024. Tamen, la alveno de malgrandaj grupoj de enmigrantoj deOrienta Eŭropo iom plibonigis la suferintan demografion kaj garantias la generacian anstataŭon.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo (ĝenerale ne irigacia, sed iom irigacia por malgrandaj familiaj bienetoj) kajbrutobredado tradicie; krome estas malgrandaj terenoj dediĉitaj alforstado, por produktado deligno. Pensioj de emerituloj. Krome, komerco, servoj kaj industrio estas nur je bazaj niveloj laŭ la malgrando de la loko. Menciindas la ekarura turismo, allogita de la natura belo de la areo de Alto Tajo, la Monaĥejo de Piedra kaj la Lago Gallocanta.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
municipoj de provinco Gvadalaĥaro
 
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tortuera&oldid=9055631"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp