La loĝantoj nomiĝasTorrijeños. La censita populacio en2010 estis de 13.374 loĝantoj kaj la denseco estas de 786,71 loĝ/km².
Ties populacio ege kreskis, dum la lastaj jaroj, averaĝe je ĉirkaŭ 1.000 loĝantoj ĉiun jardekon, ses meze de la2000-aj jaroj la pliiĝo de laenmigrado plialtigis la kreskon, kaj en2005 estis jam populacio proksimume de 2.500 enmigrintoj.
Torrijos estas situa en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarko aŭdistriktoKomarko Torrijos en la centra parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 529 m; je 31 km elToledo, provinca ĉefurbo, kaj je 75 km elMadrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17 km². Lageografiaj koordinatoj estas 39°59′0″ N 4°16′53″ Ok.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. La nuna ĉefa aktiveco estas tiu de lasektoro servoj, ĉefe lakomerco, kiu markas la aktivecon de la tuta regiono, sen forgesi la gravecon kiun havas laindustrio, speciale tiu dediĉita al laligno kaj al lafero. Oni devas elstarigi, same, tiu de la konstruo, pro tio ke en la lastaj jaroj tiu montriĝis kiel aktiveco tre poviganta, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi okazigis proksimume 3.000 laborlicencojn.
La fondo de Torrijos ŝajne estas de tre antikva tempo nome ties nomigo ŝajne devenas el la termino romia (latina) "turris" turo, kio indikas la ekziston de elemento defenda jam en tempo de la Romia Imperio.[2] Sendube esti grava pasejo deÁvila alToledo permesis setligon de populacio aŭ soldataro por la protekto de la trupoj kaj y defendo de la tuta zono.
En la Alta Mezepoko nome post la invado fare deVisigotoj tiu loko gravis pro sia prokŝimeco al la tiama ĉefurbo de Hispanio nomeToledo, kio permesis formon de populacio de ricĉaj koloniistoj kiuj alpropriĝis de la plej produktivaj areoj. Tion pruvas la ekzisto de serio de toponimoj aludaj al geografiaj lokoj de klara visigota deveno, kiaj Las Suertes (la sortoj), ĉar la visigotoj kutimis lotumi la terojn inter ties loĝantoj aŭ inter tiuj kiuj estis partoprenintaj en la konkero, kaj de tie tiu nomigo.
Poste, post la invado de laislamanoj en la duoninsulo, Torrijos iĝis loko dominata de la islamaj konkerintoj, kiuj setlis en la zono konata laŭ la nomo de Pordego de Maqueda [makEda], kaj ankoraŭ aktuale videblas la tipa urbanismo de araba urbo, de mallarĝaj kaj sinuaj stratoj, adarvoj kaj seneliraj stratetoj (sakstratoj), same kiel serio de nomoj kiuj rememorigas la pasintecan populacion, kiaj El Moro (la maŭro), El Oriente (la oriento), El Norte, Las Vistillas, El Sol, La Corrala, ktp. Same ekzistas loko konata laŭ la nomo de El Cerro de la Mora, o del Moro (monteto de la maŭro aŭ de la maŭrino), konata ambaŭforme, survoje alFuensalida.
En la famabatalo de Las Navas de Tolosa, en 1212, krom la monarko Alfonso la 8-a, intervenis en lia helpo la ĉefepiskopo de Toledo Jiménez de Rada, al kiu post la fama venko, la reĝo ĝin (Torrijos) donacis, pasante tuj al posedo de la katedralanaro, kio daŭris ĝis finoj de la15a jarcento, kiam estis akirita de Gutierre de Cárdenas.
Unu el la plej interesaj etapoj de la loko toriĥa estas la reĝado dePetro la 1-a, konita laŭ la alnomo de La Kruela aŭ de la Justigulo. Estis ĉi tiu monarko kiu ordonis konstrui fortikaĵon aŭ palacon, kiu estis donacita al lia amantino Maria de Padilla, palaco kiu utilis dum jarcentoj kiel monaĥinejo de Koncipilistinoj. Sed fine de la1990-aj jaroj estante urbestro Miguel Ángel Ruíz-Ayúcar oni efektivigis kompletan restarigon, tra kiu utilas nuntempe de sidejo de la urbodomo.
Dum la15a jarcento konis Torrijos la restadon de la monarko Johano la 2-a en diversaj fojoj, kun okazo de la hegemonio de Álvaro de Luno kontraŭ kiu leviĝis la nobeluloj toledaj postulante al la reĝo ke tiu retiriĝu sian favoron al ĉi tiu Konestablo. La monarko, kiu troviĝis en Torrijos, ordonis sieĝon al Toledo, sed pro la ĉeesto de la Markizo de Villena kaj de Petro Girón decidis retiriĝi.
Same la superuleco de Kalatravo restis libera pro la morto de la Superulo, oni batalas inter la du pretendantoj, Petro Girón kaj la Infanto de Aragono, don Alfonso. La plimulto de la loĝantaroj apogis al Girón, sed Torrijos kontraŭstaris, estante ĝi nura kiu apogis al la Infante don Alonso. Sed la nomigo falis en Petro Girón, tial post kiam li enposteniĝis direktis sin al Torijos realigante serion de fiagoj kiuj okazigis la morton de iujtorrijeños. Krome tiu prirabis multnombrajn loĝejojn portonte multnombrajn riĉecojn, kaj multnombraj arestitoj estis portataj al Toledo.
Meritas recenzon la ekzisto de gravajuda loĝantaro, kaj ĝiaaljama (juda kvartalo) aperas en multnombraj dokumentoj, speciale koncerne al la pago de la impostoj. Oni ne scias de kiam ekzistis ĉi tiu loĝantaro, sed fakte scias de la ekzisto desinagogo kie hodiaŭ estas la strato de Kristo, kaj la ekzistanta kapelo estis en komenco juda sinagogo, kiu pasis al posedo de la krono post ladekreto de elpelo. Sed tuj ĝin akiris Gutierre de Cárdenas, kreante en lia loko hospitalon. Ĝia antaŭ malmulte ekzistis resto de la murego kiu utilis de fermobarilo al la judejo, aŭ zono de restadejo de la judoj, kiu, pro nepardonebla eraro, en 2006, oni lasis fali kiam oni faris reparadojn de reformo en la ŝoseo. La judoj havis alia judaron kie hodiaŭ estas la strato de Gibraltar Español, kvankam pli reduktita kaj simpla, kun ĝia sinagogo kaj buĉejo.
La juda kajmoriska loĝantaroj havis du moriskajn kvartalojn kaj du sinagogojn. Unu el ili transformiĝis poste en la Hospitalo de la Sankta Triunuo, poste en lernejo kaj, fine, en kapelo de Kristo de la Sango. LaColegiata (preĝejo) konstruiĝis en malnova islamamoskeo, ĉar ankaŭ la mahometanoj havis du moskeojn.
Tra Torrijos pasis multnombraj monarkoj kaj gravuloj de la nobelaro, pro tio ke la strategia situacio inter Ávila kaj Toledo al ĝi faris paŝon deviga. Meritas elstarigi la ĉeeston deAlfonso la 11-a, de lia filoPetro la 1-a, kiu okazigis festojn en ĉi tiu loko pro la naskiĝo de sia filino. Ĉi tie pasis sezonojn lia kromedzino Maria de Padilla, kun kiu li havis sian filinon Beatriz. Ŝajne la palacon, kiun li konstruigis, li donacis al Maria, kiu pasis poste al ŝiaj posteuloj. Ĝi ankaŭ konis la ĉeeston deJohano la 2-a, deHenriko la 4-a kaj deIzabela la Katolika. Post ĉi tiuj okazaĵoj Torrijos akiras grandan protagonismon, ĉar en tempoj de laKatolikaj Gereĝoj, la ĉefa kontisto de la reĝlando, Gutierre de Cárdenas, aĉetis al la katedralanaro de Toledo ĉi tiun urbon, enoficigante ĝin tuj al titoleco de vilaĝo en la jaro 1482, starigante pilorion, kiu malaperis komence de la19a jarcento, kiel konsekvenco de la ordonoj de la Konstitucio de Cádiz.
La PreĝejoColegiata de Torrijos, konstruigita de Teresa Enríquez.
Estas ĝiaj jaroj de prestiĝo la finoj de la 15a jarcento kaj komencoj de la 16a, ĉar estis tiam kiam oni realigis la grandajn arkitekturajn verkojn, iuj jam malaperigitaj. Oni konstruisLa Colegiata, la Palacon de la Senjoroj de Maqueda (malaperigita), la Hospitalo de la Konsolo aŭ Hospitalo de Ekstere (malaperigita), la Muregon (malaperigita), la Palacon de Petro la 1-a (rekonstruita) kaj la Hospitalon de la Sankta Triunuo (nur restas la kapelo kaj la klostro). Kiam malaperis la senjoroj de Maqueda, la vivotorrijeña trapasis jarojn de dekadenco, ĉar la serio de monarkoj kiuj reĝis en Hispanio bezonis grandajn kvantojn de mono por elteni la serion de luktoj kontraŭ diversaj eŭropaj landoj.
Post la malkovro de Ameriko estis multnombrajtorrijeños kiuj elmigris tien. La elpelo de labaptitaj maŭroj estis tre negativa por sociotorrijeña, pro tio ke estis ili fundamente kiuj laboris la kamparon kaj dediĉis sin al la konstruo.
La aktiveco de la modernaj jarcentoj dekadencis laŭ la sama maniero de la resto de la lando, pasante tra jaroj de vera neceso. Dum la 16a, 17a, 18a, kaj komencoj de la 19a jarcentoj Torrijos pasis al situacio de pasiveco regata de ekonomia malaltigo, je la sama tempo de karakteriza senaktiveco kaj ĝenerala dekadenco.
La alveno de la19a jarcento havas du malsamajn cirkonstancojn: unuflanke la eniro en la Iberia Duoninsulo de la napoleonaj fortoj, kiu rabas multnombrajn artverkojn: ili detruas multnombrajn konstruaĵojn de granda valoro, kiel la monaĥejo franciskano de Sankta Maria de Jesuo de Torrijos, arta juvelo, verko de Johano Guas.
Ĝi aliflanke iniciatas en ĉi tiu loĝantaro reakiron de la ekonomia kaj dungista aktiveco, pro novaj alfluoj de entreprenistoj el diversaj hispanaj regionoj, speciale deEŭskio, kiuj detektas eblojn en Torrijos. Oni konstruas lafervojon, kiu proponas multajn pliajn eblojn ĉiatipajn por levi la financan aktivecon. Malaperas ankaŭ la senjorlando de la dukoj de Maqueda kiel konsekvenco de la aprobo de la Konstitucio de1812, kaj ĉi tiuj sinjoroj perdas sian fakultaton enoficigi la urbajn postenojn. Ankaŭ tiam la murego malaperis tiel kiel la pilorio, simbolo de urba libereco, kiel konsekvenco de absolute absurda politiko adoptita en la Parlamento de Cádiz.
Jam forpelitaj la francoj, ne finas la militoj, ĉar aperis la nomitajKarlismaj Militoj, en kiuj elstaras la Pastro de Alcabón, Lucio Dueñas, gerilano de Torrijos, kiu luktis kuraĝe en defendo de la religio. LaDesamortización estis alia okazaĵo kiu alportis iujn novecojn al la sociotorrijeña, ĉar personoj de granda graveco en la estonteco ekposedis enormajn proprietojn de la regiono. Oni detektis la unuajn alvenojn deciganoj kiu konstituos etnan grupon kiuj pluos ĝis nuntempaj tagoj.
Komencas la 20a jarcento per rapida altigo de industriaj kaj komercaj starigoj. Alvenas laelektro al la loĝejoj, latelefono, la trinkebla akvo enhejma. Sed ekzistas malkontento en la socio, kiu iom post iom iras generante situaciojn de socia nestabileco pro la enormaj diferencoj kiuj estas inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Oni vidas malkontenton en Hispanio, kaj alvenis la jaro 1931 kiam oni aprobas la novan Konstitucion. Malaperis lamonarkio kaj oni establas laRespublikon. Torrijos vivis malfacilajn momentojn, ĉar la alfrontoj inter kaj maldekstruloj kaj dekstruloj estas oftaj, alvenante al multnombraj alfrontoj.
La alveno de laHispana Enlanda Milito estas terura. Torrijos troviĝis en teritorio respublika, sed la 22a de septembro de 1936 la naciismaj trupoj konkeris ĉi tiun urbon. Unuflanke kaj aliflanke oni realigas multnombrajn mortpafadojn.
Finita la milito, Torrijos trapasis malfacilajn jarojn. Sed iom post iom oni rimarkas renaskiĝon de la ekonomia aktiveco. La jaroj 50-aj, 60-aj kaj 70-aj levas la ekonomian nivelon, kaj tiun kulturan. La aktiveco renaskiĝis.
Sed estos ekde la1980-aj jaroj kiam oni vidas ke la antaŭeniro estas nebremsebla. Oni kreis multnombrajn entreprenojn de ĉiu tipo; la konstruado iniciatis sian naskiĝon nehalteblan. Oni kreis lamezlernejon, la novan juĝejon, la stratoj asfaltiĝis, la placoj pliboniĝis. La konstruaĵoj komencas plialtiĝi; oni desegnis novajn urbanizadojn per kio Torrijos plilarĝigis. Oni fondis novajn sportajn teamojn; oni konstruis la futbalstadionon; novajn konstruaĵojn porkino oni konstruis.
En la jaro 1979 okazas la unuaj urbaj elektoj, anstataŭante unu la aliajn diversaj urbaj grupoj, UCD, AP kaj PSOE, kun ties urbestroj Santiago Longobardo (1979-83), Miguel Ángel Ruiz-Ayúcar (1983-1999), Mercedes Giner (1999-2007) kaj Juan José Gómez-Hidalgo (2007). Nuntempe Torrijos estas tre moderna urbo, kun ĉiaj facilecoj por povi funkcii kiel ĉefurbo de la komarko, ĉar multnombras la centroj de instruado, sportaj, kulturaj, biblioteko, centroj junularaj, de la virinoj, kulturaj asocioj, bando de muziko, grupoj de danco, Lernejo de Muziko ktp. Oni realigas multnombrajn kulturajn aktivecojn, speciale fare de la asocioj La Fuentecilla, Amikoj de la Colegiata, Juan Guas, Akademio de Historio kaj Arto. Oni eldonas librojn de historio, arto, poezio, tiel kiel kulturajn revuojn, de historio kaj poezio ktp.
La loĝantaro de Torrijos suferis diversajn fluktuojn. La unuaj datumoj kiujn oni konas pri ĝi devenas de la jaro 1500, kiam havis Torrijos ĉirkaŭ 610najbarojn kio signifas proksimume loĝantaron de 3.000 loĝantoj, cifero vere grava por loĝantaro de tiu epoko. Oni poste detektas gravajn malpliiĝojn, speciale dum la17a jarcento, kiam okazis grava malpliiĝo, atingante nombron de nuriom pli da 1600 loĝantoj. La datumoj ĝis alveno al la20a jarcento estas la sekvaj:
En la jaro 2008 la loĝantaro indikita de la INE (Nacia Instituto pri Statistiko) atingas la nombron de 12.674 loĝantoj, kvankam la akceptita de la Urbodomo, konfirmita per intervenoj en sano, eduko, ktp., atingas la proksimuman numeron de 13.200 personoj, pro tio ke, inter aliaj kialoj, la enmigrado pliigis la loĝantaron laŭ konsiderinda maniero. La loĝantaro de Torrijos venas de malsamaj naskiĝlokoj. En konsento kun ĉi tiu kriterio la naskitaj en Torrijos atingas la 24%; la naskitaj en aliaj lokoj de la provinco alvenas al la 47%; la naskitaj en alia provinco nur alvenas al la 1,2%, dum la naskitaj en alia aŭtonoma komunumo atingas la 19,2%. Atentigas la alta proporcio de la naskitaj eksterlande, ĉar ili atingas la gravan nombron de la 9%. La naskitaj en "aliaj loĝantaroj de la provinco" estas tiel alta pro tio ke la naskiĝoj produktataj okazas preskaŭ totale en Toledo ĉefurbo. Sed de antaŭ malmulte oni markas kiel naskiĝintaj en Torrijos tiuj kies deveno estas ĉi tiu loko.
Ekkonstruita en1509 kaj finita en1518. Konstruigita fare de Teresa Enríquez por sidejo de la gildo de la Sankta Sakramento. Estas konstruaĵo de transiro inter la gotika kaj la Renesanca arkitekturoj.
Konstruigita de tiu kastilia monarko, kiu donacis ĝin al sia kromedzinoMaría de Padilla, sed post ties morto ĝi pasis al ties familio. La aktuala palaco estis konstruita certe de Antón Egas. Gutierre de Cárdenas donacis ĝin al sia filo, sed post ties morto, iĝis sidejo de monaĥinoj koncipigistinoj, ĝis iĝi municipa posedaĵo en la1990-aj jaroj. Estasklostro, kunvenejo kun belegakasona plafono, policejo, biblioteko municipa, kaj ankaŭ la oficejoj de la nova urbodomo, ekspoziciejo, kaj spektaklejo kun 226 sidlokoj, ĉambroj kaj granda konstruaĵo preta por ludado, kie iam estis kapelo.
Konstruita ĉe antikvasinagogo juda, post kiam pasis la posedoj de la judoj al la kronp. Gutierre de Cárdenas akiris ĝin kun la resto de la konstruaĵo kaj konstruis hospitalo de la Sanktega Triunuo. La figuro de la Kristo de la Sango estas de amerika deveno, donaco de pastrotorrijeño. Krom la ĉefa navo estas korto de stilorenesanca, kun arkoj sur simplej kolonoj.
Karaktera kaj ege originala, kun alto de 25 metroj. De stilo novmudeĥara kaj konstruado de la 1960-aj jaroj, kiam oni instalis en Torrijos la hejman akvoservon. Havas poligonan formon, okflanka.
Tiuj turstokejoj proksimaj al la stacio, eble necesaj dum la reĝimo "memsufiĉa" de la generaloFrancisco Franco, jam ne uzeblas pro diversaj leĝaroj de laEŭropa Unio kaj tiele oni planas instali tie oficejon de turismo komarka.
Prakonstruita komence de la 16a jarcento, kiam oni devigis la municipojn konstrui urbodomon. Sed ankaŭ ĉar Gutierre de Cárdenas konstruis sian palacon, kiuposte malaperos komence de la 20a jarcento. Iam estis portikaro por okazigi la merkatoj. Oni reformis la areon en la 1980-aj jaroj, konservante la iaman aspekton.
Transformita en la 1980-aj jaroj aldonante sidlokojn. En la centro oni konstruis obeliskon el kiu fluas akvo en poligona akvujo. Estas palmoj kaj platanarboj.