Torrecilla en Cameros | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Rioĥo![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26100 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 458 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 15′ N,2° 38′ U(mapo)42.256111111111-2.6302777777778Koordinatoj:42° 15′ N,2° 38′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 766 m[+] | ||
Areo | 30,47 km² (3 047 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Torrecilla en Cameros [toreZIlja enkaMEros] estas vilaĝo kaj municipo deRioĥo (nordaHispanio), nome en la suda komarkoNova Kamero. La loknomoTorrecilla en Cameros estas etimologie komprenebla kielTureto en Kameroj. Ĝi estas la plej loĝata loĝloko en la komarko kaj funkcias praktike kiel ĉefurbo deKameroj.
Ĝi estas sur la komarka akso de la riveroIregua kaj estas la nura loĝloko en la montaro kiu havas setlejon sur la du bordoj de la rivero. Ĝi enhavas tipajn angulojn, monumentojn kaj servojn sur bela pejzaĝo de tradicio kaj industria kaj brutobreda. Nombraj religiaj konstruaĵoj, blazondomoj kaj palacoj estas atestiloj de grava historio.[1]
Ĝi estas je 32 km deLogronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, komunikita laŭ la montara regiona ŝoseo LR-111 kiu trapasas la municipan teritorion inter la km 299 kaj 303. Laŭ tiu estasNestares norde,Nieva de Cameros sudokcidente,Almarza de Cameros kajPinillos sudoriente kajPradillo kajVillanueva de Cameros pli sude. La urba kerno estas sur 774 m.s.m. La montaro estas okcidente, separante la valon de la rivero Iregua disde la valo de la riveroNajerilla oriente, atingante altitudojn super 1400 metrojn.
La urba kerno estas formata de tri kvartaloj, el kiuj la plej grava estas Sankta Marteno, kie estas la ĉefaj negocoj kaj monumentoj de la loĝloko, ekzemple la preĝejo de Sankta Marteno.
Nordokcidente:Pedroso | Norde:Nestares | Nordoriente:Viguera |
Okcidente:Anguiano | ![]() | Oriente:Almarza de Cameros |
Sudokcidente:Nieva de Cameros | Sude:Nieva de Cameros kajAlmarza de Cameros | Sudoriente:Almarza de Cameros |
La plej frua mencio datas de 1066 en la testamento de Estefanía, vidvino de la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono, nomita de Nájera, kiu donas la urbon, kun Leza kaj aliaj loĝlokoj de Kameroj al sia filo la infanto Ramiro de Pamplono, kiu en 1081 redonis ĝin al laMonaĥejo de Santa María la Real de Nájera.
Dum la Moderna Epoko, Torrecilla prosperis pro la protekto fare de laMesta kaj la industrio de lalano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. En tiu epoko estis 13 000 ŝafoj en la loko, gravatekstila industrio kaj palacoj kiel rezulto de la prospera ekonomio.
Meze de la 19-a jarcento estis 9 tolfabrikoj, 2 de papero, 1 de ĉokolado, diversaj farunmuelejoj, 3 panbakejoj, 6 tinkturejoj ktp. En 1924 oni fondis meblofabrikon Pascual Salcedo kiu generis grandan ekonomian kaj demografian disvolvigon, post la forta demografia malpliigo de fino de la 19-a jarcento okazigita per la fermo de la tekstila industrio, ruinigita de la konkurenco de la industrio en Katalunio. Tiu fabriko faris, ke la loĝantaro pliiĝis ĝis 1562 loĝantoj en la 1940-aj jaroj, sed ties translokigo alViana en la 1960-aj jaroj rezultis en forta demografia malpliigo, kiun la loko ankoraŭ ne superis.
Du gravaj progresistoj naskiĝis en la loko, nomePráxedes Mateo-Sagasta (1825-1903), prezidanto de la hispana registaro en la lasta kvarono de la 19-a jarcento, kajEduardo Barriobero (1875-1939), verkisto, latinisto, tradukisto kaj politikisto respublikana kaj federaciista ankaŭ proksima al laConfederación Nacional del Trabajo (CNT), elektita deputito en 1914, 1918, 1919 kaj 1931.
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 1562 loĝantoj en 1920-aj jaroj ĝis nunaj 454.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur laagrikulturo de cerealoj,brutobredado jam pli de bovoj ol de ŝafoj, ne tiom enspeziga,forstado, la industrio pri ligno, akvofonto Manantial de Peñaclara, kiu enboteligas trinkakvon kaj fortarura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kvar ermitejoj, palaco, ponto, rigardejo, fontoj, naturaj pejzaĝoj, piedirado ktp.