Ĝi estas en zono inter riveroj, precizeGvadalkiviro kaj ties alfluanto Gvadalimar. Ties municipa teritorio estas en la plej norda parto de laBetika Montĉeno inter 230 kaj 452 msm. La olivarboj, kiuj estas konstituitaj en preskaŭunukultivo, kun la industrio de produktado deolivoleo, estas la ĉefaj enspezofontoj de la loko, komplemente kun tiuj devenaj de la kultivo deasparago kiu estas kultivata en la submunicipo Campillo del Río (Kampeto de la Rivero) je 8 km de Torreblascopedro.
En la 14a de aŭgusto 1795 la reĝoKarolo la 4-a sendependigisLupión de la urboBaeza. Tio restis tiel ĝis 1813, kiam la setlejo Torreblascopedro petis sian propran sendependon disde Lupión, kaj tio daŭris ĝis 1871, kiam ĝi sendependiĝis el la municipo Lupión.