La kluboToronto Raptors - prononco laŭsistemo IFA [təɹˈɒntə͡ʊ ɹˈaptəz], esperantlingveTorontaj Rabobirdoj - estas klubo dekorbopilkado aŭpli fakebasketbalo enToronto,Ontario,Kanado, kiu fondiĝis en1995. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio),angle nomataNational Basketball Association (laŭsistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongigeNBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo enNordameriko por profesia virakorbopilkado, komponita de 30 teamoj elUsono kajKanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligonNHL, la nacian usonfutbalan ligonNFL kaj la superan basbalan ligonMLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de laAtlantika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 10-a de junio 2023 estasDarko Rajaković. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1999 okazigas en lastadionoScotiabank Arena.