Tongo estasPolinezia regno, enPacifiko, oriente deFiĝioj, kiu konsistas el 177 insuloj (39 loĝataj), dividitaj en tri ĉefajnarkipelagojn. Antaŭe nomata la Amikaj insuloj (Friendly Islands), Tongo nuntempe estas sendependareĝlando en la britaKomunumo de Nacioj.
Kun centro je 20° de suda latitudo kaj 179° de okcidenta longitudo, Tongo havas subtropikan, varman kaj humidanklimaton; la precipitaĵo atingas 2 000 mm ĉiujare. La insuloj Tongo havas amplekson de 747 km² kaj la ĉefurbo estasNukualofo en la insuloTongatapu.
Estas la opinio dearkeologiistoj, ke la unuaj setlantoj venis al Tongo el la insuloj Santa Cruz dum popolmigrado komenciĝanta ĉirkaŭ 3000 a.K. el SudorientaAzio traMikronezio. En Tongo la ĝis nun plej malnovaj trovaĵoj de tiuLapita kulturo estis malkovritaj en formo de karakterizaj keramikaĵoj, datitaj je 800 ĝis 750 a.K. La homoj de tiu kulturo vivis, navigis, komercis, kaj militis inter la insuloj de la nuntempajSamoo,Fiĝioj, kaj Tongo dum mil jaroj, antaŭ ol plua migrado komenciĝis, alMarkizoj kajTahitio kaj sekve al aliaj insuloj de suda Pacifiko. Sur tiu bazoantropologiistoj nomas tiun regionon la lulilo de polinezia kulturo.
En la12-a jarcento tonganoj kaj ilia ĉefulo, laTu'i Tonga, estis konataj en tuta Pacifiko deNiue ĝisTikopia. Kelkaj historiistoj parolas pri "tonga imperio", sed la tiama situacio estas pli bone priskribita kiel reto de marnavigantoj, ĉefuloj kaj aventurantoj. En la15-a jarcento kaj sekve en la17-a jarcento tribaj malpacoj pli kaj pli multe okazis inter la ĉefuloj. Je tiu tempo venis la unuaj kontaktoj kuneŭropanoj: en1616 la nederlandaj esploristojWillem Schouten kajJacob Le Maire, kiuj renkontis tonganon proksime alNiuatoputapu; en1643Abel Tasman, kiu komercis iomete kun la tonganoj; kaj en1773-1777 tri vizitoj deJames Cook. La unuaj kristanaj misiistoj alvenis ĉirkaŭ1800.
La tribaj malpacoj finiĝis per la unuigo de Tongo de1799 ĝis1852 sub Siaosi Taufa'ahau TUPOU (post baptismo George TUPOU la 1-a). De lia edzino devenas nova reĝa linio Tu'i Kanakopulu. En1875, per helpo de misiistino Shirley BAKER, Tongo fariĝis konstituciamonarkio.
Meze de januaro 2022 okazis la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, kaj post kelkaj tagoj oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn kaj rezultojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando.