Tomsko[1][2] respektive en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj sen esperantigoTomsk[3][4] (ruseТомск, en Esperanto naturus formoTomsko, se por tio troveblos eksteraj referencoj) estasurbo enRusio, la ĉefurbo deTomska provinco. La urbo situas en Okcidenta Siberio ĉe la rivero Tom (ruseТомь), 60 kilometrojn de ĝia enfluejo en riveronObo (ruseОбь), kaj sur bordoj de la rivero Uŝajka (ruseУшайка) (enfluaĵo de la rivero Tom).
En la jaro1959 la urbo havis 249 mil loĝantojn, en2005 ĝi havis 512,6 mil loĝantojn kaj estis la 34-e plej granda urbo de Rusio, kaj laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis544 566 loĝantoj sur areo de294,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 848 loĝantoj/km².
La urbo estis fondita en1604. Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro1782. La urbo antaŭe havis la nomon "Tomskij ostrog" (ruseТомский острог, doTomska fortikaĵo).
Kodo deOKATO de la urbo (en la jaro2005) estas 69401. La interurba telefona kodo estas 3822; la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2020). Diferenco de la loka kajmoskva tempoj estas 4 horoj (en la jaro 2005).
Tomska Ŝtata Universitato, fondita en1878, estis la unua en Siberio. Ekde tiam en Tomsko aperis ankaŭ aliaj superaj lernejoj. En2003 pli ol 83 mil tomskanoj (ĉirkaŭ kvinono de la urbanoj!) estis studentoj.
En Tomsko konserviĝis multaj specimenoj de lignaarĥitekturo (ekzemple, en la strato Sovetskaja[5]). Bedaŭrinde, la lignaj konstruaĵoj de jaro al jaro iĝas malpli multaj.
Tomsko havas bonajn sportajn tradiciojn privolejbalo,basketbalo,ŝakoj. En la jaro2005 la lokafutbala teamo "Tom" (Томь) eniris la superan ligon de la rusia ĉampioneco.
La nun funkciantaTomska Esperanto-Klubo estis fondita en Tomsko la19-an de majo1979.[6] La unua prezidanto estisAleksandro Shlafer. Ankaŭ la dua prezidanto,Aleksej Birjulin, estis unu el la 19 fondintoj de la klubo. Tamen la historio de esperanto-movado enTomsk komenciĝis multe pli frue. En marto1908 komenciĝis kursoj en la medicina fakultato deTomska Universitato kaj poste aliaj kursoj en Tomska Teknologia Instituto. En1911 tomskaj esperantistoj partoprenis industrian-agrokulturan ekspozicion en Omsko. Post laUnua mondmilito en Tomsk en domo en la ĉefstrato situis stabejo de Hungaraj militkaptitoj, pri kio atestas memortabulo kun dulingva surskribo (en la rusa kaj Esperanto) sur la domo. Sed en1930-aj jaroj la esperantistoj iĝis viktimoj de persekutoj, tial Esperanto-vivo en Tomsko preskaŭ haltis por pli ol 40 jaroj.
↑La ĝis nun sola esperantlingva atlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbonTomsk en la mapoj 15 kaj 19 - latinlitere, sed ne esperantigite.
↑Same en lajarlibro de UEA sen esperantigo ĉiam nomis la urbonTomsk, ekzemple, en la Jarlibro 1998, p. 261
↑Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 76, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6 (nederlande)