| Tommy Lapid | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Томислав Лампел | ||||
| Naskiĝo | 27-an de decembro1931 (1931-12-27) en Novi Sad, | ||||
| Morto | 1-an de junio2008 (2008-06-01) (76-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kancero | ||||
| Lingvoj | angla • germana • hungara • kroata • hebreavd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Alma mater | Universitato je Tel-Avivo | ||||
| Partio | Ŝanĝo(1999–2006) Partio Liberala Israela | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Dr. Bela Meir Lampel(en) | ||||
| Patrino | Katalin Lampel(mul) | ||||
| Edz(in)o | Shulamit Lapid | ||||
| Infanoj | Jair Lapid, Merav Roth(en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ĵurnalisto televida prezentisto verkisto politikisto opinia ĵurnalisto | ||||
| Aktiva en | Jerusalemovd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Josef "Tommy" Lapid (hebree יוסף "טומי" לפיד; naskiĝisTomislav Lampel; la 27-a de decembro 1931 enNovi Sad, Aŭtonoma ProvincoVojvodino,Regno Jugoslavio ; mortis la 1-a de junio 2008 enTel-Avivo) estis israela politikisto, ĵurnalisto kaj televida prezentisto, membro de la Knesset (1999-2006), prezidanto de la liberal-sekulara partio Ŝinuj kaj Ministro pri Justico kaj Vicĉefministro de Israelo.[1]
Li estis konata pro siajantiklerikalaj vidpunktoj kaj sia batalo por laapartigo de religio kaj ŝtato.[2]
Dum laDua Mondmilito, lia patrujo kaj Vojvodino estis okupitaj deHungario: Tomislav estis deportita kun sia familio al la Budapeŝta Geto. Lia patro poste mortis en koncentrejo, sed Tomi kaj lia patrino sukcesis postvivi: ili estis liberigitaj de sovetiaj soldatoj.
En 1948, Lapid repatriiĝis al Israelo kaj partoprenis en laMilito de Sendependeco. De 1951 ĝis 1955 li estis la redaktoro de ĉiutaga israela gazeto en la hungara lingvo. En 1957 li diplomiĝis ĉe la Jura Fakultato de laUniversitato de Tel-Avivo. Ekde 1955 - korespondanto por la gazeto "Maariv ". De 1974 ĝis 1979 li estis la administra direktoro de la gazeto Maariv. De 1979 ĝis 1983, li estis la Ĝenerala Direktoro de la Israela Elsendada Aŭtoritato. Ĝis 1999, li aktive partoprenis en la populara televida programo "Popolitika".
Lia ĵurnalisma stilo estis influita de la tiama ĉefa ĵurnalistoRudolf Rezső Israel Kasztner, kiu estis murdita en 1957 post polemika proceso. Lapid estis unu el la unuaj, kiuj strebis por la rehabilitado de Kasztner,[3] kaj estis intervjuita por la filmoKilling Kasztner (2008).
Li estis edziĝinta alShulamit Lapid (konata kiel dramisto). Ili havis tri infanojn: filinojn Michal kaj Merav, kaj filonYair Lapid, israelan politikiston kaj iaman ĵurnaliston kaj televidan prezentiston.
Li forte kontraŭis la potencon de la ultraortodoksoj en israela politiko, precipe ekzercatan de la partioj deĤaredo kajŜas.
De februaro 2003 ĝis la disfalo de lakoalicio en decembro 2004, li funkciis kiel israela ministro pri justico kaj vicĉefministro. Kiel aganta ministro pri justico, Lapid kaŭzis koleron en la kabineto per sia kritiko de la israela milita operacioOperacio Ĉielarko en laGazaa Sektoro (Rafah ), ĉar li faris paralelon kun laHolokaŭsto : La bildo de maljuna palestina virino en la rubo de ŝia domo memorigis lin "pri mia avino en la Holokaŭsto. Ne ekzistas pardono por homoj, kiuj traktas maljunan virinon tiamaniere". Ĉi tiu rimarko renkontis koleron de rigoruloj en la reganta partioLikud, inkluzive de ĉefministroAriel Ŝaron.[4]
En 2003, Ŝinui atingis venkegan elekton, iĝante la tria plej granda partio en la Kneset, post laLaborista kajLikud. Ĝi aliĝis al la registaro de Ariel Ŝaron, kio permesis al ĝi disvolvi sian programon por reduktis la influon de la religia establo per kelkaj aparte signifaj mezuroj:
Li estis nomumita Prezidanto de la Kneset-a Komitato pri Eksterlandaj Aferoj kaj Ministro pri Justico (שר המשפטים), sed demisiis de sia partio kiam Ariel Ŝaron pliigis subvenciojn al Haredi -institucioj en decembro 2004 por akiri la subtenon de kelkaj malgrandaj religiaj partioj. Malgraŭ tio, li subtenis Ŝaron en marto 2005 kontraŭ malgrandaj financaj koncedoj, celante eviti fruajn elektojn, kiuj malhelpus laevakuadon de israelaj setlejoj el Gazao.[5]
Lapid malakceptis la deziron de la palestina gvidantoJaser Arafat esti entombigita en LaTempla Monto post sia morto, argumentante ke arabaj teroristoj ne ricevos tiunprivilegion.[6]
En julio 2006, Lapid anstataŭigisShevach Weiss kiel prezidanto de laKonsilio deYad Vashem kaj tenis tiun postenon ĝis sia morto.[7][8] Jozef Lapid estis prezidanto de la Israela Ŝakfederacio.[9]