![]() | Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kunMetroo de Tokio (japane 東京の地下鉄, Tōkjō no ĉikatecu), konsistanta el 2 metroaj sistemoj: "Tokyo Metro" kaj "Toej" |
Tokyo Metro | |||||
---|---|---|---|---|---|
東京地下鉄株式会社 | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
major railway company(en)![]() rail company (Japan)(en) ![]() metroo private railway(en) ![]() ![]() | |||||
Komenco | 1-a de aprilo 2004vd | ||||
Antaŭe | Teito Rapid Transit Authorityvd | ||||
Geografia situo | 35° 41′ 22″ N,139° 41′ 30″ O(mapo)35.689444444139.691666666Koordinatoj:35° 41′ 22″ N,139° 41′ 30″ O(mapo) | ||||
Lando(j) | Japaniovd | ||||
Sidejo | Ueno | ||||
Situo | Tokio | ||||
Posedata de | Ministro pri Financo de Japanio • Tokiovd | ||||
| |||||
Posedatoj | Linio Namboku Linio Hibija Linio Fukutoŝin Linio Hanzomon Linio Tozaj Linio Ĉijoda Linio Marunouĉi Linio Ginza Linio Jurakuĉo ![]() | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | Special company | ||||
Tokyo Metro | |
---|---|
![]() | |
major railway company • metroo • rail company (Japan) • private railway | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Tokio,Japanio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 1927 (kiel "Tokyo Metro" — ekde 2004) |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 203,4 km |
Nombro de linioj | 9 |
Nombro de stacioj | 168 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 6,3 milionoj tage (2010) |
Traklarĝo | 1435 mm (liniojGinza kajMarunouchi), 1067 mm (ceteraj linioj) |
Transportisto | Tokyo Metro Co., Ltd. |
Tokyo Metro (japane 東京メトロ, Tōkjō Metoro, laŭvorte: Tokia Metroo) estasmetroa sistemo en la urboTokio. Ĝi estas unu el du sistemoj (kunToej), el kiuj konsistasMetroo de Tokio. La sistemo "Tokyo Metro" estas la plej intense uzata metroa sistemo en la tuta mondo laŭ la jara trafiko de pasaĝeroj.
La metroa sistemo "Tokyo Metro" estas administrata de la kompanioTokyo Metro Co., Ltd. (東京地下鉄株式会社 [Tōkjō ĉikatecu kabuŝiki gaiŝa]). Tio estasprivata kompanio, kontrolata de la japana registaro kaj de la Tokia urba registaro.
Ĝis la jaro laMetroo de Tokio estis administrata de la kompanioTeito Rapid Transit Authority (帝都高速度交通営団 [Teito kōsokudo kōcū eidan]), konata ankaŭ kiel "Ejdan" (営団 [Eidan]) aŭTRTA. Tamen la1-an de aprilo 2004 granda parto laMetroo de Tokio estis privatigata. La privatigita parto ricevis nomonTokyo Metro Co., Ltd.. La restinta parto estas dua metroa sistemoToej, administrta deTokyo Metropolitan Bureau of Transportation (東京都交通局 [Tōkjōto kōcū kjoku]).
La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj, aparte en Tokyo Metro, dependas de distanco inter stacioj de eniro kaj eliro de pasaĝero. Depende de tiu distanco la vojaĝprezo en Tokyo Metro povas esti 160, 190, 230, 270 aŭ 300 enoj (prezoj en januaro 2013). La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas duono de la ordinara prezo. Infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo, rajtas vojaĝi senpage (akompaninte de plenkreskulo). La kosto, pagita al "Tokyo Metro", validas nur por uzi ĝiajn liniojn. Por vojaĝi per aliaj fervojaj linioj (eĉ per linioj deToej) oni devas pagi aparte.
Pasaĝero povas pagi per du manieroj:
Estas ankaŭ kelkaj specialaj tipoj de biletoj por specialcela uzo.
La sistemo "Tokyo Metro" enhavas 9 liniojn plus unu branĉon (de lalinio Marunouchi). Krom nomon kaj numeron, ĉiu linio havas proprajn simbolajn koloron kaj latinalfabetan literon. Ĉar laMetroo de Tokio iam estis unueca metroa sistemo, la numeroj de la linioj estas miksitaj (laŭ sia ordo) kun numeroj de linioj de la sistemoToej. En la sekva tabelo la linioj estas ordigitaj laŭ dato de malfermo.
Koloro | Marko | N-ro | Nomo de linio | japane | japana prononco | Finstacio | Finstacio | Nombro de stacioj | Longeco | Malfermo | Ŝpuro | Elektra provizo |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
oranĝa | ![]() | 3 | Ginza | 銀座線 | [Ginza-sen] | Ŝibuja | Asakusa | 19 | 14,3 km | 1927 | 1435 mm | 600 voltoj,KK, kontaktrelo |
ruĝa | ![]() | 4 | Marunouchi | 丸ノ内線 | [Marunouĉi-sen] | Ogikubo | Ikebukuro | 28 | 24,2 km | 1954 | ||
![]() | Marunouchi (branĉa) | 丸ノ内線分岐線 | [Maranouĉi-sen bunkisen] | (Nakano-Sakaŭe) | Honanĉo | 4 | 3,2 km | 1962 | ||||
arĝenta | ![]() | 2 | Hibiya | 日比谷線 | [Hibija-sen] | Naka-Meguro | Kita-Senĝu | 21 | 20,3 km | 1961 | 1067 mm | 1500 voltoj,KK, supertraka kontakta lineo |
blueta | ![]() | 5 | Tozaj | 東西線 | [Tōzai-sen] | Nakano | Niŝi-Funabaŝi | 23 | 30,8 km | 1964 | ||
verda | ![]() | 9 | Chiyoda | 千代田線 | [Ĉijoda-sen] | Jojogi-Uehara | Kita-Ajase | 20 | 24,0 km | 1969 | ||
flava | ![]() | 8 | Yūrakuchō | 有楽町線 | [Jūrakuĉō-sen] | Ŭakoŝi | Ŝin-Kiba | 24 | 28,3 km | 1974 | ||
purpura | ![]() | 11 | Hanzōmon | 半蔵門線 | [Hanzōmon-sen] | Ŝibuja | Oŝiage | 14 | 16,8 km | 1978 | ||
akva | ![]() | 7 | Namboku | 南北線 | [Nanboku-sen] | Meguro | Akabane-Iŭabuĉi | 19 | 21,3 km | 1991 | ||
bruna | ![]() | 13 | Fukutoŝin | 副都心線 | [Fukutoŝin-sen] | Ŭakoŝi | Ŝibuja | 16 | 20,2 km | 2008 |