Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:35° 42′ 02″ N139° 42′ 54″ O / 35.70056 °N, 139.71500 °O /35.70056; 139.71500(mapo)
Tokio
japane 東京,angle Tokyo
ĉefurbo kaj gubernio
Blazono
Oficiala nomo: 東京都
LandoJapanio Japanio
InsuloHonŝuo
RegionoKanto
Administra divido23 specialaj kvartaloj,26 urboj,1 distrikto,4 subprefektujoj
Malnova nomoEdo
Parto deTajheja Megalopolo
PartojTokia Urbo,Tokia Prefektujo
SituoTokio
 - koordinatoj35° 42′ 02″ N139° 42′ 54″ O / 35.70056 °N, 139.71500 °O /35.70056; 139.71500(mapo)
Areo2 194,05 km² (219 405 ha)
Loĝantaro14 264 798
 - de metropolo35 676 000
 - 23 (antaŭurboj?)8 653 000
Fondo deEdo en Edo1457
GvidantaroJapanaj gubernioj
GuberniestroYuriko Koike
(ekde 2-a de aŭgusto 2016)
HorzonoGMT (UTC+9)
ISO 3166-2:JPJP-13
ArboGinko
FloroSakuro
BirdoRidmevo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Situo de Tokio enkadre de Japanio
Mapo de la distriktoj de Tokio
Mapo de la distriktoj de Tokio
Mapo de la distriktoj de Tokio
Vikimedia Komunejo: Tokyo
Retpaĝo: www.metro.tokyo.jp
Map

LagubernioTokio (japane 東京 (とうきょう),Tōkyō [tokjo]Pri tiu ĉi sono aŭskulti),urbo en orientaHonŝuo, estas laĉefurbo deJapanio kaj laplej granda urbaaglomeraĵo en la mondo kun 33 750 000 loĝantoj ene de sia urba influo. Ĝi estas parto de laTajheja Megalopolo.

Iom pli ol 14 000 000 homoj loĝas enTokia Metropolo dum cent miloj da aliajkomutas ĉiutage de la ĉirkaŭaj regionoj por labori kaj komerci en Tokio. Tokio estas la ĉefloko depolitiko,ekonomio,kulturo,akademio, lasidejo de la nacia registaro, kaj ankaŭ la oficiala loĝejo de la Japanaimperiestro ekde laMeiĝi-epoko, kaj la ĉefa komerca kajfinanca centro por la tutaOrient-Azio.

Tokio estas malkutima pro tio ke ĝi entenas multe malpliĉielskrapantojn ol aliaj urboj kun sia grandeco, plejparte pro kontraŭtertremaj konstruaj postuloj; anstataŭe, ĝi plejparte konsistas el domturetajapartamentoj kun ses ĝis dek niveloj kaj dense pakitaj familiaj hejmoj. Tokio ankaŭ estas la hejmo de plej kompleksaamasvetursistemo de la mondo, kiu estas fama pro siaj troplenajpinthoroj.

Originale nomitaEdo (japane 江戸 (えど)), la urbo renomiĝis en1868 alTōkyō (Tokyo), kiu signifas simple "orienta ĉefurbo". Ĝis tiam, la oficiala ĉefurbo de Japanio estisKioto (京都 (きょうと)), sed ekde1603 la administracio de laŝogunoj regadis efektive el Edo. Kioto nomiĝis "Saikjo" dum mallonga tempo.

Tokio nokte

Difino de Tokio

En artikolo pri Tokio enJapanlingva Vikipedio,ja:東京 difinas strikte "Tokio".

  1. Granda Tokia Areo (ja:東京圏) - areo inkludas Tokian Metropolon, la guberniojnSajtama,Kanagaŭa kajĈiba
  2. Ĉefurba Areo (ja:首都圏) - Areo inkludas la Pligrandan Tokian Areon, la guberniojnIbaraki,Gunma,Toĉigi kajJamanaŝi
  3. Tokia Metropolo (ja:東京都) - Areo kiungubernio Tokio administris ĝis 1943
  4. Specialaj kvartaloj (ja:特別区) - Areo kiunTokia Urbo administris ĝis 1943
  5. 15 kvartaloj kiuj situas en centro de Tokia Metropolo, oficis de kiam Tokia Urbo fondiĝis

Ekster-Japane, oni uzas ĝin por 1. aŭ 2., en Japanio oni uzas ĝin por 3. 4. aŭ malofte 5. .

Administrado

Tokio havas administran strukturon unikan inter lagubernioj de Japanio. Oficiale nomumita "metropolo" (japane  (),to). Kvankam ĝi ĝenerale aspektas kiel gubernio, laTokia Metropola Registaro (japane 東京都 (とうきょうと),Tōkyōto [tō-kjō-to]) ankaŭ ofertas partajn urbajn funkciojn al la 23 specialaj kvartaloj ene de la koro de Tokio, kun kombinita loĝantaro de 8 134 699 kaj areo de 621,3 km². Aldone al la specialaj kvartaloj, Tokio administras 26 suburbajn urbojn okcidenten kaj nombron da insuloj en laPacifika Oceano. La ĉefaj oficejoj de la Metropola Registaro lokiĝas en la kvartalo ¡Ŝinĝuku.

Laŭ la Loĝantara Censo de 2000, Tokio havas loĝantaron de 12 064 101 kaj areon de 2186,9 km². Tokio estas parto de laGranda Tokia Areo, kiu konsistas el Tokio mem, kaj la ĉirkaŭaj gubernioj deKanagaŭa,Saitama, kajĈiba. La Granda Tokia Areo estas la plej grandametropolo en la mondo kun loĝantaro de 33 418 366.

Historio

Tokio unue konstruiĝis dum1457; la urbo nomiĝisEdo (japane 江戸 (えど)). Laŝoguna reĝimo de Tokugawa establiĝis en1603 kaj Edo iĝis la registara loko (efektiva ĉefurbo). La loĝejo de la imperiestro kaj la formala ĉefurbo restis enKioto; tiu urbo estis la vera ĉefurbo de Japanio ĝis tiam. En Septembro de1868, kiam la ŝogunaro finiĝis,Imperiestro Meiji ordonis ke Edo estu renomita "Tokio", signifanta "Orienta Ĉefurbo". La nova nomo estis intencita emfazi la statuson de Tokio kiel nova ĉefurbo de Japanio, kaj tempe kaj spirite.

Tokio estas ĝenerale akceptita kiel la sola ĉefurbo de Japanio de1869, de kiam la Imperiestro daŭre loĝis tie. Tamen ĉefurbeco neniam laŭleĝe estis transigita al Tokio, konduke al ia demando ĉu Kioto ankoraŭ eble estas la ĉefurbo aŭ la kun-ĉefurbo.

LaGranda Tertremo de Kantō frapis Tokion dum1923, mortigante proksimume 70 000 homojn; amasa rekonstrua plano verkiĝis, sed estis tro multekosta por fari alie ol parte. Malgraŭ tio, la urbo kreskis ĝis la komenco de laDua mondmilito. Dum la milito, Tokio estis fortebombita kaj multo de la urbo ĝis-tere bruliĝis kaj ĝia loĝantaro en1945 estis nur duono de tiu kiu estis en1940.

Post la milito, Tokio okupaciiĝis de kaj regiĝis de laAliancitaj Fortoj.generalo Douglas MacArthur establis la okupacian estrejon en tio kiu nun estas laDai-Ichi Seimei konstruaĵo superrigarda al laImperia Palaco. La Usona ĉeesto en Tokio faris el ĝi gravan komandejon kaj loĝistikejon dum laKorea Milito. Tokio ankoraŭ gastigas nombron da Usonaj militistaj bazoj inkluditaj deYokota Aviada Bazo.

Dum la1950-aj kaj la mez-1960-aj jaroj, Japanio spertis tion kiu larĝe priskribiĝis kiel "ekonomia miraklo", kiu transformis la nacion de milita detruado al la dua ekonomio en la mondo. Dum tiu periodo, laJapana registaro prioritatigis la plibonigon deinfrastrukturo kajfabrikado super sociabonfarto. Rezulte, Japanio ekdominis amplekson de industrioj inklude deŝtalo,ŝipkonstruado,aŭtomobiloj,duonkonduktantoj, kajelektroniko por konsumvaroj. La re-elveno de Tokio de milita traŭmato kompletiĝis ĉe la1964-a Somera Olimpiko, kiu publikigis la urbon sur internacia scenejo kaj monde atentigis pri la "ekonomia miraklo".

Komence de la1970-aj jaroj, Japanaj urboj spertis amasan ondon da etendiĝo dum laborantoj komencis migri dekamparaj regionoj, kaj Tokio estis unu el la plej gravaj ekzemploj. Dum ĝi kreskis en laekonomian bobelon de la malfruaj1980-aj jaroj, Tokio fariĝis unu el la plej dinamikaj urboj surteraj, kun ega amplekso de sociaj kaj ekonomiaj agadoj, nombregajrestoracioj kajkluboj, grava financa distrikto, enorma industria forto, abundo da butikoj kaj mond-klasaj distrejoj. La konstrua prospero de la bobelaj jaroj estis unu el la plej grandaj de monda historio (juĝe de la nivelo de konstruaj elspezoj rilate al la grandeco de la ekonomio), konduke al tio ke Tokio havas nun enorme pli modernan kapitalan provizion de konstruaĵoj ol similaj metropoloj tiel kielLondono kajNovjorko. Kvankam larecesio sekva de krevo de labobela ekonomio dum la fruaj1990-aj jaroj vundis la urbon, Tokio restas la precipa ekonomia centro deOrienta Azio, rivalite nur deHongkongo kajSingapuro.

Je la20-a de marto1995, Tokio fariĝis la fokuso de atento de internaciaj komunikiloj post atako de laAum Shinrikyo kulta terorisma organizaĵo persarina nerva gaso en la Tokiametroo (en la tuneloj sub la politika distrikto de centra Tokio) en kiu 12 homoj estis mortigitaj kaj miloj da homoj efikiĝis (viduSarinan atakon en Tokio).

Geografio

Operurbo de Tokio

Tokia Metropola Registaro apartiĝas en ĉefteraj kaj insulaj regionoj. La ĉeftero lokiĝas nordoriente deTokia Golfo, etendante proksimume 90 km de oriento al okcidento kaj 25 km de nordo al sudo. Ĝi limiĝas jela gubernio Ĉiba oriente kajla gubernio Jamanaŝi okcidente,la gubernio Kanagaŭa sude kajla gubernio Saitama norde. La insuloj komponiĝas al insularojIzuoj kajOgasavaroj, etendante 1 000 km en la Pacifikan Oceanon.

Kvartaloj

Tokia Metropolo havas 23specialajn kvartalojn en areo de 621 kvadrataj kilometroj. Ĉiu kvartalo estas lokamunicipo kun siaj propraj elektitaj urbestro kaj asembleo sed diferencas de ordinara urbo en tio ke la centraj regadaj funkcioj traktiĝas de la Tokia Metropola Registaro. Je la 1-a de Septembro, 2002 la tuta loĝantaro de la 23 kvartaloj estis 8,28 milionoj, kun loĝantara denseco de po 13 333 homoj por kvadrata kilometro.

Kvartaleroj estasHaneda (Ota),Ikebukuro,Yaesu kaj aliaj.

Listo de urboj

Aldone al kvartaloj, la gubernio entenas ordinarajn urbojn kiel tiuj en aliaj gubernioj.Atentu ke la nomoj de la guberniaj urboj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj altransskribado Hepburn, se mankas ekstera referenco por esperantlitera latinigo.

Distriktoj, subgubernioj, urbetoj, kaj vilaĝoj

  • distriktoNishitama
    • Hinohara
    • Hinode
    • Mizuho
    • Okutama

La sekvaj estas urbetoj kaj vilaĝoj sur insuloj.

  • subgubernioHachiōji [Haĉioĵi]
    • Aogashima [Aogaŝima]
    • Hachiōji [Haĉioĵi]
  • subgubernioMiyake
  • subgubernioOgasawara [Ogasaŭara]
    • Ogasawara [Ogasaŭara]
  • subgubernio Oŝimo[1]Ōshima
    • Kozushima [Kozuŝima]
    • Niiŝimo[1]Niiĵima
    • Oŝimo[1]Ōshima
    • Toshima [Toŝima]

Lagoj, montoj, kaj insuloj

La sekvaj lagoj estas en Tokio:

  • lagoOkutama

La sekvaj montoj estas en Tokio:

  • monto Kumotori
  • monto Takao
  • monto Mitake
  • monto Mihara

La sekvaj insuloj estas en Tokio:

  • En Tokio Golfo:
  • En la Ogasawara insuloj:
    • Chichjima
    • Hahajima
    • Kita Iwo Jima
    • Iwo Jima
    • Minami Iwo Jima
    • Minami Torishima (Plej orienta loko en Japanio)
    • Oki no Torishima (Plej suda loko en Japanio)
    • Nishi no Shima

Ekonomio

TuroMode Gakuen Cocoon.

Tokio estas la hejmo de enorma nombro da kompanioj en multaj sektoroj de la nacia kaj la monda ekonomio.

Ĉielarba Turo, kun 634 m estas la plej alta turo en la mondo.
Tokia Borso.
Ginza estas populara vendeja areo en Tokio.
Sidejo deBanko de Japanio enĈuo.
Komerca distrikto Marunuĉi enĈijoda.
Tokio Turo nokte.
Diagonale trairebla stripasejo enŜibuja, konata ankaŭ kiel "laTimes Square de Oriento", altiras multajn turistojn.
filmeto de laDiagonale trairebla stripasejo enŜibuja (2008).

Tokio havas la plej grandan metropolan ekonomion en la mondo. Laŭ studo farita de PricewaterhouseCoopers, laGrandtokia Areo (Tokio–Jokohamo, TJ) de 38 milionoj da personoj havis totalan MEP de 2 bilionoj da usonaj dolaroj en 2012 (laŭAĉetpova egaleco), en la pinto de la listo.

Tokio estas grava internacia financa centro;[2] ĝi estas hejmo de la sidejoj de kelkaj el la plej grandaj investo-bankoj kaj asekurkompanioj de la mondo, kaj estas ankaŭ kerno por transportoj, publikigoj,elektroniko kaj amaskomunikiloj de Japanio. Dum la centrigita kresko de la ekonomio de Japanio post laDua Mondmilito, multaj grandaj firmaoj translokis siajn sidejojn el urboj kielOsako (la historia komerca ĉefurbo) al Tokio, en klopodo por havi avantaĝon de plej bona aliro al la registaro. Tiu tendenco ekmalrapidiĝis pro la pliiĝanta populacikresko en Tokio kaj sekva alta kosto de la loĝado tie.

Tokio estis rangigita de la esplora servoEconomist Intelligence Unit kiel la plej multekosta (plej alta vivokosta indico) urbo en la mondo dum 14 jaroj en epoko kiu finis en 2006, kiam ĝi estis anstataŭita deOslo, kaj poste deParizo.[3][4]

Tokio aperis kiel grava ĉefa internaciafinanca centro (IFC) en la1960-aj jaroj kaj estis priskribita kiel unu el la tri "hegemoniaj centroj" por latutmonda ekonomio, kun Novjorko kaj Londono.[5] En la informo de 2020 de la Indico de Tutmondaj Financaj Centroj, Tokio estis rangigita kiel la kvara plej kompetenta financa centro en la mondo (kun urboj kielNovjorko,Londono,Ŝanghajo,Hongkongo,Singapuro,Pekino,San-Francisko,Ŝenĵeno kajZuriko inter la 10 pintaj), kaj la dua plej kompetenta en Azio (post Ŝanghajo).[6] La japana financa merkato malfermiĝis malrapide en 1984 kaj akcelis sian internaciigon pere de la nomita "Japana Praeksplodo" en 1998.[7] Spite la aperon de Singapuro kaj Hongkongo kiel konkurencaj financaj centroj, la Tokia IFC sukcesis reteni elstaran pozicion en Azio.

La Tokia Borso estas la plej grandaborso en la mondo, kaj la tria plej granda en la mondo laŭmerkata kapitaligo kaj kvara plej granda laŭ interŝanĝo de akcioj. En 1990 je la fino de laJapana prezbobelo, ĝi enhavis pli ol 60% el la tutmonda borsomerkata valoro.[8] Tokio havis 8 460 ha deplugtero en 2003,[9] laŭ la Ministerio de Agrikulturo, Forstado kaj Fiŝkaptejoj, kio metas ĝin la lasta inter la landaj prefektejoj. La agrikultura tero estas koncentrata en Okcidenta Tokio. Pereeblaj varoj kiel legomoj, fruktoj, kaj floroj povas esti taŭge enŝipigitaj kaj senditaj al bazaroj en la orienta parto de la prefektejo.Komacuno kajspinaco estas la plej gravaj legomoj; en 2000, Tokio liveris 32.5% el lakomacuno vendita en ties centra varbazaro.

Kun 36% de sia areo kovrita perarbaro, Tokio havas etendajn zonojn dekriptomerio kaj deJapana cipreso, speciale en la montaraj orientaj komunumoj Akiruno, Ōme, Okutama, Hachiōji, Hinode, kaj Hinohara. Malaltigo en la prezo deligno, pliigo de la produktokostoj, kaj troa malnoviĝo en la arbara populacio rezultis en malpliigo de tiu produktado en Tokio. Krome,poleno, speciale el kriptomerio, estas gravaalergeno por la loĝantaro de najbaraj centroj. LaGolfo de Tokio estis iam grava fonto de fiŝoj. Plej granda parto el la tokia fiŝproduktado venas el eksteraj insuloj, kiel Izu Ōŝima kaj Haĉijō-Jima.Vera bonito, algojnori, kajaji estas inter gravaj oceanproduktoj.[10]

Ankaŭturismo en Tokio estas grava kontribuanto al ĝia ekonomio. En 2006, 4.81 milionoj da eksterlandanoj kaj 420 milionoj da japanoj vizitis Tokion; la ekonomia valoro de tiuj vizitoj totalis 9.4 bilionoj da jenoj laŭ la Tokia Metropola Registaro. Multaj turistoj vizitas la variajn urbocentrojn, vendejajn, kaj distrejajn distriktojn tra la urbaj areoj de laTokiaj specialaj kvartaloj. Kulturaj proponoj inkludas ĉiean japanan pop-kulturon kaj asociajn distriktojn kielŜibuja kajHarajuku, subkulturajn altiraĵojn kiel la animea centroStudio Ghibli, kaj muzeojn kiel laTokio Nacia Muzeo, kiu estas hejmo de 37% el lanaciaj artotrezoroj de Japanio (87/233).

La Bazaro Tojosu en Tokio estas la plej granda pogranda bazaro por fiŝoj kaj marmanĝo en la mondo ekde ĝi malfermiĝis la 11an de Oktobro, 2018.[11] Ĝi estas ankaŭ unu el la plej grandaj pograndaj bazaroj por nutraĵoj ajnatipaj. Ĝi estas en la areo Tojosu de la kvartaloKōtō. La Bazaro Tojosu ege sekvas la tradiciojn de sia antaŭaĵo, laFiŝbazarego de Tsukiji kaj la Fiŝbazarego de Nihonbaŝi, kaj servas al ĉirkaŭ 50 000 aĉetantoj kaj vendistoj ĉiutage. Ĉeestas la bazaron pograndaj, pomalgrandaj vendistojn, aŭkciistoj, kaj publikaj civitanoj, kreante unikan mikrokosmon de organizita ŝajnĥaoso kiu plue energias la urbon kaj estas ĝia manĝoliverejo dum ĉirkaŭ kvar jarcentoj.[12]

Demografio

Laŭ aĝo (2002):

  • Junuloj (0-14): 1,43 millionoj (12%)
  • Laboranta loĝantaro (15-64): 8,5 millionoj (71,4%)
  • Pli aĝa loĝantaro (65+): 1,98 millionoj (16,6%)

Fremda rezida loĝantaro: 327 000 (2001)

Neta loĝantara kreskado: +68 000 (2000 al 2001)

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
200512 576 611
201013 159 388
201513 513 734
201638 140 000
202014 047 594
202214 264 798

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Servoj

Sporto

Tokio estis la unua azia gastiginto de la olimpiaj ludoj, kiam laludoj de 1964 okazis tie. En laludoj de 2020 ĝi ree estos hejmo de la Olimpia vilaĝo. Alia grava konkurso, kiu okazis en Tokio estis la 3-aatletika monda ĉampionumo en 1991. La loka futbalkluboFC Tokio en la jaro 2019 jam 19 jarojn ludas en launua japana ligo.

LaTokia maratono (japane 東京マラソン) estasmaratona konkurso okazigita ĉiujare dum la monato februaro en Tokio. La konkurso apartenas al la rondo de laĉefaj maratonoj de la mondo.

En popola kulturo

Akihabara estas la plej populara areo por ŝatantoj deanimeo,mangao kajvideoludoj (laotakoj).
LaFCG-Konstruaĵo, hejmo de laFuji TV-ĉefsidejo.

Kiel la plej granda loĝantarcentro en Japanio kaj la loko de la plej grandaj dissendantoj kaj studioj de la lando, Tokio estas ofte la scenaro por multajjapanaj filmoj, televidspektakloj, animaciaj serioj (animeo),retkomiksoj,lumromanoj,videoludoj, kaj komiksoj (mangao). En lakaiĝu (monstra filmo) ĝenro, famaĵoj de Tokio estas kutime detruitaj de gigantajmonstroj kiel ekzempleGodzilo kajGamera.

Kelkaj Hollywood-reĝisoroj turnis sin al Tokio kiel fono por filmoj ambientitaj en Japanio. Postmilitaj ekzemploj inkluzivasTokyo Joe,My Geisha,Tokyo Story kaj laJames Bond-filmoYou Only Live Twice; lastatempaj ekzemploj inkluzivasKill Bill,The Fast and the Furious: Tokyo Drift,Lost in Translation,Babel,Inception,The Wolverine andAvengers: Endgame.

Japana romanistoHaruki Murakami bazigis kelkajn el siaj romanoj en Tokio (inkluzive deNorwegian Wood), kaj la unuaj du romanoj deDavid Mitchell (number9dream kajGhostwritten) havis la grandurbon. Nuntempa brita farbistoCarl Randall pasigis 10 jarojn vivante en Tokio kiel artisto, kreante korpon de laboro prezentanta la superplenajn stratojn kajpublikajn spacojn de la grandurbo.[13][14][15][16][17]

Naskiĝintoj

Inklude ankaŭ naskiĝintojn elTokia Urbo kajTokia Prefektujo

Esperantistoj

Kinoreĝisoroj

Mangaverkistoj

Politikistoj

Sciencistoj

Sportistoj

Verkistoj

Tokio kaj Esperanto

LaJapana Esperanto-Instituto (JEI; 日本エスペラント協会 [nihon esuperanto kjokai]) estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, enkvartalo Ŝinĝuku.

SOJO (japane そーよ!) estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj situas en lakvartalo Ŝinĝuku, kvin minutojn for de la Japana Esperanto-Instituto.

Referencoj

  1. 1,01,11,21,31,4La ĝis nun sola esperantlingvaatlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la tri insulonomoj "Oŝimo", "Niiŝimo" kaj "Mijakeŝimo" en la du-paĝa mapo 24. Ne estas eraro ke la finaĵoj-shima kaj-jima en laHepburn-transliterigo ambaŭ reprezentiĝas en la esperantigo per sama vortero "-ŝimo", sed tiel simple estas la dokumentitaj esperantlingvaj nomoj. Lainsulo Toriŝima en la "poŝatlaso" de 1971 ne ricevis apartan nometikedon en la mapo kaj tial en Vikipedio ne aperas per o-finaĵo, krom se oni ankoraŭ trovos kaj ĉi tie notos fidindan ekstervikipedian referencon pri efektiva uzo de la teorie imagebla nomo "Toroŝimo".
  2. "Financial Centres, All shapes and sizes", 13a de Septembro, 2007.
  3. "Top 3 Things to See & Do in Shibuya – Tokyo's Busiest District", 13a de Aprilo, 2017.
  4. "The expenses of Japan", 7a de Julio, 2011.
  5. Sassen, Saskia. (2001)The Global City: New York, London, Tokyo,2‑a eldono, Princeton University Press.ISBN 978-0-691-07063-6.
  6. "The Global Financial Centres Index 28" (PDF). Long Finance. Septembro 2020. Alirita en 4a de Oktobro, 2020.
  7. NBER WORKING PAPER SERIES – JAPAN'S BIG BANG AND THE TRANSFORMATION OF FINANCIAL MARKETS. Arkivita ella originalo je 2a de Junio, 2018. Alirita 11a de Februaro, 2019 .
  8. Tokyo Stock Exchange (25a de Februaro, 2007). Arkivita ella originalo je 27a de Novembro, 2021. Alirita 29a de Oktobro, 2010 .Arkivigite je 2021-11-27 per la retarkivoWayback Machine
  9. ((Horticulture Statistics Team, Production Statistics Division, Statistics and Information Department, Ministry of Agriculture, Forestry and Fisheries)) (15a de Julio, 2003) Statistics on Cultivated Land Area. Arkivita ella originalo je 24a de Junio, 2008. Alirita 18a de Oktobro, 2008 .Arkivigite je 2008-06-24 per la retarkivoWayback Machine
  10. Tokyo Economy - Tokyo Travel Guide. Alirita 23a de Aprilo, 2022 .
  11. Kato, Issei, "As Tokyo's historic Tsukiji market closes, fishmongers mourn", Reuters, 29a de Septembro, 2018.
  12. (2005) “The Fish Market at the Center of the World (Review)”,The Journal of Japanese Studies 31 (2),p. 428–431.doi:10.1353/jjs.2005.0044. 143762239. 
  13. BBC World Service: World Update. 'Carl Randall – Painting the faces in Japan's crowded cities'., 2016, http://www.bbc.co.uk/programmes/p03mt7rn, retrieved December 21, 2016 
  14. 'Painting the faces in Japan's crowded cities'., 2016, https://www.bbc.co.uk/news/entertainment-arts-35841387, retrieved July 21, 2018 
  15. 'Tokyo Portraits by Carl Randall'., The Daiwa Anglo Japanese Foundation, London, 2014, http://www.dajf.org.uk/exhibitions/tokyo-portraits-by-carl-randall-2, retrieved December 21, 2016 
  16. 'The BP Portrait Awards 2013'., The National Portrait Gallery, London, 2012, https://www.npg.org.uk/whatson/exhibitions/2013/bp-portrait-award-2013/, retrieved December 21, 2016 
  17. 'Japan Portraits'., Carl Randall – artist website, 2016, http://www.carlrandall.com/japan-portraits, retrieved December 21, 2016 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Panorama vido de la urbocentro je marto 2011
Panorama vido de la urbocentro je marto 2011
Panorama vido de la urbo vidanta de la pinto de Tokyo Sky Tree je 2015
Panorama vido de la urbo vidanta de la pinto de Tokyo Sky Tree je 2015


v  d  r
Japanio日本 (Nihon) – (J)
Gubernioj (都道府県, todófuken) kaj iliaj ĉefurboj
Gubernio Aiĉi (Nagojo)Gubernio Akita (Akita)Gubernio Aomori (Aomori)Gubernio Ĉiba (Ĉiba)Gubernio Ehime (Macujama)Gubernio Fukui (Fukui)Gubernio Fukuoka (Fukuoka)Gubernio Fukuŝima (Fukuŝima)Gubernio Gifu (Gifu)Gubernio Gunma (Maebaŝi)Gubernio Hiroŝima (Hiroŝimo)Gubernio Hokajdo (Sapporo)Gubernio Hjogo (Kobeo)Gubernio Ibaraki (Mito)Gubernio Iŝikaŭa (Kanazaŭa)Gubernio Iŭate (Morioka)Gubernio Jamagata (Jamagata)Gubernio Jamaguĉi (Jamaguĉi)Gubernio Jamanaŝi (Kofu)Gubernio Kagaŭa (Takamacu)Gubernio Kagoŝima (Kagoŝima)Gubernio Kanagaŭa (Jokohama)Gubernio Kioto (Kioto)Gubernio Koĉi (Koĉi)Gubernio Kumamoto (Kumamoto)Gubernio Mie (Tsu)Gubernio Mijagi (Sendajo)Gubernio Mijazaki (Mijazaki)Gubernio Nagano (Nagano)Gubernio Nagasaki (Nagasako)Gubernio Nara (Nara)Gubernio Niigata (Niigata)Gubernio Oita (Oita)Gubernio Okajama (Okajama)Gubernio Okinavo (Naha)Gubernio Osaka (Osako)Gubernio Saga (Saga)Gubernio Saitama (Saitama)Gubernio Ŝiga (Ocu)Gubernio Ŝimane (Matsue)Gubernio Ŝizuoka (Ŝizuoka)Gubernio Toĉigi (Utsunomija)Gubernio Tokuŝima (Tokuŝima)Gubernio Tokio (Ŝinĝuku)Gubernio Tottori (Tottori)Gubernio Tojama (Tojama)Gubernio Ŭakajama (Ŭakajama)
Flago de Japanio
Japanaj regionoj (地方, ĉihó)
Flago de JapanioGubernioj de JapanioFlago de Japanio
Ajĉi |Akita |Aomori |Chiba [Ĉiba] |Ehime |Fukui |Fukuoka |Fukuŝimo |Gifu |Gunma |Hiroŝimo |Hjogo |Hokajdo |Ibaraki |Iŝikaŭa |Iŭate |Jamagata |Yamaguchi [Jamaguĉi] |Yamanashi [Jamanaŝi] |Kagaŭa |Kagoŝimo |Kanagavo |Koĉo |Kumamoto |Kioto |Mie |Mijagi |Mijazaki |Nagano |Nagasako |Nara |Niigata |Oita |Okajama |Okinavo |Osako |Saga |Saitama [Sajtama] |Ŝiga |Ŝimane |Ŝizuoko |Toĉigi |Tokio |Tokuŝimo |Tottori |Tojama |Vakajamo
v  d  r
Plej grandaj urboj laŭ loĝantaro
v  d  r
Aziajĉefurboj
Azio
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tokio&oldid=9300621"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp