Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tōhoku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elTohoku)
Tōhoku
Regiono
 
Estas
regiono de Japanio,sesopo,sepopo[+]

LandoJapanio

- koordinatoj39° N,141° O(mapo)38.9140.67Koordinatoj:39° N,141° O(mapo)
Akvokolektejo66 889,55km² (6 688 955ha)[+]
Areo66 889,55km² (6 688 955ha)[+]

Loĝantaro9 335 636[+](1-a de oktobro 2010)
Denseco139,57 loĝ./km²[+][+]
HorzonoNorma Horzono de Japanio[+]

Tōhoku (Tero)
Tōhoku (Tero)

Tōhoku (Japanio)
Tōhoku (Japanio)
DEC

Map
Tōhoku
Vikimedia Komunejo:  Tōhoku region[+]
vdr
la regiono Tohoku en Japanio

TohokuTōhoku (japane 東北地方 [Tōhoku-ĉihō], laŭvorte: "nord-oriento") estas regiono deJapanio, kiu kovras la nordan parton de la insuloHonŝuo, la plej granda japania insulo. La plej norda pinto de la regiono proksimas al la pli norda insuloHokajdo. La regiono estas relative maldense loĝata, kaj estas malmultaj urbegoj. En la montoj ekzistas multaj varmegaj naturaj akvofontoj. La marbordo estas ĉefe roka kaj klifa. Historie en la regiono vivis la etnoezoj.

La 11-an de marto 2011 laĝis nun plej forta tertremo en la historio de Japanio kaj sekvacunamo detruis grandan parton de la marborda areo en la nordoriento de la regiono.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La regiono Tohoku situas en la nordo de la insuloHonŝuo. La okcidenta parto situas borde de laJapana Maro, la orienta parto borde de laPacifika Oceano. La regiono montaras, ekzemple ĉe laŌu montaro, aparte ties meza parto. Ĉe la marbordo ekzistas pluraj ebenaĵoj en kiuj situas la plej gravaj regionaj urboj.

La klimato diferencas inter okcidento kaj oriento: en la oriento ĝi relative mildas, dum okcidente pli malvarmas kaj en vintroj forte neĝas.

Gubernioj

[redakti |redakti fonton]

La regiono konsistas el sesgubernioj, kiuj kune kovras areon de66 889,55 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de la 1-a de februaro2011 havis9,3 milionojn da loĝantoj.

  1. Akita
  2. Aomori
  3. Fukuŝima
  4. Iŭate
  5. Mijagi
  6. Jamagata

La plej granda urbo de Tohoku estasSendajo, la ĉefurbo de lagubernio Mijagi.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

La teritorio estas utiligata precipe agrikulture. Ĉefaj produktoj estasrizo kaj fruktoj. Ankaŭ lafiŝkaptado estas grava ekonomia branĉo.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Matsuŝima (klarigon vidu tekste)

La plej konata vidindaĵo estas la "pinaj insuloj" proksime de la urbetoMatsuŝima, dudek du kilometrojn nordoriente de Sendajo, laŭ multaj japanoj unu el la tri plej belaj pejzaĝoj de Japanio. Konsekvence tiu parto de la regiono estas multe frekventata de turistoj.


v  d  r
Japanio日本 (Nihon) – (J)
Gubernioj (都道府県, todófuken) kaj iliaj ĉefurboj
Gubernio Aiĉi (Nagojo)Gubernio Akita (Akita)Gubernio Aomori (Aomori)Gubernio Ĉiba (Ĉiba)Gubernio Ehime (Macujama)Gubernio Fukui (Fukui)Gubernio Fukuoka (Fukuoka)Gubernio Fukuŝima (Fukuŝima)Gubernio Gifu (Gifu)Gubernio Gunma (Maebaŝi)Gubernio Hiroŝima (Hiroŝimo)Gubernio Hokajdo (Sapporo)Gubernio Hjogo (Kobeo)Gubernio Ibaraki (Mito)Gubernio Iŝikaŭa (Kanazaŭa)Gubernio Iŭate (Morioka)Gubernio Jamagata (Jamagata)Gubernio Jamaguĉi (Jamaguĉi)Gubernio Jamanaŝi (Kofu)Gubernio Kagaŭa (Takamacu)Gubernio Kagoŝima (Kagoŝima)Gubernio Kanagaŭa (Jokohama)Gubernio Kioto (Kioto)Gubernio Koĉi (Koĉi)Gubernio Kumamoto (Kumamoto)Gubernio Mie (Tsu)Gubernio Mijagi (Sendajo)Gubernio Mijazaki (Mijazaki)Gubernio Nagano (Nagano)Gubernio Nagasaki (Nagasako)Gubernio Nara (Nara)Gubernio Niigata (Niigata)Gubernio Oita (Oita)Gubernio Okajama (Okajama)Gubernio Okinavo (Naha)Gubernio Osaka (Osako)Gubernio Saga (Saga)Gubernio Saitama (Saitama)Gubernio Ŝiga (Ocu)Gubernio Ŝimane (Matsue)Gubernio Ŝizuoka (Ŝizuoka)Gubernio Toĉigi (Utsunomija)Gubernio Tokuŝima (Tokuŝima)Gubernio Tokio (Ŝinĝuku)Gubernio Tottori (Tottori)Gubernio Tojama (Tojama)Gubernio Ŭakajama (Ŭakajama)
Flago de Japanio
Japanaj regionoj (地方, ĉihó)
Ĝermo pri Japanio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priJapanio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tōhoku&oldid=9017182"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp