Toei | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
metroo transporta reto ![]() | |||||
Komenco | 4-a de decembro 1960vd | ||||
Geografia situo | 35° 41′ 22″ N,139° 41′ 30″ O(mapo)35.689444444139.691666666Koordinatoj:35° 41′ 22″ N,139° 41′ 30″ O(mapo) | ||||
Lando(j) | Japaniovd | ||||
Situo | Tokio | ||||
Posedata de | Tokyo Metropolitan Governmentvd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo Toej | |
---|---|
![]() | |
metroo • transporta reto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Tokio,Japanio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 1960 (kiel "Toej" — ekde 2004?) |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 121,5 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de stacioj | 106 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 2,3 milionoj tage (2010) |
Transportisto | Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation |
Metroo Toei aŭMetroo Toej (japane 都営地下鉄, Toei ĉikatecu) estasmetroa sistemo en la urboTokio. Ĝi estas unu el du sistemoj (kunTokyo Metro), el kiuj konsistasMetroo de Tokio. La vorto "Toej" (都営 [Toei]) signifas "administrantan de la urba registaro".
La metroa sistemo "Toej" estas administrata de la organizaĵoTokyo Metropolitan Bureau of Transportation (東京都交通局 Tōkjō-to Kōcū-kjoku), tio estas transporta oficejo de la urboTokio. Ĝi administras publikan transporton de Tokio.
La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj, aparte en Tokyo Metro, dependas de distanco inter stacioj de eniro kaj eliro de pasaĝero. Depende de tiu distanco la vojaĝprezo en Tokyo Metro povas preni kelkajn valorojn ekde 170 ĝis 410 enoj (prezoj en januaro 2013). La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas ĉirkaŭ duono de la ordinara prezo. Infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo, rajtas vojaĝi senpage (akompaninte de plenkreskulo). La kosto, pagita al "Metroo Toej", validas nur por uzi ĝian linion. Por vojaĝi per aliaj fervojaj linioj (eĉ per linioj deTokyo Metro) oni devas pagi aparte.
Pasaĝero povas pagi per du manieroj, same kiel enTokyo Metro (vidupag-sistemon en Tokyo Metro por detaloj):
La sistemo "Metroo Toej" enhavas 4 liniojn. Krom nomon kaj numeron, ĉiu linio havas proprajn simbolajn koloron kaj latinalfabetan literon. Ĉar lametroo de Tokio iam estis unueca metroa sistemo, la numeroj de la linioj estas miksitaj (laŭ sia ordo) kun numeroj de linioj de la sistemoTokyo Metro. La elektra provizo de ĉiuj linioj estas 1500-voltasupertraka kontakta lineo. En la sekva tabelo la linioj estas ordigitaj laŭ dato de malfermo.
Koloro | Marko | N-ro | Nomo de linio | japane | prononco | Fina stacio | Fina stacio | Nombro de stacioj | Longeco | Falfermo | Larĝo de trako |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
roza | ![]() | 1 | Asakusa | 浅草線 | [Asakusa-sen] | Niŝi-Magome | Oŝiage | 20 | 18,3 km | 1960 | 1435 mm |
blua | ![]() | 6 | Mita | 三田線 | [Mita-sen] | Meguro | Niŝi-Takaŝimadajra | 27 | 26,5 km | 1968 | 1067 mm |
foli-verda | ![]() | 10 | Ŝinĝuku | 新宿線 | [Ŝinĝuku-sen] | Ŝinĝuku | Moto-Jaŭata | 21 | 23,5 km | 1978 | 1372 mm |
rubena | ![]() | 12 | Oedo | 大江戸線 | [Ooedo-sen] | Hikarigaoka | (ronda vojo) | 38 | 40,7 km | 1991 | 1435 mm |