Titanio enhavas egalparte glacion kaj rokon; ĝin verŝajne konsistigas rokakerno kaj glaciamantelo, apartigitaj de tavolo da likvaakvo.
La titania surfaco, sufiĉe malhela kaj ruĝeta, ŝajnas esti travivinta kaj meteorfalojn kaj enan geologian aktivon. Ĝin trakovras krateroj maksimume 326-kilometrojn grandaj, sed la kraterdenso malplias tiun de la plej ekstera urana luno,Oberono. Titanjo verŝajne spertis rekreadon de sia surfaco pro geologiaj fenomenoj, kio malaperigis la plej antikvajn kraterojn.
La titanian surfacon traboras aro da grandegaj kanjonoj, estigitaj de la pligrandiĝo de ĝia kerno dum la lasta parto de la evoluo de la luno.
Spektroskopiaj esploroj perinfraruĝa radiado malkovrigis la ekziston dekarbona dioksido sur la surfaco de Titanio, kio opiniigas, ke la luno povus posedi maldensan karbondioksidan atmosferon. Mezuroj kondukitaj dum lakaŝado de stelo fare de Titanio kalkulebligis, ke la eventuala atmosfera premo devas esti malpli alta ol 10-20 nanobaroj.
La sistemo de Urano estis ĝis nun vizitita nur de la usona kosmoesploriloVoyager 2, dumjanuaro1986; Titanio estis multfoje fotita, kaj ni hodiaŭ posedas mapon de 40% el ĝia surfaco.