Tirinto aŭTirinzo (Antikva greka: Τίρυνς;Moderna greka: Τίρυνθα) estasMikencivilizaarkeologia loko enArgolando enPeloponezo, kelkajn kilometrojn norde deNafplio.
Tirinto estis monteta fortikaĵo okupita ekde antaŭ sep mil jaroj, el antaŭ la komenco de laBronzepoko. Ĝi atingis sian pinton inter 1400 kaj 1200 a.K., kiam ĝi estis unu el plej gravaj centroj de la Mikena mondo, kaj en partikularo enArgolando. Ties plej elstaraj trajtoj estas la palaco, ties ciklopecaj tuneloj kaj ĉefe ties muregoj, kiuj donis al la urbo tieshomeran epiteton "povmuregigita Tirinto". En antikvaj epokoj, la urbo estis ligita al la mitoj ĉirkaŭHeraklo, kaj kelkaj fontoj citis ĝin kiel ties naskoloko.[1]
La famamegaro de la palaco de Tirinto havas grandan akceptejon, ĉefan ĉambron kiu havis tronon ĉe la dekstra muro kaj centran kernon bordita de kvarMinoa-stilaj lignaj kolonoj kiuj utilis kiel teniloj por la tegmento. Du el la tri muroj el la megaro estis aligitaj al laarkaika templo deHera.
La loko dekadencis fine de laMikena periodo, kaj estis komplete senhoma ĉe la tempo kiamPaŭzanio vizitis ĝin en la 2a jarcento. Tiu loko estis elfosita deHeinrich Schliemann en 1884-1885, kaj estis celo de pliiĝantaj elfosaĵoj fare de laGermana Arkeologia Instituto de Ateno kaj de laUniversitato de Hajdelbergo. En 1300 a.K. lacitadelo kaj malsupra urbo havis loĝantaron de 10,000 personoj kovrante 20-25 hektarojn. Spite la detruon de la palaco en 1200 a.K. la urba loĝantaro pluigis la pliigon kaj ĉirkaŭ 1150 a.K.estis ĉirkaŭ 15,000 loĝantoj.[2][3][4]
Tirinto estis agnoskita kielMonda heredaĵo de Unesko en 1999.