Tiramisuo (itale:tiramisù) estasitaladeserto, kiu ne nur en Italio estas tre aprezata. La nomo laŭvorte signifas:Tiru min supren., kio proksimume volas diriKuraĝigu min.,Gajigu min.. Tial oni ofte donas tiramisuon al resaniĝantoj, por refortiĝi kaj resaniĝi.
La plej karakterizaj elementoj de la tiramisugusto estas en la kombinaĵo demaskarpono, kafo kajalkoholaĵo.
Tiramisuo konsistas el diversaj tavoloj. Malsupre estassavojajbiskvitoj. Ĉi tiuj biskvitoj estas saturitaj per tre malvarmiĝintakafo kaj aspergitaj per alkoholaĵo.
La tavolo sur la biskvitoj konsistas el miksaĵo demaskarpono kajzabajono. Zabajono estaskustardo el ovoflavaĵo, sukero kaj alkoholaĵo kaj estas uzata en diversaj aliaj italaj desertoj.La tavoloj povas esti alternataj, tiel ke la pudingo fariĝas pli alta.
La tuto estas kovrita per kribrita kaj disŝutitakakaopulvoro.
Same kielbavaraĵo tiramisu enhavas krudajn ovojn, kiuj en kelkaj landoj povas esti infektitaj per lasalmonelobakterio.