Elizabeth Stamatina "Tina" FEY - prononco laŭsistemo IFA [feɪ) (naskita la 18-an de majo1970 en Upper Darby,Pensilvanio) estas usonaaktorino,komikistino,scenaristo,produktoro kajverkistino.
Gajninto de naŭ premiojEmmy, du premiojOra Globo kaj kvin premioj deScreen Actors Guild.
En aŭtuno2008, ŝi ankaŭ akiris atenton pro siajSarah Palin-parodioj en la usonajamaskomunikilaro.
Alie, ŝi fariĝis konata de sia laboro kun kaj en la televidserio30 Roko,situacia komedio loze bazita sur ŝiaj travivaĵoj enSaturday Night Live[1][2].
En 2015, la komediserioUnbreakable Kimmy Schmidt premieris ĉeNetflix. La serio estis verkita kaj produktita fare de Tina Fey kaj Robert Carlock, kaj en sezono 2 Tina Fey ankaŭ rolis kiel laprotagonisto lapsikiatro de Kimmy Schmidt Andrea Bayden.
- A Haunting in Venice (2023)
- Soul (2020)
- Whiskey Tango Foxtrot (2016)
- Anchorman: The Legend Continues (2013)
- Megamind (2010)
- Date Night (2010)
- Baby Mama (2008)
- Ponyojapane 崖の上のポニョ (2008)
- The Hot Chick (2002)