Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Times New Roman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TiparoTimes New Roman

Times New Roman, en Esperanto ankaŭTajmzo, estas klasikfamilia (serifa)tipara familio, kiun dizajnis en la jaro 1931ª Stanley Morison kaj Victor Lardent por la londona gazeto "The Times". (La precisa historio estas pridisputata.)

La gazetoTimes komisiis al la firmaoj "TheMonotype Corporation" kaj "Linotype & Machinery, Ltd." produkti la matricojn kaj permesis al ili uzi la tiparon same (post unu jaro). Nuntempe ambaŭ asertas esti la laŭleĝa kreinto.

Nuntempe Tajmzo estas unu de la plej konataj tiparoj, pro ĝiaj komputilaj versioj:Times Roman fare de Linotype kajTimes New Roman fare de Monotype.Adobe enkonstruis la tiparon «Times Roman» en laPostScript-interpretilon.Microsoft liveras version bazitan sur Monotype kun siajoperaciumoj, dumApple uzas Linotype.

Uniksecaj sistemoj ofte enhavasNimbus Roman No9 L, liberan varianton de «Times Roman».

Pri la epitetoRoman

[redakti |redakti fonton]

La epitetoRomanangle rilate al tiparo signifas «klasikstila» — do, tiparon rektan, maloblikvan — kontraste alkursivo,Italic typeangle. Evidente, tio ĝuste karakterizas nur la ĉefan fasonon; la nomo de la kursivatipara fasono, entenata de tiu tipara familio:Times NewRoman Italic, estas memkontraŭdira.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Times_New_Roman&oldid=8756256"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp