Time Bandits | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Time Bandits |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 16 jul. 1981 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, fantasta filmo, aventura filmo, komedia filmo, time-travel film |
Kameraado | Peter Biziou |
Reĝisoro(j) | Terry Gilliam • Michael Palin • John Cleese • Sean Connery • Shelley Duvall • Katherine Helmond • Ian Holm • Ralph Richardson • Peter Vaughan • David Warner |
Produktisto(j) | Terry Gilliam |
Scenaro | Michael Palin • Terry Gilliam |
Filmita en | Maroko |
Loko de rakonto | Atlantiko • Antikva Grekio • Anglio |
Muziko de | Michael Moran |
Rolantoj | John Cleese • Sean Connery • Shelley Duvall • Katherine Helmond • Ian Holm • Ralph Richardson • Peter Vaughan • David Warner • Kenny Baker • Michael Palin • Jim Broadbent • Craig Warnock • David Daker • Charles McKeown • David Leland • David Rappaport • Derek Deadman • Derrick O'Connor • Frances de la Tour • Jack Purvis • Neil McCarthy • Terence Bayler • Tony Jay • Roger Frost • Preston Lockwood • Winston Dennis |
Produktinta firmao | HandMade Films Janus Films |
IMDb | |
Time Bandits (Tempobanditoj) estas britafilmo de1981 reĝisorita deTerry Gilliam, eks-membro deMonty Python, kunJohn Cleese,Sean Connery,Shelley Duvall, Katherine Helmond, Ian Holm, Michael Palin, Craig Warnock, David Rappaport, David Warner kajRalph Richardson.
La filmo estas konsiderataKulta filmo, kaj klasikaĵo kaj de la genro kaj de la filmaro de Gilliam. Li aludis la filmon kiel la unuan en "trilogio de la imagopovo", formita ankaŭ perBrazil (1985) kajThe Adventures of Baron Munchausen (1988).[1] La tri filmoj havas komunan temon, nome la lukto por la imagopovo kaj la libereco de pensaro en mondo kiu opozicias al tiaj ideoj. Krome, la temaron oni prezentas tra la rigardo de la protagonistoj de la menciitaj filmoj, el infano (Time Bandits) tra plenkreskulo (Brazil) kaj finfine per tiu de maljunulo (The Adventures of Baron Munchausen).[2]
Kevin estas infano kun granda imagopovo, kiu legas nokte en sia ĉambro, kiu kaŝas nekredeblan portalon, kiu funkcias kiel tempotunelo, kaj tra ĝi alvenas bunta grupo de nanoj kiuj fuĝas el sia posedanto, la Suprema Ento. La nanoj fuĝas ekde la epoko de la 7 tagoj dum kiuj okazis lamondokreado, en kiu ili partoprenis kreante la arbojn. Post tio la grupo ŝtelis al la Suprema Ento la mapon kiu detaligas la diversajn tempotunelojn, kaj fuĝas el sia "ĉefo" ekde tiam, dum ili ŝtelas ĉiajn ajnrelikvojn kajriĉaĵojn.
Kevin sekvas la ribeleman grupon kaj falas kun ili en unu de la tempotruojn, pro kio startas por li vivo de aventuroj tra la tempo: unue ili konas la figuron deNapoleono Bonaparte dum la batalo de la ponto deArcole, poste tiun deRobin Hood dum laMezepoko kaj la reĝonAgamemno dummitaAntikveco. Veturinte kaj droninte kun laRMS Titanic en1912, ili estis trompitaj de lanemezo de la Suprema Ento, Malico, kaj portitaj al la Epoko de la Legendoj kaj al la Fortikaĵo de la Fina Malhelo, en kiu ili devos lukti por la kontrolo de la mapo kaj la savo de la Universo.