The page has not been checked
Tiksotropeco estas tiu propreco de kelkajneneŭtonaj fluidoj, kiuj montras tempodependan ŝanĝiĝon en la viskozeco, se la konstantaŝera ŝarĝado ŝanĝiĝas. La nocio estas ligita alHerbert Freundlich.
Kelkajmieloj montras tiksotropecon, ekz. la erikeja kaj manuka mielo. Ĉe tiuj la viskozeco ŝanĝiĝas dum kirlado kaj la originala viskozeco reaperas post ioma ripoza.
Oni nomas la malonreopeksio, pri kiu okupiĝasreologio.
Oni ĉiujare - eĉ plurfoje en jaro - montras la miraklon de Sankta Januarius (San Gennaro) en la Katedralo de napolo. Tiam solida sango de Januarius (en glaseto) iĝas likva.
Oni reproduktis tiun (ĉ. 1991) fenomenon per kreo de tiksotropa materialo el fera klorido, kalcia karbonato (kreto), natria klorido. Tiu traktita miksaĵo iĝis solida post unu horo kaj estas fluidebla per milda ŝutado.
Dum la religia ceremonio oni kelkfoje turnas la relikvujon.