Tifoida (aŭ tifforma) febro estas epidemia malsano, kiu trafas pleje 15- ĝis 30-jarulojn; malpli ofte 1-ĝis 1 5-jarulojn. Post la 30-a jaro ĝi grade maloftiĝas. Postinkubacio aperas invadajsimptomoj:senapetiteco, intensasoifo,muskolaj kajkapdoloroj,lakso, kelkfoje mallakso,vertiĝoj (kapturnoj),sendormeco, laciĝo ktp. Sekvas kontinuafebro (39-40°C), daŭranta 2 aŭ 3semajnojn.Stuporo,malvigleco,surdeco, kiuj karakterizas la staton de la paciento, dependas pli de la intenseco de la toksiĝo ol de la febro mem. La lakso estas la plej konstanta intesta simptomo, kiu daŭras ofte ĝis la senfebriĝo.Meteorismo (abdomenaŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj), pligrandiĝo de lahepato kajlieno,bronkito kaj relative malrapidapulso estas aliaj simptomoj de tiumalsano, kiu ordinare evoluas dum 20-30 tagoj. La senfebriĝo ĝenerale okazas grade, kaj lapaciento resaniĝas post 3- ĝis 8-semajnakonvalesko. La komplikaĵoj ne maloftas, kaj povas trafi iun ajn organon.Akcidentoj kiel interna sangelfluo kaj intesta perforado kun peritoneito, kiuj povas okazi en la kuro de la tifoida febro, estas tre gravaj kaj ofte kondukas al morto. La prognozo dependas de la antaŭa sanstato de la paciento, de ties reagokapablo kaj speciale de la aplikata kuracado.