Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25°C kaj 100 kPa)
Tiazolo estas organika heterocikla kombinaĵo kiu enhavassulfuron kajnitrogenon. Ĝi estas la baza strukturo kaj rilatas al granda familio da derivaĵoj. Ĝi estas palflava likvaĵo kunpiridinosimila odoro kaj ĝia ringo estas komponanto de pluraj naturproduktoj inter iliVitamino B1.
Tiazoloj estas membroj de laazolaj familio, heterociklaj kombinaĵoj kiuj inkluzivas laimidazolojn kajoksazolojn. Tiazolo ankaŭ povas konsideriĝi kiel funkcia grupo.Oksazoloj estas komponaĵoj kunrilataj kie la sulfuro anstataŭis la oksigenon. Tiazoloj estas strukture similaj al imidazoloj, kie la sulfuro de la tiazolo estis anstataŭita de nitrogeno. Tiazolaj ringoj estas plataj kaj aromataj strukturoj.
Tiazoloj troviĝas en varieco da specialigitaj produktoj, ofte fanditaj kun benzenaj derivaĵoj, la tiam konatajbenzotiazoloj. Krom la Vitamino B1, la tiazola ringo troviĝas en laepotilono. Aliaj gravaj tiazolaj derivaĵoj estas labenzotiazoloj, ekzemple la kemialuciferino de lalampiro. Kvankam tiazoloj estas bone reprezentataj en biomolekuloj, laoksazoloj ne. Ĝi estas nature trovata enpeptidoj kaj uzata en la disvolvo de peptidomimetikoj, aŭ molekuloj kiu imitas la funkcion kaj strukturon de la peptidoj.
Komercaj signifoplenaj tiazoloj inkludas ĉefe tinkturojn kaj fungicidojn.Trifluzamido',triciklazolo kajtiabendazolo estas komercitaj por kontrolo de pluraj agrikulturaj pestoj. Alia vaste uzata tiazola derivaĵo estas lane-steroida antiinflama drogo konata kiel Meliksicamo.
Sintezo de Robert Robinson (1886-1975) kaj Siegmund Gabriel (1851-1924)[3], kiuj priskribis ĝin en 1909 kaj 1910 respektive[4][5] La reakcio okazas inter 2-acilamino-ketonoj en acida medio en ĉeesto defosfora kvinsulfido:
Sintezo de Tiazolo ekde laReakcioj de Robinsono kaj Gabrielo.
Sintezo de Ian Morris Heilbron (1886-1959) kaj Alan Hugh Cook (1922-2004). Estas reakcio inter α-aminonitriloj kajkarbona dusilfido por estigi la 5-amino-2-merkapto-tiazolojn.
Sintezo de Tiazolo ekde laSintezo de Heilbron-Cook.
Reakcio de Richard Herz (1867-1936): Estas kemia konvertigo de anilina derivaĵo al salo de Hertz kundusulfura klorido sekvata per hidrolizo de la salo de Herz al la korespondanatria tiolato: