Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Tiaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LapapoInocento la 3-a (1198-1216) kun frutempa papa tiaro. Fresko en la klostro Sacro Speco, ĉ. la jaro1219.

Tiaro (el lapersa تارهtara, adaptita malnovgreke kiel τιάρα, de kie pruntita enLatinon kieltiara) estas formo dekrono. Fakte ekzistas du tipoj de kronoj, por kiuj taŭgas tiu vorto.

Tradicie, la vorto "tiaro" aludas al alta krono : ĝi ofte havis la formon de cilindro, kiu mallarĝiĝis je sia pinto. Ĝi cetere estis farita el teksaĵo aŭledo kaj kutime estis riĉe ornamita. Tia ĉapelo estis precipe uzita de la reĝoj kaj imperiestroj de kelkaj antikvaj popoloj deMezopotamio. Laasirianoj kutimis aldoni du virbovajn kornojn al la tiaro kiel dekoracio kaj simbolo de potenco. Lapersa tiaro iom pli similis al stumpigita konuso, sen kornoj aŭ plumoj sed kun pli multaj juveloj.

Ĝi poste famiĝis kiel la tradicia ĉapelo de lapapoj. (viduPapa tiaro)

Virinaj tiaroj

[redakti |redakti fonton]
Reĝino Aleksandra, regantinoangla, (kun la krono) kaj ŝiaj filinoj kun tiaroj: princino Viktoria Aleksandra (dekstre) kaj princino Luisa (maldekstre)

Nuntempe la tiaro ĉe virinoj estas solenadiademo, ofte metala kaj ornamita per multekostaj ŝtonoj.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Tiaro&oldid=9082133"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp