Thomas Reid | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Thomas Reid | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo1710 (1710-04-26) en Strachan | ||||
Morto | 7-an de oktobro1796 (1796-10-07) (86-jaraĝa) en Glasgovo | ||||
Religio | protestantismovd | ||||
Lingvoj | anglavd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Aberdeen![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Lewis Reid(en)![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo verkisto matematikisto bibliotekisto universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Metafiziko kajetiko![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | An Inquiry into the Human Mind: on the Principles of Common Sense ❦ Essays on the Intellectual Powers of Man ❦ Essays on the Active Powers of the Human Mindvd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo![]() | |||||
Skolo/tradicio | Skota Skolo de Komuna Senco | ||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Thomas REID [riːd] (naskiĝis la 26-an de aprilo[jul.]/7-an de majo 1710[greg.], mortis la7-an de oktobro 1796) estis religie trejnitaskotafilozofo. Li estis fondinto de la Skota Skolo de Komuna Senco kaj ludis gravan rolon en laSkota Klerismo. En 1783 li estis kunfondinto de laReĝa Societo de Edinburgo. Samtempulo deDavid Hume, Reid estis ankaŭ "la plej frua kaj plej feroca kritikanto de Hume".[1]
Li studis en laUniversitato de Aberdeen kaj iĝis religiulo de laEklezio de Skotlando. Poste li estis profesoro deMorala Filozofio en laUniversitato de Glasgovo, kien li estis alvokita kiel anstataŭanto deAdam Smith.
Reid kredis, ke lakomuna saĝo (speciale en la filozofia senco de "sensus communis" -komuna senco-) estas, aŭ almenaŭ estu, je la fundamento de ĉiu filozofia esploro.[2] Li diskonsentis el Hume, kiu asertis, ke oni neniam povas koni tion je kiu la ekstera mondo konsistas ĉar onia kono estas limigita al la ideoj en la menso, kaj elGeorge Berkeley, kiu asertis, ke la ekstera mondo estas nur ideoj en la menso. Kontraste, Reid postulis, ke la fundamento sur kiu onia "sensus communis" estas konstruita pravigas onian kredon, ke estas ekstera mondo.