Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

This Is It (filmo)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je1 okt. 2019.
This Is It
filmo • videoalbumo
Originala titoloMichael Jackson's This Is It
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato28 okt. 2009, 25 okt. 2009, 2009, 29 okt. 2009
Ĝenrodokumenta filmo, muzika filmo, filmbiografio
Reĝisoro(j)Kenny Ortega
Produktisto(j)Michael Jackson
Muziko deMichael Jackson
RolantojMichael Jackson • Orianthi
Produktinta firmaoAEG Live
HonorigojTV Krant Filmposter Award
IMDb
vdr

La filmoThis Is It (Jen ĝi) deMichael Jackson estasusona dokumentario kaj koncertofilmo farita en la jaro2009 pri la provludoj de Michael Jackson, kiu preparis la serion da koncertoj de la sama nomo, komenciĝonta la13-an de julio 2009, sed nuligita pro lia morto la25-an de junio 2009.

La filmo estis farita kaj sur scenejo, kaj malantaŭ la kulisoj. La filmo montras Jackson kaj lian teamon de dancistoj. La filma direktoro Ortega konfirmis, ke kiam Jackson filmis scenojn de si mem provludanta, li neniam havis la intencon publikigi ĝin al la publiko, sed post la morto de Jackson, estis konsentite, ke la filmo estu finfarita kaj publikigita por montri al la fervoruloj de Jackson. La scenoj estis filmita ĉeThe Forum kaj laStaples Center enLos-Anĝeleso,Kalifornio.

Malgraŭ tio, ke ĝi originale estis preta por la30-a de oktobro 2009, la premierotago estis antaŭplanita por la28-a de oktobro 2009, pro forta postulo de fervoruloj de Jackson. La filmo estis disvastigita tutmonden kaj ĝia montrado limigita al dusemajna daŭro, de la28a de oktobro ĝis la12a de novembro2009. Biletoj ekvendiĝis unu monaton pli frue por kontentigi altan anticipan mendadon.

Ĝermo pri filmo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prifilmo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=This_Is_It_(filmo)&oldid=9121344"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp