Du el la fondomembroj, drumisto Brian Downey kaj basgitaristo,ĉefkantisto kaj ĉefakantoverkisto Phil Lynott, renkontiĝis ankoraŭ en lernejo. Lynott estris la grupo laŭlonge de diskokariero de dek du studialbumoj, verkante plej grandan parton de la materialo. La unuopaĵoj "Whiskey in the Jar" (tradicia irlanda balado), "The Boys Are Back in Town" kaj "Waiting for an Alibi" estis internaciaj sukcesoj. Post la morto de Lynott en 1986, variaj anaroj de la bando aperis laŭlonge de la jaroj bazitaj dekomence ĉirkaŭ gitaristoj Scott Gorham kaj John Sykes, kvankam Sykes lasis la bandon en 2009. Gorham poste pluis per nova anaro inkludante Downey. En 2012, Gorham kaj Downey decidis kontraŭ registrado de nova materialo kielThin Lizzy kaj tiukadre oni formis novan bandon,Black Star Riders, por turnei kaj produkti novajn publikigojn, kiel la debutalbumoAll Hell Breaks Loose. Thin Lizzy ekde tiam reunuiĝis por porokazaj koncertoj.[1]
Lynott,de facto estro deThin Lizzy, estis komponisto aŭ kunkomponisto de preskaŭ ĉiuj el la kantoj de la bando, kaj la unua irlanda nigrulo kiu atingis komercan sukceson en la kampo de larok-muziko.Thin Lizzy aligis kelkajn gitaristojn laŭlonge de sia historio, kaj havis Downey kaj Lynott kielritmosekcio, por drumoj kaj basgitaro. Krom esti plurrasa (malofte en tiama Irlando), la bando aligis siajn fruajn membrojn ne nur el ambaŭ flankoj de la konflikta Irlanda limo sed ankaŭ el kaj katolika kaj protestanta komunumoj dum la pli konfliktaj jaroj nomitajThe Troubles.