Theora |
---|
Dosierfinaĵo: | ogv, ogg |
MIME: | video/theora |
|
Theora estas filmadatenaranĝo kaj maniero perde densigi filmajn datenojn, disvolvata de la fondaĵoXiph.Org. Malkiel MPEG-4, ĝi estas libere kaj senpage uzebla kaj realigebla.
Theora estas parto de la projektoOgg, kaj plejofte estas uzata kun la uja aranĝoOgg kaj la sona aranĝoVorbis.
Tiuj ĉi listoj kompreneble probable ne estas plenaj.
Kiel estis komence rekomendate enHTML 5, tiuj ĉi TTT‐legiloj kapablas mem vidigi filmojn en Theora enpaĝigitajn per la elemento <video>:
Programoj kiuj uzas:
Filmoj en la datenaranĝoj kun Theora estas haveblaj aŭ spekteblaj enVikimedia Komunejo,Interreta Arĥivo,Blip.tv, Tinyvid.tv, kelkaj sekcioj de la granda deponejoDailymotion, kaj aliaj deponejoj.[8][9][1]
(Tie ĉi ne estos kompleta gvidlibro; tiujn oni metu en la projektonVikilibroj.)
- ffmpeg2theoraArkivigite je 2008-03-11 per la retarkivoWayback Machine estas populara transkodilo el formoj komprenataj deFFmpeg al Theora kaj Vorbis.
- Firefogg, etendoprogramo porMozilla Firefox kaj rilataj foliumiloj, entenas ffmpeg2theora·n, kaj TTT-ejoj povas ŝalti ĝin kiam uzanto pretas alŝuti sian filmon en formo alia ol Teoro. Tiel la uzanto eĉ ne scianta pri Teoro povas alŝuti en Teoro filmon kiun li havas en sia memorilo en alia formo.[1]
- VLC Media Player kapablas transkodi.
- OggConvert, transkodilo
- FreeJ
- PiTiVi
- LiVES
- Thoggen
- HandBrake
- KungFu DVD Ripper
- Recordmydesktop (kreas filmojn de la komputila ekrano)
- Kiel kun ĉiu alia datenaranĝo, por uzi Teoron kunHTML 5 dum la komencaj jaroj de ilia disvastiĝo povas esti necese helpi al la TTT-servilo specifigi la ĝustajn MIME-tipojn: „video/ogg“ por .ogv-dosieroj kaj „application/ogg“ por .ogg-dosieroj.[10]
- Retservilo Apache etendeblas per speciala programo por ebligi disponigon de diversaj partoj de unu sama dosiero ĉe diversaj adresoj.[10]
- HTML 5 havas novan econ: paĝoj de fremdaj retejoj povu inkluzivi filmojn el iu retejo nur se la servilo tion permesas. Tiu eco veras ankaŭ por tiparoj kaj iuj agoj de programetoj, kaj ĝi helpas sekurecon de la uzanto. TTT-ejestro povas ebligi atingon de ĉiuj retejoj aŭ nur de iuj apartaj.[1][10]
- Ĉar ankoraŭ ne ĉiuj popularaj retumiloj kapablas ludi Teorfilmojn per si mem, oni povas voli aparte ebligi spektadon al uzantoj de la nekapablaj retumiloj. Por tio oni povas uzi la Java-programonCortado (vd#Kromprogramoj por TTT-legiloj). Tio tamen povas esti malrapida; ja temas pri elŝutado de programeto kapabla ludi filmojn.[1][10]
Kiel ordinare, aŭ legu supre pri Firefogg.[1]
- VLC
- Icecast
- FreeCast
- Flumotio
- Theora Streaming Studio
- ↑1,01,11,21,31,41,5http://www.fsf.org/blogs/community/working-with-theora/[rompita ligilo]angle
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2009-10-03. Alirita 2009-08-12 .
- ↑http://www.seamonkey-project.org/releases/seamonkey2.0b2/changes
- ↑https://web.archive.org/web/20071202032052/http://my.opera.com/ResearchWizard/blog/experimental-opera-video-build-with-native-ogg-theora-support (angle)
- ↑https://web.archive.org/web/20100104205648/http://my.opera.com/core/blog/2009/12/31/re-introducing-video (angle)
- ↑https://web.archive.org/web/20100307033247/http://my.opera.com/core/blog/2010/03/03/everything-you-need-to-know-about-html5-video-and-audio-2 (angle)
- ↑http://wiki.xiph.org/index.php/OggPlayangle
- ↑Listo de filmodeponejoj disponigantaj filmojn en Theoraangle
- ↑„Hosting Sites“ en Theora Cookbook[rompita ligilo]
- ↑10,010,110,210,3http://en.flossmanuals.net/TheoraCookbook/MyHosting[rompita ligilo]angle
- WebM, malfermita filma datenaranĝo konsistanta el ujo kunVorbis kaj, liberigita fare de Google,VP8.