Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Bob Marley and the Wailers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elThe Wailers)
Bob Marley & The Wailers

Bob Marley and the Wailers estis bando elJamajko deregeo estrita deBob Marley. Ĝi disvolviĝis el pli frua voĉa grupo deskao, nomethe Wailers, kreita de Marley kunPeter Tosh kaj Bunny Wailer en 1963. Ĉirkaŭ la fino de 1963 kantistoj Junior Braithwaite, Beverley Kelso, kaj Cherry Smith estis aliĝintaj. Ĉirkaŭ la komenco de la1970-aj jaroj, Marley kaj Bunny Wailer estis lernintaj ludi kelkajn instrumentojn kaj fratoj Aston "Family Man" Barrett (baso) kaj Carlton Barrett (drumoj), estis aliĝintaj al la bando. Post Bunny Wailer kaj Peter Tosh lasis la bandon en 1974, Marley ekturneis kun novaj bandanoj. Lia nova apogbando estis formita de la fratoj Barrett, Junior Marvin kaj Al Anderson je la ĉefa gitaro, Tyrone Downie kaj Earl "Wya" Lindo je laklavaroj, kaj Alvin "Seeco" Patterson je perkutado. La bando "I Threes", konsistanta el Judy Mowatt, Marcia Griffiths, kaj la edzino de Marley, nome Rita, havigis la apogajn voĉojn.

Diskoj

[redakti |redakti fonton]
  • The Wailing Wailers (1965)
  • Soul Rebels (1970)
  • Soul Revolution (1971)
  • The Best of The Wailers (1971)
  • Catch a Fire (1973)
  • Burnin' (1973)
  • Natty Dread (1974)
  • Rastaman Vibration (1976)
  • Exodus (1977)
  • Kaya (1978)
  • Survival (1979)
  • Uprising (1980)
  • Confrontation (1983)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Bob_Marley_and_the_Wailers&oldid=7869817"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp