| The Legend of Zelda: Breath of the Wild |
|---|

|
| Kovrila bildo de la ludo |
| Disvolvo | Nintendo Entertainment Planning & Development |
|---|
| Eldoninto | Nintendo |
|---|
| Distribuo | Nintendo eShop |
|---|
| Direktoro | Hidemaro Fujibayashi |
|---|
| Muziko | Yasuaki Iwata |
|---|
| Produktoro | Eiji Aonuma |
|---|
| Serio | The Legend of Zelda |
|---|
| Antaŭita de | The Legend of Zelda: Tri Force Heroes |
|---|
| Sekvita de | The Legend of Zelda: Link's Awakening |
|---|
| Platformo | Wii U |
|---|
| Ĝenro | ago-aventura ludo |
|---|
| Ludomaniero | unuludanta videoludo |
|---|
| PEGI-klasifiko | PEGI 12 |
|---|
| ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) 10+ |
|---|
|
The Legend of Zelda: Breath of the Wild estas aventuravideoludo eldonita deNintendo por lavideoludilojNintendo Switch kajWii U. Tiu ludo estas parto de la serioThe Legend of Zelda. La aventuro okazas en la fikcia mondoHyrule. Oni regas la rolulonLink, kiu vekiĝis senmemora post centjara dormado. Li aŭdas misteran voĉon, kiu kondukas lin al vojaĝo por venkiCalamity Ganon.
La tipo de videoludo estas iom malkutima kompare al antaŭaj ludoj de tiu ludserio. La mondo de Hyrule nun estasmalfermita mondo, kie eblas viziti ĉion videblan sen ordo decidita de la rakonto de la ludo. La ludo ankaŭ enhavas programon defiziksimulado, kiu ebligas atingi la celojn de la ludanto plurmaniere. Ĝi ankaŭ estas la unua ludo de la serio, kiu enhavasvoĉaktoradon. Unue malkaŝita en 2013, la lanĉo estis planita nur por Wii U en 2015, sed ĝi estis postmetita dufoje ĝis la 3-a de marto 2017 por povi aperi samtempe kiel por la videoludilo Switch.
Breath of the Wild ricevis multajn laŭdojn de recenzistoj, kiuj konsideras ĝin kiel unu ella plej bonaj videoludoj. Recenzistoj laŭdis la eblon fari ion ajn kio estas volita, kaj la sistemon de fiziksimulado kiu kuraĝigas eksperimentadon kaj esploradon. Multaj recenzistoj konsideras la ludon kiel sekvindan modelon por ludoj en malfermita mondo. Tamen, kelkaj plendis pri labildiga rapideco, kiu povas esti malgranda en kelkaj partoj de la ludo, kaj ĉefe per la videoludilo Wii U.