| The Beverly Hillbillies | |
|---|---|
| televida serio | |
| Originala titolo | The Beverly Hillbillies |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Origina lando | Usono |
| Ĝenro | American television sitcom |
| Aktoroj | Buddy Ebsen • Irene Ryan • Donna Douglas • Max Baer, Jr. • Raymond Bailey • Nancy Kulp • Bea Benaderet • Harriet E. MacGibbon |
| Amplekso | |
| Sezonoj | 9 |
| Epizodoj | 274 |
| Daŭro sen reklamoj | 25 |
| Elsendo | |
| Elsendita | 26 sep. 1962 – 23 mar. 1971 |
| Eksteraj ligiloj | |
| ĉe IMDb | |
The Beverly Hillbillies estas usonatelevidserio desituacia komedio kiu elsendiĝis de la26-an de septembro1962 ĝis la 7an deseptembro1971 ĉe laCBS[1].
Laserio akiris grandan popularecon dum sia elsendo, kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas konsiderata unu el la plej spektitaj situacikomedioj en la televida historio de Usono[2]. La serio estis nomumita plurajn fojojn por gajnado de laPremio Emmy sed finfine ne gajnis ilin. En1993,filmo bazita sur la serio estis publikigita[3].
La membroj de la Clampett-familio: Jed, lia filino Ellie Mae kaj avino "Grandma" (la patrino de Jed) estas malriĉaj kaj simplaj kamparanoj (slange kaj pejorative nomitajHillbillies) kiuj vivas en simplakabano ĉe la montoj, ĝis subite kiam Jed kuras por ĉasi manĝaĵon por la familio kunĉaspafilo sed tiam la trafas kavon plenplena de nafto kaj ne sciis, ke li fariĝis milionulo. La naftokompanio konvinkis ilin translokiĝi alBeverly Hills,Kalifornio, al granda domego kun pago de pli ol 20 milionoj da dolaroj, kiu estis bone konservita en Beverly Hills-banko. Ili finfine jesis translokiĝi, forirante kun la malnova kamiono de la kuzo de Jed Pearl Bodine kies filo Jethro estis la ŝoforo kaj ankaŭ iĝis parto de la Clampett-familio. Ili alvenis en Beverly Hills, sed pro sia primitiva vivmaniero, ili estas konsideritaj fremduloj al la moderna mondo. Tamen ili malrapide komencis alkutimiĝi al ĝi. Ili renkontis Milburn Drysdale kiu estas ilia najbaro kaj la bankdirektoro en Beverly Hills kiu ankaŭ konservas ilian monon kaj la sekretarion de Jean Hathaway Drysdale.