The Beatles ([ðə ˈbiːtl̩z];anglalingve vortluda kombinaĵo inter la anglaj"beetle" (skarabo) kaj "beat" ("ritmo"), kaj eble ankaŭ "beatnik" (nekonformulo) estisbritarokgrupo, kreita en1957 enLiverpool. Ĝi estis unu el la plej komerce sukcesaj kaj kritike aklamitaj bandoj en la historio de popularamuziko, krom la plej influa bando de ĉiuj tempoj,[1] kaj ludis ŝlosilan rolon en la disvolvigo de lakontraŭkulturo de la1960-aj jaroj kaj la rekono de la populara muziko kiel arta formo.[2] La ĉefaj membroj (ekde1962) estisJohn Lennon (ritma gitaro,voĉo),Paul McCartney (bazgitaro,voĉo),George Harrison (ĉefgitaro, voĉo), kajRingo Starr (drumo, voĉo). La bando radikis enskiflo,bitmuziko kajrokenrolo de la1950-aj jaroj, sed poste inkluzivis kaj miksis multajn aliajnĝenroj, kiel tradician kajklasikan muzikon, kaj aliajn ĝenrojn en pionira stilo. Ili esplorisfolkmuzikon,Baratan muzikon,psikedelan muzikon kajŝtonrokon. Kiel pioniroj de diskoregistrado, kantoverkado kaj artisma prezentado, the Beatles revoluciis multajn aspektojn de la muzikaj industrio kaj etoso kaj estis ofte publikigitaj de amaskomunikiloj kiel estroj de la junularo siaepoke kaj de socikulturaj movadoj.[3] La naturo de ilia grandega populareco, konata kiel "Beatle-manio", transformiĝis dum ilia muzik-verkado kreskis kompleksece.
Estrite de la ĉefaj kantoverkistoj Lennon kaj McCartney, the Beatles evoluis el antaŭ grupo de Lennon nomethe Quarrymen, kaj faris sian reputacion ludante en kluboj de Liverpulo kajHamburgo dum tri jaroj el 1960, dekomence kunStuart Sutcliffe kiu ludisbase. La kerna triopo formita de Lennon, McCartney kaj Harrison, kune ekde 1958, trairis sinsekvon de drumistoj, kielPete Best, antaŭ peti Starr aliĝi al ili en 1962. AdministrantoBrian Epstein muldis ilin kiel profesia bando, kaj produktoroGeorge Martin gvidis kaj disvolvis ilian registradon, ege etendante ilian enlandan sukceson post kontrakti kunEMI Records kaj atinginte sian unuan sukcesaĵon, "Love Me Do", fine de 1962. Dum ilia populareco iĝis la intensa fanfrenezecon "Beatle-manio, la bando akiris la kromnomon "the Fab Four", kun Epstein, Martin aŭ alia membro de la etoso de la bando foje estis neformale referencita kiel la "kvina Beatle".
Komence de1964, the Beatles estis jam internaciaj steluloj kaj estis atingintaj senprecedencajn nivelojn de kritika kaj komerca sukceso. Ili iĝis ĉefa forto de la kultura reapero de Britio, kio rezultis en laBrita Invado al la usona pop-merkato, kaj tuj ili faris sian filmodebuton perA Hard Day's Night (1964). Kreskiĝanta deziro rafini siajn studiklopodojn, kun neeltenebla naturo de ilia koncertoturneoj, kondukis al retiriĝo de la bando el koncertaj aperoj en1966. Tiam ili produktis diskojn tre altkvalitajn kaj prilaboritajn, kiel la albumojRubber Soul (1965),Revolver (1966) kajSgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band (1967), kaj atingis pliajn komercan sukceson perThe Beatles (konata ankaŭ kiel "la Blanka Albumo", 1968) kajAbbey Road (1969). La sukcesoj de tiuj diskoj antaŭanoncis la alevenon de la "albuma epoko", ĉaralbumoj iĝis la hegemonia formo de diskokonsumado super la antaŭe hegemoniajunuopaĵoj; ili ankaŭ pliigis la publikan intereson enpsikedelaj drogoj kaj en la spiriteco deOriento, kaj faris ankaŭ progresojn enelektronika muziko, albumarto kajmuzikvideoj. En 1968, ili fondisApple Corps, plurbranĉa amaskomunikila korporacio kiu plue superrigardas projektojn rilatajn al la heredo de la bando. Post la disigo de la grupo en1970, ĉiuj ĉefaj iamaj membroj sukcesis kiel soloistoj kaj okazis nur portempaj kunlaboraĵoj inter eks-Beatles. Lennon estis murdita en1980 kaj Harrison mortis pro pulmokancero en2001. McCartney kaj Starr pluigis siajn respektivajn muzikkarierojn.
The Beatles estas laplej vendantaj muzikistoj el ĉiuj tempoj, kun ĉirkaŭkalkulitaj vendadoj de 600 milionojn da diskoj tutmonde.[4][5] Ili estas la plej sukcesa bando en la historio de la usona pintolistoBillboard charts.[6] Ili tenas la rekordon de plej numer-unuaj albumoj en la britaUK Albums Chart (15), plej numer-unuaj sukcesoj en la usona pintolistoBillboard Hot 100 (20), kaj plej granda nombro de unuopaĵoj venditaj en Britio (21.9 milionoj). La bando ricevis multajn premiojn, kiel sep premiojGrammy, kvarBrit Awards, unuAcademy Award (al la plej bona fimomuziko pro la dokumenta filmo de 1970Let It Be) kaj dek kvin premioj Ivor Novello. Ili estis enmetitaj en laFam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1988, kaj ankaŭ ĉiu ĉefa membro estis unuopa enmetita inter 1994 kaj 2015. En 2004 kaj 2011, la revuoRolling Stone vicigis tiun ĉi rokgrupon en la unua rango en la listo dela 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj, kiel multaj aliaj artkritikantoj kaj tekstistoj.
Por almenaŭ unu el ties kanzonoj, eble la plej fama, nome "Yesterday", ekzistas Esperanta traduko "Hieraŭ ĵus". Por aliaj esperantlingvaj tradukoj, oni povas rigardi en suba ĉapitro En Esperanto aperis.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloThe Quarrymen.
Quarry House, parto de Quarry Bank High School, Septembro 2012.
Novembre 1956, 16-jaraĝaJohn Lennon formis grupon deskiflo kun kelkaj amikoj el la mezlernejoQuarry Bank High School enLiverpulo. Ili por mallonge nomiĝisthe Blackjacks, antaŭ ŝanĝi sian nomon althe Quarrymen malkovrinte, ke jam alia loka grupo estis uzanta tiun nomon.[7] 15-jaraĝaPaul McCartney renkontiĝis kun Lennon la 6an de Julio 1957, kaj aliĝis kielritmogitaristo tuj poste.[8] Februare 1958, McCartney invitis sian amikonGeorge Harrison, tiam same 15-jaraĝa, spekti la bandon. Harrison estis aŭdita de Lennon, kiu estis impresita de lia ludado, sed Lennon dekomence pensis, ke Harrison estas tro juna. Post unu monato de insistado, dum dua kunveno (aranĝita de McCartney), Harrison ludi la ĉefgitaran parton de la instrumenta kanto "Raunchy" sur la supra ferdeko de Liverpula buso,[9] kaj ili enlistigis lin kiel ĉefgitaristo.[10][11]
Januare 1959, la amikoj de Lennon el Quarry Bank estis lasinta la grupon, kaj li ekstudis en la altlernejoLiverpool College of Art.[12] La tri gitaristoj, laŭ la nomoJohnny and the Moondogs (Johanĉjo kaj la Lunhundoj),[13] estis ludantajrokenrolon dum ili serĉas drumiston.[14] Amiko de Lennon en la arta altlernejo nomeStuart Sutcliffe, kiu estis ĵus vendinta unu el siaj pentraĵoj kaj estis konvinkita aĉeti basgitaron per la monakiro, aliĝis en Januaro 1960. Li sugestis ŝanĝi la nomon de la bando alBeatals ("skaraboj" misliterumite), kiel omaĝo alBuddy Holly kajthe Crickets (lagriloj).[15][16] Ili uzis tiun nomon ĝis Majo, kiam ili iĝisthe Silver Beetles (arĝentaj skaraboj), antaŭ entrepreni mallongdaŭran turneon enSkotlando kiel apoga grupo por la pop-kantisto kaj kolego deLiverpulo nome Johnny Gentle. Komence de Julio, ili estis alinomitaj kielthe Silver Beatles, kaj ĉirkaŭ la mezo de Aŭgusto simplethe Beatles.[17]
Antaŭ ol akiri la bone konatan sukceson, ili ludis kune enGermanujo, kie ili pliboniĝis kiel muzikistoj. Allan Williams, neoficiala administranto de the Beatles, aranĝis muzikejon por ili enHamburgo. Ili aŭskultekzamenis kaj dungis drumistonPete Best meze de Aŭgusto 1960. La bando, nun kvinopo, eliris el Liverpulo por Hamburgo kvar tagojn poste, kontraktis kun klubposedanto Bruno Koschmider por kio estos dungado de tri monatoj kaj duono.[18] Koschmider estis konvertinta paron destriptizejoj en ruĝa distrikto en muzikejoj, kaj li dekomence metis the Beatles en la Indra Club. Ferminte Indra pro bruplendoj, li movis ilin al Kaiserkeller en Oktobro.[19] Kiam li eksciis, ke ili estis ludintaj ĉe la rivala Top Ten Club rompante sian kontrakton, li donis al ili averton por kontraktofinigo post unu monato,[20] kaj informis al la minoritata Harrison, kiu estis atingitan restadpermeson en Hamburgo mensogante al la germanaj aŭtoritatoj pri sia aĝo.[21] La aŭtoritatoj aranĝis la deportadon de Harrison por la fino de Novembro.[22] Unu semajnon poste, Koschmider arestigis McCartney kaj Best pro incendio post ili bruligiskondomon en cementa koridoro; la aŭtoritatoj deportis ilin.[23] Lennon revenis al Liverpulo komence de Decembro, dum Sutcliffe restis en Hamburgo ĝis la fino de Februaro kun sia germana fianĉino Astrid Kirchherr,[24] kiu faris la unuajn duonprofesiajn fotojn de the Beatles.[25]
Dum la venontaj du jaroj, the Beatles koncertis dum periodoj en Hamburgo, en kiuj ili uzis "Preludin" kaj por distrado kaj por eltenado de energio dum tutnoktaj koncertoj.[26] En 1961, dum sia dua Hamburga engaĝiĝo, Kirchherr tondis la hararon de Sutcliffe laŭ stilo "exi" (elekzistadismo), poste adoptita de la aliaj Beatles.[27][28] Poste, Sutcliffe decidis lasi la bandon komence de tiu jaro kaj sekvi siajn artajn studojn en Germanio. McCartney ludis bason.[29] Produktoro Bert Kaempfert kontraktis tion kio estas nun kvaropo ĝis Junio 1962, kaj li uzis ilin kiel apoga bando al Tony Sheridan en serio de registraĵoj porPolydor Records.[16][30] Kiel parto de la sesioj, the Beatles kontraktis kun Polydor por unu jaro.[31] Listigita (atribuita) al "Tony Sheridan & the Beat Brothers", la unuopaĵo "My Bonnie", registrita en Junio 1961 kaj publikigita kvar monatojn poste, atingis la numeron 32an en la pintolisto de la gazetoMusikmarkt.[32]
Post the Beatles finigis sian duan koncertrestadon en Hamburgo, ili ĝuis pliiĝantan popularecon en Liverpulo kun la kreskiĝanta movadoMerseybeat. Tamen, ili estis laciĝintaj je la monotoneco de tiom nombraj aperoj en la samaj kluboj nokton post nokto.[33] Novembre 1961, dum unu el la oftaj ludadoj de la grupo en lathe Cavern Club, ili renkontiĝis kunBrian Epstein, loka posedanto de diskovendejo kaj muzikkolumnisto.[34] Li iam poste rememoris: "Tuj plaĉis al mi tio kion mi aŭdis. Ili estis freŝaj, kaj ili estis honestaj, kaj ili havis tion kio laŭ mi estis ia aspekto... stelkvalito."[35]
Brian Epstein decidis reprezenti ilin kiel muzikgrupon. Epstein alproksimiĝis al la bando dum la sekva monatparo, kaj ili nomumis lin kiel sia administranto en Januaro 1962.[36] Komence kaj meze de 1962, Epstein klopodis por liberigi the Beatles el iliaj laŭkontraktaj devoj al Bert Kaempfert Productions. Li finfine negocadis unumonatan pli fruan liberigon kontraŭ unu lasta registrosesio en Hamburgo.[37] Je ilia reveno al Germanio en Aprilo, afliktita Kirchherr alceptis ilin ĉe la flughaveno kun la novaĵo pri la morto de Sutcliffe la antaŭan tagon procerba hemoragio.[38] Epstein eknegocadi kun diskomarkoj por registrokontrakto. Por sekurigi registrokontrakto en Britio, Epstein negocadis fruan finon por la kontrakto de la bando kun Polydor, kontraŭ pliaj registroj apoge al Tony Sheridan.[39] Post aŭskultado en Novjaro, Decca malakceptis la bandon, dirante, "Gitargrupoj estas eksmodiĝantaj, Mr. Epstein."[40] Tamen, tri monatojn poste, produktoroGeorge Martin kontraktis the Beatles kun la markoParlophone deEMI.[38]
Ĉefa enirejo alEMI Studioj (nune Studioj Abbey Road, fotita en 2007)
La unua registrosesio de Martin kun the Beatles okazis en laEMI Studioj (poste Studioj Abbey Road) en Londono la 6an de Junio 1962.[41] Li tuj plendis al Epstein pri la drumado fare de Best kaj sugestis, ke ili uzusesidrumiston anstataŭe.[42] Konsiderante jam la maldungadon de Best,[43] the Beatles anstataŭis lin meze de Aŭgusto pere deRingo Starr, kiu lasis la bandonRory Storm and the Hurricanes por aligi al ili.[41] Sesio de la 4a de Septembro en EMI rezultis en la registro de "Love Me Do" kun Starr ĉe la drumoj, sed malkontenta Martin dungis drumiston Andy White por la tria sesio de la bando unu semajnon poste, kiu produktis registrojn de "Love Me Do", "Please Please Me" kaj "P.S. I Love You".[41]
Martin dekomence elektis la Starr version de "Love Me Do" por la unua unuopaĵo de la bando, kvankam postaj reeldonoj aperigis la White version, kun Starr nur ĉe tamburino.[41] Publikigita komence de Oktobro, "Love Me Do" pintis en la numero 17a en la pintolisto de la gazetoRecord Retailer.[44] Ilia televida debuto okazis poste en tiu monato pere de rekta ludado en regiona programo de novaĵojPeople and Places deGranada Reports.[45] Post Martin sugestis reregistri "Please Please Me" je pli rapida ritmo,[46] studisesio fine de Novembro produktis tiun registron,[47] pri kiu Martin akurate profetis, "Vi ĵus faris vian unuan Numeron 1an."[48]
Decembre 1962, the Beatles finigis sian kvinan kaj finan muzikrestadon en Hamburgo.[49] Ĉirkaŭ 1963, ili estis interkonsentintaj ke ĉiuj el la kvar bandanoj kontribuu per kantado al siaj albumoj – inklude Starr, spite sian limigitan voĉgamon, por validigi lian restadon en la grupo.[50] Lennon kaj McCartney estis establinta kantoverkan partnerecon, kaj ĉar la sukceso de la bando kreskiĝis, ilia dominanta kunlaborado limigis la oportunojn de Harrison kielĉefkantisto.[51] Epstein, por maksimumigi la komercajn eblojn de the Beatles, kuraĝigis ilin adopti pli profesian alproksimiĝon al koncertado.[52] Lennon rememoris, ke li diris, "Rigardu, se vi vere deziras aliri al tiuj pli granda lokoj, vi devas ŝanĝiĝi – haltigi manĝadon sursceneje, haltigi fivortojn, haltigi fumadon ...."[40] Lennon diris pri Epstein, "Ni kutime vestiĝis kiel plaĉis al ni, sur kaj for la scenejo. Li estis dirinta al ni, ke ĵinzoj ne estis precize elegantaj kaj ke eble ni devus elturniĝi por vesti pli taŭgajn pantalonojn, sed li ne volis, ke ni subite aspektu reakciemaj. Li lasis nin serĉi propran senton de individueco."[40]
La logoon de la bando desegnis la instrumentisto Ivor Arbiter.[53]
La 11an de Februaro 1963, the Beatles registris dek kantojn dum unusola studisesio por sia debuta LP,Please Please Me. Ĝi estis suplementita per la kvar kantoj jam publikigitaj en siaj unuaj du unuopaĵoj. Martin konsideris registri la LP koncerte ĉe The Cavern Club, sed poste decidis, ke la akustiko de la konstruaĵo estis maltaŭga, kaj elektis ŝajnigi "koncertan" albumon kun minimuma produktorado en "unusola maratona sesio ĉe Abbey Road".[54] Post la modera sukceso de "Love Me Do", oni publikigis la unuopaĵon "Please Please Me" en Januaro 1963, du monatojn post la albumo. Ĝi atingis numeron unuan en ĉiu brita pintolisto escepte ĉe tiu deRecord Retailer, kie ĝi pintis en la numero dua.[55]
Rememorante kiel the Beatles "urĝe publikigis sian debutalbumon, produktaĉantePlease Please Me en unu tago", kritikisto deAllMusic nome Stephen Thomas Erlewine skribis jenon: "Jardekojn post sia publikigo, la albumo ankoraŭ sonas freŝe, precize pro siaj intensaj originoj."[56] Lennon ne tro intervenis tiam en la komponado; li kaj McCartney estis "nur verkanta kantojnà laEverly Brothers,à la Buddy Holly, popkantoj kun malpli el ili ol el tiuj – por krei sonstilon. Kaj la vortumado estis preskaŭ banala."[57]
Publikigita en Marto 1963,Please Please Me estis la unua el dek unu sinsekvaj albumoj de Beatles publikigitaj en Usono kiu atingis la numeron unuan.[58] La tria unuopaĵo de la bando, "From Me to You", aperis en Aprilo kaj startigis preskaŭ nerompitan serion de dek sep unuopaĵoj kiel Britiaj numer-unuaj, inklude ĉiujn escepte unu el dek ok kiujn ili publikigis dum ĉirkaŭ la sekvaj ses jaroj.[59] Publikigita en Aŭgusto, ilia kvara unuopaĵo, nome "She Loves You", atingis la plej rapidajn vendojn el iu ajn disko en Britio ĝis tiam, vendante tri kvaronojn de miliono da ekzempleroj en malpli ol kvar semajnoj.[60] Ĝi iĝis ilia unua unuopaĵo kiu vendis unu milionon da ekzempleroj, kaj restis la plej vendata disko en Britio ĝis 1978.[61] "She Loves You" estis superita laŭ vendoj de "Mull of Kintyre", de la post-Beatles-a bando de McCartney nomeWings.[61]
La sukceso rezultis en pliigo de la ekspono en amaskomunikiloj, al kio the Beatles reagis per malseriozaj kaj komikaj sintenoj kio defiis la kutimojn de tiamaj pop-muzikistoj, inspirante eĉ pli da intereso.[62] La bando turneis en Britio trifoje en la unua duono de la jaro: kvarsemajna turneo kiu startis en Februaro, la unua tutlanda turneo de the Beatles, antaŭis trisemajnajn turneojn en Marto kaj Majo–Junio.[63] Dum ilia populareco etendiĝis, ekokazis frenezecajn laŭdadojn al la grupo. La 13an de Oktobro, the Beatles stelulis envarietea televidprogramoSunday Night at the London Palladium, nome pinta brita varietea spektaklo.[64] Ilia ludado estis televidelsendita kaj rigardita de ĉirkaŭ 15 milionoj da spektantoj. Titolo de enlanda gazeto en la sekvaj tagoj stampis la terminon "Beatlemania" (Beatle-manio) por priskribi la tumultan entuziasmon de kriantaj faninoj kiuj salutis la bandon – kaj tio restis.[64][65] Kvankam ne reklamitaj kiel turneestroj, the Beatles superis usonajn stelulojn Tommy Roe kaj Chris Montez dum la februaraj engaĝigoj kaj ricevis la pintolokon "by audience demand" (pro peto de publiko), ion kiu neniun brita stelo estis antaŭe atinginta dum turneo kun artistoj el Usono.[66] Simila situacio okazis dum ili turneo en Majo–Junio kunRoy Orbison.[67]
McCartney, Harrison, sveda pop-kantistino Lill-Babs kaj Lennon en la studio de la spektaklo de la sveda televidoDrop-In, 30a de Oktobro 1963.[68]
Fine de Oktobro, the Beatles startigis kvintagan turneon en Svedio, ilia unua eksterlande ekde la fina Hamburga engaĝiĝo de Decembro 1962.[69] Je ilia reveno en Brition la 31an de Oktobro, kelkaj centoj da kriantaj fanuloj akceptis ilin sub forta pluvo ĉe laFlughaveno Heathrow. Ankaŭ inter 50 kaj 100 ĵurnalistoj kaj fotistoj, same kiel reprezentantoj el laBBC Televido, aliĝis al la flughavena akceptado, la unua el pli ol 100 tiaj eventoj.[70] Sekvatage, la bando stratigis sian kvaran turneon en Britio en naŭ monatoj, tiu planita por ses semajnoj.[71] Meze de Novembro, dum la Beatle-manio intensiĝis, polico turnis sin al uzado de alt-premaj akvo-hosoj por kontroli la homamasojn antaŭ koncerto enPlymouth.[72]
Please Please Me retenis la pintan pozicion en la pintolisto deRecord Retailer dum 30 semajnoj, estante dispintigita de sia sekvaĵo,With the Beatles,[73] kiun EMI publikigis la 22an de Novembro kaj ricevis rekordon de antaŭmendoj de 270 000 ekzempleroj. Tiu LP pintis per duono da milionoj da albumoj venditaj en unu semajno.[74] Registrita inter Julio kaj Oktobro,With the Beatles faris pli bonan uzadon de studiproduktoradaj teknikoj ol sia antaŭaĵo.[75] Ĝi tenis la pintan lokon dum 21 semajnoj kaj restis pintoliste dum 40 semajnoj.[76] Erlewine priskribis la LP kiel "a sequel of the highest order – one that betters the original" (sekvaĵo plej altnivela, pli bona ol la originalo).[77]
Kontraŭ la tiam norma praktiko, EMI publikigis la albumon antaŭ la tuja unuopaĵo "I Want to Hold Your Hand", sen iu kanto por maksimumigi la vendadon de la unuopaĵo.[78] La albumo kaptis la atenton de muzikkritikisto William Mann de la gazetoThe Times, kiu sugestis, ke Lennon kaj McCartney estas "la plej elstaraj anglaj komponistoj de 1963".[75] Tiu gazeto publikigis serion de artikoloj en kiuj Mann havigis detalan analizadon de tiu muziko, kvalifikante ĝin kiel respektinda.[79]With the Beatles iĝis la dua albumo en la brita pintohistorio se temas pri vendado de miliono da ekzempleroj, io antaŭe atingita nur fare de la muziko de la filmoSouth Pacific de 1958.[80] Skribante notojn por la albumkovrilo, la gazetisto de la bandoTony Barrow uzis la superlativon "fabulous foursome" (fabela kvaropo), kion la amaskomunikiloj amplekse adoptis kiel "the Fab Four".[81]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBrita Invado.
En1964 la grupo atingis egan sukceson, kaj en Britujo, kaj enUsono, danke al la sekvaj diskoj. Ili filmis en Usono du filmaĵojn; la unua,A Hard Day´s Night nomumiĝis por la Oscar-premio en la kategorio de la plej bona sonbando. Ekde1965 kaj en1966 kaj1967 la grupo ŝanĝis sian kunmetadon dekantoj, enirante enpsikedelon kaj kreante la plej bonajn kantaĵojn en la muzika historio de la20-a jarcento en diskoj kielRubber Soul,Revolver kajSgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band.
Stripasejo de Abbey Road kiu estis kovrilfoto de famadiskoAbbey Road deBeatles.
Ekde1968 multaj problemoj venis al la grupo, problemoj pri la kunmetado de kantaĵoj, pri mono, kaj tiaj problemoj iom post iom disigis ilin, ĝis kiam en1970 McCartney decidis forlasi la grupon. Kvankam konflikto okazis, la sukcesoj de la grupo estis egaj ankaŭ dum tiuj jaroj, ili eldonis ege konatajn diskojn kielThe Beatles (ankaŭ konata kiella Blanka Albumo - pro la blanka koloro de sia kovrilo),Abbey Road kajLet It Be.
La grupo gajnis grandegan famon enBritujo en1963 pro la diskoPlease Please Me. En1964, apero en televid-programoEd Sullivan Show enUsono lanĉis ĝian karieron mondskale kaj kaŭzis furoron, kiun oni nomisBeatlemania. Ili aktoris kaj muzikis en du filmoj,A Hard Day's Night kajHelp!. La diskoSgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band aperis ĉe la pinto de ilia sukceso en1967, kaj instigis pli artan kaj eksperimentan muzikon ĉe preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj en tiu jardeko. Post la aperoj de tri elstaraj diskoj,The Beatles aŭ "Blanka Albumo" (1968),Abbey Road (1969), kajLet It Be (1970), la grupo disiĝis en1970 pro grandaj opinidiferencoj inter la grupanoj.
Beatle-manio - la furoro pri lamuzikbando The Beatles - estas termino, kiu referencas alsociologia fenomeno konata kiel "homamasa psikozo", kiu afliktisBrition,Usonon kaj la ceteron de la mondo meze de lasesdekaj jaroj, en ĉio rilata al la Beatles, precipe interadoleskulinoj. Beatle-manio estis karakterizita perhisterio koncerne ĉion rilate al la grupanoj, ĉu imitante iliajn hararanĝojn kaj vestaĵojn, laŭtajn kriegojn ĉe koncertoj kaj renkontiĝoj de adorantoj ĉe la lokoj kie la grupanoj alvenis (ekzemple, flughavenoj kaj hoteloj).
The Beatles siavice forte influis milojn da muzikistoj, tro multnombraj por listigi ilin ĉi tie.
Ĝis la jaro2003 ili jam vendis ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da diskoj, bendoj, ktp.
Ekde1964 la Beatles komencis evolui muzike kaj eksperimenti aliajn muzikstilojn. Tiel aŭdeblas en la albumoBeatles for Sale influoj depopola muziko kaj dekontreo. La sekva albumoHelp! entenas unuan fojon gastomuzikistojn kaj, kiel poste regule, el la klasika muziko, interalie aŭdeblas en la baladoYesterday peco, en kiu la kantisto (McCartney) estas akompanata de sia akustika gitaro kaj krome nur dearĉa kvarteto.En la en1965 publikigita albumoRubber Soul unuanfojon aŭdeblas hindaj influoj. La albumoRevolver el la jaro1966 imponis per larĝa panoramo de diversaj pop-varioj.Tio montras esencan forton de la Beatles: ili sukcesis uzi diversajn gustojn sen perdi la propran karakteron. Per la albumoSgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de la jaro1967 ili prezentis la unuankonceptan albumon de la pophistorio, kiu inspiriĝis ankaŭ dePet Sounds de laBeach Boys.[83]Sgt. Pepper estis ankaŭ la unua disko de la pophistorio sur kies kovrilo estis presitaj la tekstoj de la kantoj.Per la duobla diskoThe Beatles – nomita kutime pro la kovrilo simple"la blanka albumo" - la Beatles montris denove sian tutan muzikan spektron.
Ĝis la alveno de la Beatles, similan ondon de entuziasmo kaj adoro ricevis nurFrank Sinatra en la1940-aj jaroj kajElvis Presley en la1950-aj jaroj.Kontraŭe al laRolling Stones la Beatles ludis la rolon de laĝentilaj knaboj, kaj dum longa tempo iliaj tekstoj estis tiuj de simplaj kantoj. Tamen fine de la1960-aj jaroj, pro la sociaj ŝanĝoj la Beatles ŝanĝis sian stilon. Ekde1965 la tekstoj estis influitaj deBob Dylan,[84] kaj iĝis pli profundaj kaj personaj. Komponaĵoj kaj aranĝaĵoj iĝis pli kaj pli kompleksaj.
En kantoj kielShe Said, She Said ili esprimis ekde1966 siajn spertojn priLSD.Ili interesiĝis pri hinda spiriteco kaj akceptis en1967 la transcendentan meditteknikon de la guruoMaharishi Mahesh Yogi.Fine la Beatles sciis majstre adaptiĝi al la aktualaj sociaj fluoj. Tiel ili eksperimentis en1967 pri psikedelaj elementoj en la muziko, sed malpli ol ekzemplePink Floyd samtempe.Ne laste pro siaj filmoj – ĉefeYellow Submarine (1968) – ili multe influis la popkulturon kaj partoprenis la estiĝon de muzikaj videoj, ĉar portempe ili kreis filmetoj aparte por novaj diskoj kaj sendis tiujn al televidstacioj. La filmetoj porPaperback Writer,Rain,Strawberry Fields Forever kajPenny Lane estis la unuaj muzikaj videoj de la pophistorio, en kiu la bando ne nur ludis sian muzikaĵon, sed kie okazis ankaŭ aliaj aferoj. Tamen tiutempe oni registris ilin per filmkamerao, sed ne videokamerao. Starr kaj Harrison diris poste pri tio, ke ili filmis por eviti prezenti vive siajn titolojn en televidstudioj.[85]
Albumoj en Usono estis diferencaj (kompare kun tiuj en Britio) ĝisRevolver.Magical Mystery Tour estis kompleta albumo, kajHey Jude estis kompila albumo.
En2019 la Ministerio pri edukado deRusioinkluzivis kanton kantonAll You Need Is Love en "La kultura normo de la lernejano" — la eduka projekto, kiu celas spiritan, estetikan kaj artan evoluon de la rusiaj lernejanoj.
Gould, Jonathan (2007).Can't Buy Me Love: The Beatles, Britain and America. New York: Three Rivers Press.ISBN 978-0-307-35338-2.
Harry, Bill (2000a).The Beatles Encyclopedia: Revised and Updated. London: Virgin.ISBN 978-0-7535-0481-9.
Harry, Bill (2000b).The John Lennon Encyclopedia. London: Virgin.ISBN 978-0-7535-0404-8.
Hasted, Nick (2017).You Really Got Me: The Story of The Kinks. Omnibus Press.ISBN 978-1-7855-8851-8.
Lewisohn, Mark (1988).The Complete Beatles Recording Sessions. New York: Harmony.ISBN 978-0-517-57066-1.
Lewisohn, Mark (1992).The Complete Beatles Chronicle: The Definitive Day-By-Day Guide To the Beatles' Entire Career (2010 eld.). Chicago: Chicago Review Press.
Miles, Barry (1997).Paul McCartney: Many Years from Now. New York: Henry Holt and Company.ISBN 978-0-8050-5249-7.
Miles, Barry (1998).The Beatles: A Diary – An Intimate Day by Day History. London: Omnibus.ISBN 978-0-7119-9196-5.
Miles, Barry (2001).The Beatles Diary Volume 1: The Beatles Years. London: Omnibus Press.ISBN 978-0-7119-8308-3.
Pawlowski, Gareth L. (1990).How They Became The Beatles. McDonald & Co (Publishers) Ltd.ISBN 978-0-356-19052-5.